Historio de baleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Baleto estas formaligita formo de danco. Ĝiaj fontoj estas en kortumoj de la Itala Renesanco de la 15-a jarcento, ĝi estis plu ellaborita en Francio kaj Rusio kiel formo de koncerta danco, kaj pli lastatempe en Usono.

La plej bone sciata baleto estas tiu ellaborita plu en la franca kortumo de la tempo de Ludoviko la 14-a en la 17-a jarcento. Ĉi tio estas reflektita en la franca vortoprovizo de baleto. Sinsekve, post 1850, baleto fanfaris en Danio kaj Rusio de kie ĝi revenis al Okcidenta Eŭropo kaj sinsekve al la tuta mondo.

Baleto disvastiĝis el Eŭropo al aliaj nacioj kaj partoj de la mondo: Reĝa Dana Baleto; la Imperia Rusia Baleto de la Rusia Imperio; la Novjorka Baleto kaj Amerika Baleta Teatro; la Baleto de San Francisco (Kalifornio) kiu estas rimarkinda ĉar estis la unua profesia amerika baleta kompanio kaj ankaŭ pro plenumado de multaj baletoj je iliaj unuaj fojoj en Usono; la Aŭstralia Baleto; Nacia Baleto de Kanado; lastatempe la Nacia Baleta Akademio & Fido de Barato (Delhia Baleto) en Nov-Delhio, Barato.

En la 20-a jarcento baleto daŭre ellaboriĝis kaj forte influis pli larĝan terenon de koncerta danco.

La etimologio de la vorto "baleto" reflektas ĝian historion. La vorto baleto venas de franca lingvo. La franca vorto laŭvice havas siajn fontojn en itala balletto, diminutivo (malpligrandiĝa formo de vorto) de ballo (danco). La fonto finfine estas de la latina ballere, kies signifo estas danci.

Baleto en Italio - 'ballo' de la komenco[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la mezepoko estis novigita intereso en aĵoj de antikva Grekio, ĉi tiu intereso al la klasika pasinteco gvidis al la Renesanco. Dum la Renesanco en socio aperis fokusado je apartaj personoj anstataŭ la tuto. Kiel rezulto, dum ĉi tiu tempo la malina kaj ina dancistoj iĝis konsiderataj kiel idealaj viro kaj virino.

La plej elstaraj plibonigoj en dancordigado dum la Renesanco estis faritaj en la urbo-ŝtatoj situaj en la moderna Italio. Baleto devenis en la Renesancaj kortumoj kiel evoluo de kortuma majesta spektaklado en Italio, kie aristokrataj edziĝofestoj estis malavaraj celebradoj. Kortumaj muzikistoj kaj dancistoj kunlaboris por provizi ellaboritan distraĵon por ili. Baleto estis plu formita per la franca ballet de cour, kiu konsistis el sociaj dancoj plenumataj per la nobelaro kun muziko, paroladoj, strofoj, kantoj, dekoracioj kaj kostumoj.

Baleto de la Renesanco estis multe pli malriĉa ol la formoj de teatra distraĵo sciataj nun. Baletaj jupoj, baletaj ŝuoj kaj surfingrado estis ankoraŭ ne uzataj. La dancordigo estis adaptita de paŝoj de kortumaj dancoj. Plenumistoj kostumiĝis laŭ modernaj kortumaj fasonoj de la epokoj. Por virinoj ĉi tio signifis pezajn vestadon de formalaj kostumoj kiuj kovris iliajn krurojn al la maleoloj kaj pezajn ŝuojn. Por viroj ĉi tio signifis plenajn perukojn kaj gatjojn. Frua baleto estis komunigita, kun la spektantoj partoprentaj la dancojn je la fino.

Gravuraĵo de la unua sceno de la Ballet Comique de la Reine.

Dum la 15-a jarcento estis nur kelkaj homoj kiuj estas konsiderataj kiel la plej fruaj dancaj majstroj. Nun oni scias nur pri tiuj el ili kiu skribis pri dancoj, ĉar la laboroj de la aliaj estas perditaj. Domenico da Piacenza (aŭ Domenico da Ferrara) estis unu el la unuaj dancaj majstroj. Kune kun liaj studantoj Antonio Cornazzano kaj Guglielmo Ebreo, li estis trejnita en dancoj kaj respondeca por instruado de la arto al nobelaro. Da Piacenza restigis unu laboron: De arte saltandi et choreus ducendi (Pri la arto de dancado kaj kondukado de dancoj), kiu estis farita kune kun liaj studantoj. Domenico estas verŝajne la plej bone sciata danca majstro de la epoko ĉar li priskribis multon el tio kion li faris.

En sia De arte saltandi et choreus ducendi Domenico uzis la vorton ballo anstataŭ la vorto danza, kvankam ambaŭ vortoj havas signifon "danco" en itala lingvo. Tiel la dancoj kiujn li ordigis iĝis sciatajn kiel balettiballi (pluralo), balletto (singularo). Ŝajne la elekto de la vorto farita de Domenico gvidis al uzo de la vorto "baleto" en la nuna senco.

La kortumaj spektakloj de la epoko estis mirigaj. En unu spektaklo ĉiuj aparatoj de la scenejoj estis farita de Leonardo da Vinci.

En 1489 en Tortone, Italio dum bankedo gvidata de Bergonzio di Botta danco nomata kiel entrée, ekigis ĉiun parton de la manĝado. Iuj konsideras ĉi tion kiel la unua baleto.

En la 16-a jarcento estis gigantaj montradoj, nomataj kiel spectaculi en norda Italio. Ili enhavis ne nur dancadon, sed ankaŭ ĉevalrajdajn demonstraciojn kaj batalojn. De ĉi tio venis la vorto spectacle ("spektaklo"), uzata en la franca lingvo por paroladoj pri baleto.

Kiam Katerino de Mediĉo, itala aristokrato kun intereso en la artoj, geedziĝis kun la franca krona heredanto Henriko la 2-a, ŝi alportis sian entuziasmon por dancoj al Francio kaj provizis financan subtenon. Distraĵoj farataj de ŝi subtenis la celojn de kortuma politiko kaj kutime estis organizitaj ĉirkaŭ mitologiaj temoj.

Katerino de Mediĉo okazigis gigantajn spectaculi-ojn por ĉiuj specoj de eventoj kiel la "Reĝina Patrino" de Francio. Unu el la pli rimarkindaj estas Le Ballet des Polonais (La Pola Baleto), kiu okazis pro la vizito de pollandaj ambasadoroj en 1573.

Eble la unua tradicia baleto, farita kaj montrita estis Ballet Comique de la Reine (1581) de Balthasar de Beaujoyeulx kaj ĝi estis baleto comique (baleta dramo). Ĝin spektis dekmil spektantoj kaj ĝi daŭris ekde 22:00 ĝis 3:00. Tiam baleto inkluzivis ne nur dancojn. Ĝi estis nomata kiel baleto-comique (comique signifas "dramo" sed ne "komedio") ĉar ĝi inkluzivis erojn de parolado kaj dramo, kaj ĉi tio estas ankaŭ kaŭzo de tio ke ĝi daŭris tiel longe.

En la sama jaro, la eldonaĵo de Il Ballarino de Fabritio Caroso, teknika manlibro pri kortuma dancado, ambaŭ spektakla kaj socia, helpis statigi ke Italio estu centro de teknika baleta evoluo.

Baleto pliboniĝis kaj iĝis pli danca kaj malpli parola dum la sekvaj 50 jaroj. Ĝi iĝis okazata ne nur en kortumo sed ankaŭ ofertita al pagantaj spektantoj.

Dum ĉi tiu tempo, la nobelaro, inkluzivante de Ludoviko la 14-a, plenumadis en la baleto rolojn de diversa graveco inter la heroo kaj la plej suba feĉo, donante prestiĝon al la bildigo de malvirtaj partoj de trupo.

En 1584 aperis Teatro d'Olympico kun antaŭsceneja arka scenejo en Verona, Italio.

En 1588 aperis la unua franca libro pri dancoj Orchésographie verkita de Thoinot Arbeau. En ĝi estis priskribo de la elturniĝo.

17-a jarcento – Francio kaj kortumaj dancoj[redakti | redakti fonton]

Baleto ellaborita kiel aparta, spektaklo-fokusita arto formiĝis en Francio dum la regado de Ludoviko la 14-a, kiu estis pasia pri dancoj kaj igis ĉeson de malboniĝo de dancaj normoj kiu komenciĝis en la 17-a jarcento.

Kiam Ludoviko la 14-a estis kronita, lia intereso al dancoj estis forte subtenata kaj kuraĝigata per naskita en Italio kardinalo Jules Mazarin (antaŭe Mazarini), kiu helpis al Ludoviko la 14-a. La juna reĝo faris sian baletan debuton kiel knabo.

Jules Mazarin akcelis italan influon al la franca spektaklo. La dancordigisto kiun li prenis el Italio estis itala komponisto Giovanni Baptista Lulli (1632 - 1687), kiu estis rebaptita kiel Jean-Baptiste Lully por laboro en Francio. Lully iĝis unuon el la reĝaj favorataj dancistoj kaj konkuris la reĝon kiel la plej bona dancisto en Francio.

Subtenata kaj admirita de Ludoviko la 14-a, Lully ofte metis la reĝon en siajn baletojn. La titolo de Suna Reĝo por Ludoviko devenis de lia rolo en Le Ballet de la Nuit (1653) de Lully.

En 1661 Ludoviko la 14-a fondis la Académie Royale de Danse en ĉambro de la Luvro. Ĝi estis monda la unua baleta lernejo. Ĝi evoluis en kompanion sciatan poste kiel la Pariza Opera Baleto. Jean-Baptiste Lully, servanta en la franca kortumo, estris la Académie Royale de Danse per fera mano. Li ludis gravan rolon en fondado de la ĝenerala direkto kiun baleto devus sekvi dum la venonta jarcento.

Ĉefa kontribuo de Lully al baleto estis lia nuancado de komponaĵoj. Lia komprenado de movado kaj dancoj permesis al li verki aparte por baleto, kun melodia frazigo kiu konvenis al fizikaj movadoj. Lully ankaŭ kunlaboris kun la franca dramisto Molière. Kune, ili prenis italan teatran stilon, la commedia dell'arte, kaj adaptis ĝin en sian laboron por francaj spektantoj, kreante la comédie-ballet. Inter iliaj plej grandaj produktoj estis Le Bourgeois Gentilhomme (1670). Pierre Beauchamps (1636 - 1705), la alia kortuma dancisto kaj dancordigisto, ankaŭ laboris kun ili dancordigante interaktojn en la dramaj partoj. Pierre Beauchamps estis instruisto de dancoj de Ludoviko la 14-a.

Pierre Beauchamps komencis krei terminaron por dancado. La plej fruaj referencoj al la kvin bazaj pozicioj de piedoj en baleto aperis en liaj skribadoj. Beauchamps eble estis nomata kiel "intendanto de la reĝaj baletoj" en la Académie Royale de Danse. Li estas nun unu el la plej famaj el la patroj de baleto.

La kvin pozicioj de baleto kaj la elturniĝo kiu estas en ĉiu el ili povas esti eksplikita ankaŭ per tio ke baleto evoluis el la kortuma dancado. En la kortuma dancado partoprenis la nobelaro, kaj ĉiuj viroj el la nobelaro estis instruitaj skermi, kaj iu manieroj el skermado estis uzataj en dancado. Ankaŭ la elturniĝo estas uzata ankaŭ en skermado, kaj la pozicioj de baleto estas similaj al pozicioj en skermado. Elturniĝo donas pli bonan kapablon moviĝi en ajna direkto.

La unua baleta lernejo estis en Francio. La terminaro de baleto kristaliĝis tie. Preskaŭ ĉiu movo en baleto estas priskribita per franca vorto aŭ frazo. La rezulto de la komuna terminaro estas tio ke dancistoj devas lerni la francajn nomojn por la paŝoj kaj movoj; la avantaĝo estas tio ke ili povas preni baletan klason ie en la mondo kaj, sendepende de tio kiel nekomprenebla estas la cetera konversacio, la terminaro estos tamen en la franca kaj pro tio komprenebla. Dancistoj eĉ deziras bonan ŝancon en la franca. Aktoroj deziras unu al la alia bonan ŝancon antaŭ spektaklo per diraĵo "Rompi kruron!", dancistoj diras "Merde!", francan fivorton.

En 1669 Ludoviko la 14-a fondis la Académie Royale de Musique por ke Lully ĝin estru. En 1670 la fizikaj kapabloj de Ludoviko la 14-a malpliboniĝis ĝis tiu grado ke li ĉesis dancadon, permesante al la aliaj, pli bonaj dancistoj preni ĉefajn rolojn.

Poste en vivo, Lully iĝis la unua surscenigisto de teatro de la Académie Royale de Musique kiam ĝia tereno estis elvolvita por inkluzivi dancojn. Jean-Baptiste Lully kunigis italan kaj francan baletojn por krei heredaĵon kiu devus difini la estonton de la baleto.

En 1672 Lully fondis dancan akademion en la Académie Royale de Musique. Ĉi tiu danca kompanio travivas ĝis nun kiel la baleto de la Pariza Opero. Ĝi estas la plej malnova kontinue funkcianta baleta kompanio en la mondo.

Seriozeco de Lully en la studoj de dancoj gvidis al la evoluo de profesiaj dancistoj, kiuj tiel iĝis malsamaj de kortumanoj kiuj povis danci. Krome, en la baleto dancado estis de du malsamaj stiloj - majesta noblo-stila atributa al kortuma baleto, kaj virtuoza, antaŭe ebla nur por profesiaj artistoj.

Ĝis 1681 en plenumado de baleto partoprenis preskaŭ nur viroj. Tiam, en 1681 Lully surscenigis Le Triomphe de l'Amour. Mademoiselle de Lafontaine (Mlle LaFontaine), (1665 - 1738) estis unu el kvar baletistinoj en la spektaklo; nun oni ne scias kiuj estis la aliaj tri baletistinoj. Ekde tiu tempo, Mlle Lafontaine estas nomata kiel la "Reĝino de Danco". Mlle LaFontaine estis la unua profesia ina dancisto. Louis Pécourt (1655 - 1729) estis la unua kondukanta profesia malina dancisto.

En 1687 Lully ricevis vundon per hazarda enpikado en lian piedon de lia tempo-markanta bastono kaj pro tio mortis. En ĉi tiu tempo, baleto estis normale plenumata en la samaj produktoj kiel opero, en teatra formo sciata kiel opéra-ballet. La muzika akademio kiun Lully estris kreis la normon de la opéra-ballet. Popolo deziris dancoj same aŭ pli multe ol la muzikon. Komponisto de unu opéra-ballet L'Europe Galante (1697), sugestis fari ĝin pli popularan per plilongigo de la dancoj kaj malplilongigo de la jupoj de inaj dancistoj, kiuj estis tiam jam sufiĉe komunaj.

18-a jarcento – evoluo kiel arta formo[redakti | redakti fonton]

Reformoj estis faritaj en baleta komponaĵo de komponistoj kiel Christoph Gluck. Fine, baleto estis dividita en tri formalajn teknikojn sérieux (serioza), demi-caractère (duon-karaktera) kaj comique (komedia). Baleto ankaŭ komencis esti esprimita en operoj kiel interaktaj komponaj spektakloj.

En 1700 estis publikigita libro Choréographie, ou l'art de décrire la danse de Raoul Auger Feuillet. La vorto choréographie en nomo de la libro estas derivita de la grekaj khorea (danci), kaj graphein (skribi). De ĉi tiu vorto devenis la vortoj kun signifo "dancordigo" en multaj lingvoj. Ĉi tiu libro priskribis dancadon en ambaŭ scenejo kaj dancejo kaj provis krei dancopriskribon similan al muziko. Kvankam ĉi tiu skribmaniero estis neniam finita kaj normigita, ĝi estas la sistemo kiu estas ankoraŭ en uzo nun ĉar de neniu la alia sistemo estis ellaborita. En 1700 estis jam uzataj multaj vortoj por priskribi movojn de baleto, kiuj vortoj estas komunaj ankaŭ nun, ekzemple cabriole, chassé, entrechat, jeté, pirouette, sissone.

En 1713 la Pariza opero fondis sian propran dancan lernejon, kiu instruis teknikon surbaze de verkoj de Feuillet. En 1713 La Académie Royale de Danse estis aligita al la opero.

En 1725 libro La Danca Majstro estis publikigita de Pierre Rameau (1674 - 1748), antaŭa danca majstro de la reĝino de Hispanio. En la libro Rameau formale donas la kvin poziciojn de piedoj unuafoje.

Dum ĉi tiu tempo francaj dancoj fokusiĝis je eleganteco kaj italaj dancoj fokusiĝis je la akrobateco. Ankaŭ, en Francio la dancaj partoj de la opéra-ballet daŭrigis la rakonton, dum en Italio dancoj estis simple enmetataj por ke la spektantoj ne aŭskultu la kantadon tro longe seninterrompe.

Iuj elstaraj malinaj dancistoj de la tempo estis Michel Blondy (1677 - 1747) kaj Claude Balon (1676 - 1739). La familinomo de la lasta eble igis uzon de la termino ballon por kvalito de saltado. Virinoj estis ankoraŭ en malpli gravaj postenoj ol viroj en baleto en ĉi tiu tempo, ĉar ili startis danci poste kaj devis vesti pezajn kostumojn. Iuj el la elstaraj inaj dancistoj estis Marie-Thérèse de Subligny (1666 - 1735) kaj Françoise Prévost (1680 - 1741); ili iĝis sciatajn kiel franciaj reĝinoj de danco, ĉar ili atingis siajn maksimumajn kapablojn, kaj ili dancis simile al Blondy kaj Balon.

Prévost ekpretendis al famo per dancordigado de solo Les charactès de la Danse prezentanta kelkajn romancojn, en kiu ŝi ludis ambaŭ partojn. Du ŝiaj lernantoj, Marie Sallé (1701 - 1756) kaj Marie-Anne de Cupis de Carmargo (1710 - 1770), aŭ La Carmargo kiel ŝi estis konata, plenumis ĉi tiun pecon. Marie Carmargo debutis en 1726. Ŝia konkuranto Marie Sallé debutis en 1727. En 1733 Marie Sallé kreis sian Pygmalion, vestante nur tunikon.

Carmargo faradis puran dancadon. En la solo, ŝi koncentriĝis je la saltoj kaj ellaboris la batadantajn paŝoj batterie. Sallé iĝis fama pro sia nekredebla kapablo montradi karakteron. Pro ĉi tio ŝi konvertis sian instruistan solon enen de duet, kio donis eblecon interagi kun kunulo. Ambaŭ La Carmargo kaj Sallé kontribuis al malplilongigo de la baletistina kostumo per plenumado en pli mallongaj jupoj, tamen ili estis nur apenaŭe pli supre de la maleoloj. En siaj pli mallongaj jupoj, la baletistinoj devis vesti ankaŭ calçons de précaution (précaution estas en la franca "prevento", "singardo"), por ke la spektantoj ne vidu ion laŭ la epoko malkonvenan.

En 1735 Rameau faris opéra-ballet Les Indes Galantes, bazita sur temo de kvar romancoj en malsamaj ekzotikaj situoj. En ĝi la dancistoj certe faris baleton, ĉar la danceja kaj baleta dancaj formoj estis jam agnoskitaj kiel apartaj. La elturniĝo estis konsiderata tiam grava en baleto, tiam baleto postulis preskaŭ platan elturniĝon. Kvankam elturniĝo estis dezirinda ankaŭ en danceja dancado, fakte en la okazo ĝi tute ne estis necesa.

En 1738 Jean-Baptiste Landé fondis la Imperian Baletan Lernejon en Sankt-Peterburgo, Rusio, nun konatan kiel Baleta Akademio de Vaganova. Ĝi estas monda la dua plej malnova baleta akademio.

En 1739 Barbara Campanini (1721 - 1799) venis el Italio en Parizon kaj iĝis fame konata kiel La Barbarina. Dum La Carmargo povis bonege fari entrechat-quatre, kio estas salto en kiu la kruroj krucas unu la alian, aŭ batas, dufoje, La Barbarina povis fari entrechat-huit, kio estas salto kun kvar batoj.

Post proksimume 1735 en Anglio ekaperis multe pli granda atento al baleto. Tiam angla danca majstro John Weaver (1673 - 1760) kreis ballet d'action (baleto de ago), kio estas baleto sen parolado. La tuta rakonto estis montrata per danco kaj pantomimo. Lia plej ambicia projekto estis La Amoj de Marso kaj Venuso, en kiu partoprenis Louis Dupré (1697 - 1774), John Weaver kaj en Anglio la unua baletistino Hester Santlow (1690 - 1773). Kvankam La Amoj de Marso kaj Venuso estis bone pritaksita, ĝi estis forgesita kaj Weaver ne ricevis agnoskon tiel kiel li meritis. Baleto de ago devus verŝajne morti kun Weaver. Sed italo Gaspero Angiolili (1731 - 1803) kaj franca sviso Jean-Georges Noverre (1727 - 1810), lernanto de Louis Dupré, nomata kiel la "Shakespeare de Baleto", kaptis la ideon de la baleto de ago por si.

En 1758 Jean-Georges Noverre faras sian unuan baleton en Liono kaj skribas siajn teoriojn pri dancoj. En 1760 Jean-Georges Noverre publikigis sian libron Lettres sur la danse et les ballets (Leteroj pri la danco kaj baletoj), kiu fokusiĝis sur ellaborado de la baleto de ago, en kiu la movadoj de la dancistoj estas dizajnitaj por esprimi signifon kaj asisti en la rakonto. Ĉi tiu produktodona libro estas grava, pro ĝi la 18-a jarcento estis periodo de antaŭenigo en la teknikaj normoj de baleto kaj la periodo kiam baleto iĝis serioza drama arta formo kune kun opero. Por ke ĉiuj agoj sur la sceno estu kiel eblas pli verecaj, Noverre kiel la ĉefa maniero elektis pantomimon.

Al mezo de la 18-a jarcento multaj princaj kortumoj tra Eŭropo penis esti similaj al Versailles. Operaj teatroj estis malfermataj en multaj lokoj. Dancistoj kaj instruistoj de dancoj facile trovadis por si laboron.

Dum ĉi tiu tempo, virinoj ludis akcesoran rolon kiel dancistoj, ĉar ili estis kun ringegoj, krinolinoj, korsetoj, perukoj kaj altaj kalkanumoj. Pro la gigantaj kostumoj vestitaj sur la baletistinoj de tiu epoko, por ili estis malfacile danci, kaj ĉar ili vestis ledajn maskojn, por ili estis malfacile agi. Noverre kontribuis al ŝanĝo de la tradicia kostumo de baletistinoj kaj en 1763 li surscenigis Jason kaj Medea senmaske. Esprimoj de la vizaĝoj de la dancistoj estis videblaj kaj la ege esprimkapabla spektaklo iam draste impresadis la spektantojn.

En 1772 Maximilien Gardel ĉesas uzi sian maskon.

En 1780 en Filadelfio (Pensilvanio) elpaŝas John Durang, la unua amerika malina dancisto.

En 1783 Katerina la 2-a (Rusio) kreas la Imperian operan kaj baletan teatron en Sankt-Peterburgo, kun malfermo de la konstruaĵo Bolŝoj-Kamennij-Teatro.

Dum la dua duono de la 18-a jarcento la Pariza Opero estis dominita per malinaj dancistoj kiel la itala-franca virtuozo Gaëtan Vestris, lernanto de Louis Dupré, kaj lia filo Auguste Vestris, fama por liaj saltoj. Sed ankaŭ virinoj pliboniĝis en teknika scipovo, kiel ekzemple la germano-naskiĝinta Anne Heinel, la unua ina dancisto kiu faris duopan pirouette.

En 1789 Le Ballet de la Paille estis surscenigita en Bordeaux de unu el la baletistinoj de la tempo, Maria-Madeleine de Crespé (1760 - 1796), kaj ŝia edzo Jean Dauberval (1742 - 1806) (dancoordigo). Jean Dauberval estis lernanto de Jean-Georges Noverre. Le Ballet de la Paille estis unu el la unuaj baletoj pri popolo de meza klaso. La baleto temis pri patrino penanta aranĝi profitan geediziĝon por sia filino. Ĉi tiu baleto estas nun konata kiel La Fille Mal Gardée. Ĝi estas la plej malnova baleto en nuna repertuaro.

Je ĉi tiu tempo la Franca revolucio komenciĝis kaj invitis al Dauberval resti en Bordeaux. Tie li instruis al naskiĝinta kaj trejnita en Italio Salvatore Viganò (1769 - 1821) kaj al sia edzino. Krom tio ke Viganò estis baleta dancisto, li estis ankaŭ aklamita muzikisto, poeto kaj aktoro. Oni diris ke lia teatra genio estis sur la sama nivelo kiel de Shakespeare. Por Viganò Beethoven verkis sian solan baletan muzikon La Estuloj de Prometeo.

Kun la Franca revolucio venis revolucio de fasono en baleto, kio videblas de desegnadoj de Viganò kaj lia edzino. Kostumoj de Viganò estis multe pli malpezaj ol la antaŭaj. Lia edzino vestis malpezajn fluantajn kostumojn kun tranĉo simila al la Franca Imperia linio, kaj ambaŭ dancistoj uzis molajn flekseblajn piedvestojn. En 1790-aj jaroj oni ĉesis uzi ŝuojn kun kalkanumoj en baleto. Ĉe viroj, aperintaj ĉirkaŭtiritaj pantalonoj ĝis genuoj kaj ŝtrumpoj ebligis vidi figuron de la dancisto. Pli malpezaj vestoj plifaciligis plenumadon de pirouette kaj saltaj movoj.

En 1791 la unua amerika baleta kompanio ludis en Charleston (Suda Karolino), Usono.

Antaŭ-romantika epoko[redakti | redakti fonton]

En komenco de la 19-a jarcento baleto estis en traira fazo de evoluo, kiu estas nomata kiel antaŭ-romantika. Dum la antaŭ-romantika epoko la malinaj dancistoj atingis sian kulminon.

Itala dancordigisto Carlo Blasis (1797 (aŭ 17951803 laŭ diversaj fontoj de la informo) - 1878), unu el studantoj de Viganò, instruis la sekvan generacion de dancistoj antaŭeniĝi preter la antaŭa generacio, kaj li publikigis siajn rezultojn en manlibroj en Italio kaj poste en Anglio priskribante la pli fajnajn aferojn de baleto. En 1820 Carlo Blasis skribis Rudimenta traktato pri la teorio kaj praktiko de la arto de dancado. La danca tekniko de la komenco de la 19-a jarcento estis priskribita en lia La Kodo de Terpsiĥoro (1830). Oni opinias ke li estas inventinto de la attitude, derivita de fama laboro de la flandra skulptisto Giambologna, statuo de la dio Merkuro balanciĝanta malpeze sur piedfingroj de la maldekstra piedo.

Dum la antaŭ-romantika epoko baleta dancistoj unue startis danci sur finoj de siaj piedfingroj, aŭ surfingre. La plej frua bildo de virino dancanta surfingre estas litografaĵo de Fanny Bias surfingre en 1821, kaj eble Geneviève Gosselin dancis surfingre en 1815. Tamen, la ina dancisto kiu estas tradicie konsiderata kiel la unua dancanta surfingre estas la italo Marie Taglioni (1804 - 1884), kaj oni scias ke ŝi estis surfingre kiam havis aĝon de 18 jaroj. Tamen antaŭ ŝi surfingrado estis nur artifiko, kaj por ŝi surfingrado estis jam rimedo de arta esprimado.

En 1828 Marie Taglioni debutis en la Pariza Opero.

Baleto en fino de la 19-a jarcento kaj la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La 19-a jarcento estis periodo de grandaj sociaj ŝanĝoj, kio estis reflektita en baleto per ŝovo for de la aristokrataj sensokapabloj, kiuj dominis pli frue, al romantika baleto.

Romantikismo estis reago kontraŭ formalaj limigoj kaj la mekaniko de industriigo. La menso de epoko gvidis dancordigistojn al verkado de romantikaj baletoj, kiuj aspektis kiel malpezaj, aeraj kaj liberaj, kio devus agi kiel kontrasto al la malpligrandigista scienco kiu, en la vortoj de Poe, "gvidis la driadojn el la arbaroj". Ĉi tiuj kvazaŭ nerealaj baletoj estis montrintaj virinojn kiel delikataj neteraj estaĵoj, aeraj estuloj kiuj povas esti levitaj senpene kaj preskaŭ aspektas kiel flosantaj en la aero. Baletistinoj komencis vesti kostumojn de paŝtelaj koloroj, fluantaj jupoj kiu baris la krurojn. La rakontoj turniĝis ĉirkaŭ hororaj folkloraj spiritoj.

Baletistinoj Geneviève Gosselin, Marie Taglioni kaj Fanny Elssler eksperimentis kun novaj teknikoj kiel surfingrado kiu donis la elstarecon kiel la idealan scenan figuron. Profesiaj libredistoj komencis konstrui la rakontojn en baletoj. Instruistoj simile al Carlo Blasis kodigis baletan teknikon en la bazan formon kiu estas ankoraŭ uzata nun. La surfingrebligaj ŝuoj estis inventitaj por subteni surfingran laboron.

En 1832 Filippo Taglioni (1777 - 1871), patro de Marie Taglioni, dancordigis baleton La Sylphide por ke ŝi ĝin plenumi. Marie Taglioni dancis la parton de la Sylphide, supernatura estulo kiu estas amita kaj neatenteme detruita de karnulo. La dancordigo uzis la surfingran dancadon por emfazi supernaturan helecon kaj nesubstancecon. La Sylphide kuraĝis multajn ŝanĝojn en la baletoj de la epoko en temo, stilo, tekniko, kaj kostumo. En La Sylphide Taglioni vestis sonorilo-forman kostumon kun adaptita barta korsaĵo. Sur ĉi tiu bazo la romantika baleta jupo estis konstruita kvindek jarojn poste.

La Sylphide startis la romantikan periodon, ĝi estas unu el la unuaj gravaj baletoj kaj unu el la plej malnovaj romantikaj baletoj ankoraŭ dancataj nun.

La romantika epoko plimalpli komenciĝis kun la surscenigo de Giselle, ou Les Wilis (aŭ simple Giselle) en la Pariza Opero en 1841, dancordigita de Jean Coralli kaj Jules Perrot (1810 - 1892). La muziko estis komponita de Adolphe Adam. La rolo de Giselle estis ludita de Carlotta Grisi (1819 - 1899), nova baletistino de Italio. Giselle kontrastis la homan kaj supernaturan mondojn, kaj en ĝia dua ago la fantomaj spiritoj nomataj kiel wilita vestis la blankajn baletajn jupojn popularigitajn en La Sylphide. La romantika baleto ne estis limigita, tamen, al la supernaturaj estaĵoj.

En 1845 en Her Majesty's Theatre en Londono Pas de Quatre estis dancordigita de Jules Perrot.

Dum la relative nova scipovo de dancado surfingre pliboniĝis, la virinaj dancistoj iĝis pli rimarkeblaj en la romantika epoko. Nur malmultaj viroj estis rimarkindaj en baleto dum ĉi tiu tempo. Iu el la viroj estis Jules Perrot, dancordiganto de Pas de Quatre, Lucien Petipa (1815 - 1898) kiu scipovis esti virtuoza kunulo, Arthur Saint Léon (1821 - 1870) kiu estis ne nur bonega dancisto sed ankaŭ bonega violonisto.

En Rusio kaj Danio, tamen, viroj pliboniĝis kune kun virinoj, dum baleto en tiuj landoj estis subtenata de la kortumoj. La dano kiu faris iujn el la plej grandajn konsekvencojn sur baleto estis Auguste Bournonville. Post trejnado en Danio kaj Parizo, kaj poste dancado kun la baleto de la Pariza Opero, Bournonville revenis al Danio. Tie en 1836 li faris la propran version de La Sylphide, kun nova dancordigo kaj nova muziko; 16-jaraĝa Lucille Grahn ludis rolon de Sylphide.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Dum Francio estis sukcesa en frua baleto, aliaj landoj kaj kulturoj baldaŭ adoptis la artan formon, plej rimarkinde Rusio. Rusio havas agnoskitan tradicion de baleto, kaj rusia baleto havas grandan gravecon en entuta historio de la lando.

Post 1850, baleto komencis malgrandiĝi en Parizo. Baleto ankoraŭ estis populara, sed estis konsiderata kiel plejparte montrado kun partopreno de belaj virinoj. En Londono baleto preskaŭ foriris de scenejoj de operaj teatroj, kaj estis plejparte en podio.

Sed ĝi fanfaris en Danio kaj Rusio danke al majstroj kiel August Bournonville, Jules Perrot, Arthur Saint-Léon, Enrico Cecchetti kaj Marius Petipa. En la fino de la 19-a jarcento, orientismo estis en modo. Koloniismo alportis scion de aziaj kaj afrikaj kulturoj, kiu tamen malformiĝis pro misinformiĝo kaj fantazio. La Oriento estis ofte perceptata kiel malproksima loko kie ĉio estas ebla, kiel kvazaŭ ĝi estas malavara, ekzotika kaj dekadenca.

Francio je kelkaj jarcentoj antaŭ ĉi tiu epoko importis multajn talantojn el Italio. Simile al tio Rusio importis dancistojn el Francio. Iam ankaŭ bonaj propraj rusiaj dancistoj plenumadis por spektantoj en Sankt-Peterburgo. Unu el la pli rimarkindaj inaj dancistoj estis Maria Danilova, kiu dancis bonege surfingre, kaj estas memorita kiel "rusia Taglioni". Ŝi mortis je la aĝo de 17 jaroj en 1810.

En 1842 Christian Johansson (1817 - 1903) akompanis Marie Taglioni al Rusio kaj restis tie, poste li iĝis unuo el plej grandaj instruistoj de Rusio.

Giselle estis la unuan fojon plenumita en Rusio je unu jaro post ĝia premiero en Parizo kun Elena Andrejanova (1819 - 1857) en rolo de Giselle. Ŝi dancis kun Christian Johansson kaj Marius Petipa (1818 - 1910) (frato de Lucien Petipa), du el la plej grandaj figuroj en rusia baleto.

En 1848 Fanny Elssler kaj Jules Perrot venis en Rusion. Perrot restis tie por 10 jaroj kiel ĉefo de la sankt-peterburga Imperia Rusia Baleto (nun Mariinskij-Baleto).

En 1852 Lev Ivanov (1834 - 1901), la unua naskiĝinta en Rusio inventisto, diplomiĝis de la Imperia Baleta Lernejo (nun Baleta Akademio de Vaganova).

En 1859 Arthur Saint-Leon iĝas ĉefo de la sankt-peterburga Imperia Rusia Baleto (nun Mariinskij-Baleto) anstataŭ Perrot.

Marius Petipa estis ankoraŭ kondukanta dancisto de la sankt-peterburga baleto en 1862 kiam li kreis sian unuan plur-agan baleton La Filino de Faraono por la cara imperia teatro. Ĝi estis nekredebla fantazio kiu inkluzivis egiptajn aĵojn, inter ili vekantaj mumioj kaj venenaj serpentoj. Ĉi tiu baleto gvidis al apero de aliaj baletoj kaj eble al tio kio en la mondo estas konsiderata kiel klasika baleto.

En 1869 Marius Petipa iĝas ĉefa surscenigisto de la sankt-peterburga Imperia Rusia Baleto (nun Mariinskij-Baleto) anstataŭ Arthur Saint-Leon kaj estis diktatoro por pluaj 30 jaroj. Petipa kreis multajn pluragajn kaj unuagajn baletojn por surscenigo sur la imperiaj scenejoj de Rusio. En 1869 li iris al Moskvo kaj kreis Donkiĥoto por la baleto de la Bolŝoj-teatro en Moskvo. Tie estis pli ol unu Bolŝoj-Teatro, Bolŝoj-teatro en Moskvo kaj Bolŝoj Teatro en Sankt-Peterburgo, ĉi tio okazis ĉar la vorto Bolŝoj estas de signifo "granda" en la rusa lingvo.

Tiam Arthur Saint-Leon revenis al Parizo kaj dancordigis Coppelia, la lastan gravan baleton je la Pariza Opero. La Francia-Prusia Milito kaj la sieĝo de Parizo kaŭzis la morton de baleto en la okcidenta Eŭropo.

En 1877 Petipa kreis La Bayadère (La Bajadero) por la Bolŝoj-Teatro en Sankt-Peterburgo.

En 1877 estis la unua surscenigo de Cignolago, baleto tiel populara ke ĝia nomo estas prezento de la klasika baleto. Cignolago kun la unua muziko de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij estis la unua de la "granda trio" de rusia baleto. Originale farita per aŭstra Wenzel Reisinger (1827 - 1892), Cignolago estis reprilaborita de multaj, inter ili Joseph Hansen (1842 - 1907), kaj de Petipa en 1895.

Dum la 1880-aj jaroj Petipa rescenigis en Rusio du baletojn kiuj estis tre sukcesaj en Parizo. La unua estis Giselle, kaj la dua estis Coppélia de Saint-Léon (originale prezentita en 1870).

En 1889 Petipa kreis baleton La Amuleto.

En 1890 Enrico Cecchetti (1850 - 1928) iĝas danciston kaj baletestron en la Imperia Baleta Lernejo. Li naskiĝis en Romo (Italio), ambaŭ liaj gepatroj estis dancistoj, li lernis ĉe ili. Li lernis ankaŭ ĉe Giovanni Lepri (1850 - 1860), kiu estis lernanto de Carlo Blasis.

En 1890 la Itala baletistino Carlotta Brianza (1867 - 1930) estis elektita de Petipa por la titola rolo en nova baleto Spjaŝĉaja Krasavica (ruse, laŭvorte "dormanta belulino") aŭ La belle au Bois Dormant (france) aŭ Dornorozeto. Ĉi tiu baleto estas la dua de la rusia "granda trio" kaj estas unu el la grandaj klasikaj baletaj majstroverkoj.

En 1892 (kvankam la jaro estas malfermita al iu debato inter historiistoj) Petipa kun dizajnisto Ivan Vsevoloĵskij kaj asistanta baletestro Lev Ivanov kreis La Nuksrompilo. Ĉi tiu baleto estas la tria el la rusia "granda tri". Ĝi estita bazita sur dolĉigita franca rerakonto de la rakonto de E. T. A. Hoffmann. La Nuksrompilo havas gigantan popularecon en centoj de malsamaj versioj kiel kristnaska baleto. La unua montrado de La Nuksrompilo okazis en Mariinskij-Teatro en la 18-a de decembro (la 6-a de decembro laŭ la tiam uzata en Rusio julia kalendaro) de 1892.

Petipa estas plej bone memorata pro siaj kunlaboroj kun Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij. Petipa uzis muzikon de Ĉajkovskij por sia dancordigo de La Nuksrompilo (1892), Dornorozeto (1890), kaj la definitiva revivigo de Cignolago (1895, kun Lev Ivanov). Ĉi tiuj laboroj estis ĉiuj faritaj surbaze de eŭropa folkloro.

En 1890-aj jaroj baleto iĝas malgranda arto en la okcidenta Eŭropo kaj ne ekzistas en Ameriko. Tri homoj, ĉiuj el Rusio sed ne ĉiuj rusoj, aperis sur la sceno je proksimume la sama tempo kaj kreis nova intereson en baleto en tuta Eŭropo kaj Ameriko: Enrico Cecchetti, Sergej Djagilev (1872 - 1929), kaj Agrippina Vaganova (1879 - 1951).

La klasika baleta jupo komencis aperi en ĉi tiu tempo. Ĝi konsistis el mallonga, malmola jupo subtenata per tavoloj de malmola ŝtofo aŭ tulo kiu permesis la akrobatan krurolaboron, kombinita kun larĝa vestokojno kiu servis por konservi modestecon.

En 1895 Petipa redancordigis Cignolago inkluzivante gravajn dancordigajn aldonojn. Unu el tiuj aldonoj estis la 32 fouetté turnoj en la coda de pas de deux de la danceja sceno.

En 1898 Petipa dancordigis sian lastan baleton kun ĉiu restanta povo. Raymonda estis tri-aga baleto kun muziko de Aleksandr Glazunov. Simila en stilo al la baletoj de Ĉajkovskij, Raymonda estas tre malfacila sekvado ĉar ĝi havas grandan diversecon de dancoj, pli grandan ol tio kion montras ĝia grafika prezenta linio.

En komenco de la 20-a jarcento, popolo komencis laciĝi de ideoj kaj principoj de baleto de Petipa kaj serĉis por freŝaj ideoj. Rusia baleto estis jam pli fama ol la franca baleto kaj multaj rusiaj dancistoj estis internacie famaj. Verŝajne la plej rimarkinda baletistino de ĉi tiu tempo estis Anna Pavlova (1881 - 1931), kiu estas konata pro dancado de La Mortanta Cigno (1907).

En 1907 Miĥail Fokin (aŭ Michel Fokine) (1880 - 1942) startis puŝi la regulojn de kostumo en la Imperia Teatro. Li sensis ke la aspekto de malfermita ombrelo je kiu ĉiuj virinoj vestiĝis estis teda kaj pornografia. En lia baleto de greka stila Eunice li faris aspekton ke la dancistoj estas nudpiedaj. Havi nudajn piedojn aŭ krurojn estis kontraŭ la reguloj de la Imperia Teatro, pro ĉi tio piedfingroj estis pentritaj sur ŝuoj de la dancistoj. Krome li uzis seriozan muzikon anstataŭ danca muziko.

En 1909 Sergej Djagilev alportis baleton reen al Parizo kiam li malfermis lian kompanion Ballets Russes. Inter dancistoj de Ballets Russes estis la plej bonaj junaj rusiaj dancistoj - Anna Pavlova, Tamara Karsavina, Adolf Bolm (1884 - 1951), Vaclav Niĵinskij (1889 - 1950), Vera Karalli. La Ballet Russes malfermiĝis en Parizo en la 19-a de majo de 1909 kaj gajnis senpere sukceson. La malinaj dancistoj, inter ili Vaclav Niĵinskij, estis aparte admiritaj ĉar bonaj malinaj dancistoj preskaŭ malaperis en Parizo. La kompanio estis farita el dancistoj de la rusia ekzila komunumo en Parizo post la rusia revolucio de 1917. La rusia revolucio malebligis por Djagilev revenon en Rusion.

Ballets Russes elpaŝadis plejparte en okcidenta Eŭropo, sed iam ankaŭ en Norda Ameriko kaj Suda Ameriko. Por 20 jaroj Sergej Djagilev estis la estro de baleto en okcidenta Eŭropo kaj en Ameriko.

Post unu sezono kun Ballets Russes, Anna Pavlova fondis sian propran kompanion kiu baziĝis en Londono kaj multe vojaĝis tra la mondo, estante ankaŭ en tiuj lokoj kien Ballets Russes ne venis. Anna Pavlova venis en multajn diversgrandajn urbojn de Usono. Ŝi neniam fondis baletan lernejon aŭ baletan kompanion en Usono, sed ŝi inspiris danci multajn knabinojn.

Ballets Russes startis kun fortaj rusiaj signaj laboroj. Tamen, la unua montrita baleto estis Le Pavillon d'Armide kaj ĝi havis fortan francan influon. En plenumado de Le Pavillon d'Armide kaj en Sankt-Peterburg kaj en Parizo partoprenis Vaclav Niĵinskij, kiu estas sciata kiel unu el la plej bonaj saltantoj de ĉiuj tempoj. Ballets Russes prezentis en Parizo ankaŭ baleton antaŭe sciatan kiel Ĉopiniana, ĉar la tuta ĝia muziko estis de Ĉopin. Sed ĝi estis renomita al Les Sylphides por franca publiko. Ĝi estis malsama de La Sylphide, sed al ĝi estis donita simila nomo ĉar la spektantoj de Parizo antaŭnelonge vidis La Sylphide.

Djagilev kaj komponisto Igor Stravinskij kombinis iliajn talentojn por konduki rusian folkloron al vivo en La Fajrobirdo kaj Petruŝka. Dum la sekvaj kelkaj jaroj, la Ballets Russes plenumis multajn baletojn kiuj pro tio famiĝis, inter ili Ŝehrazad (1910), La Fajrobirdo (1910), Petruŝka (Petroucha) (1911).

Miĥail Fokin komenciĝis sian karieron en Sankt-Peterburgo kaj poste moviĝis al Parizo kaj laboris kun Djagilev kaj la Ballets Russes.

Enrico Cecchetti estis unu el la plenumistoj en Petruŝka, ludanta pantomiman parton ĉar li estis jam de ne tre bonaj fizikaj kapabloj. Cecchetti estas konata pro dancado de roloj de la meĉita feo Carbosse kaj de la blua birdo en Dornorozeto de Petipa de 1890. Poste li estis fama kiel la kreanto de la maniero de Cecchetti de instruado de baleto.

En 1913 Niĵinskij kreis novan baleton Le Sacre du Printemps (La Rito de Printempo). Ĝi estis la plej kontraŭa laboro de la Ballets Russes. Ĉi tiu baleto estis farita ĉe la samnoma muziko de Stravinskij. La baleta moderna muziko kaj temo de homa oferado impresas spektantojn tiel ke multaj el ili tumultis. Multaj usonanoj asocias La Rito de Printempo kun la dinosaŭra epizodo en Fantasia de Walt Disney.

La lasta grava produkto de la Ballets Russes en Parizo estis en 1921 kaj 1922, kiam Djagilev rescenigis version de Dornorozeto de Petipa de 1890. Ĝia montrado dum kvar monatoj ne redonis la financan elspezon de la montrado, kaj do ĝi estis fakte malsukceso. Tamen, Dornorozeto reekbruligis intereson de la eŭropaj spektantoj al vespere-longa baleto.

En 1933 post morto de Sergej Djagilev, René Blum kaj aliaj fondis la Ballet Russe de Montekarlo kaj portis plu la tradicion de baleto. Poste Blum estis murdita je Auschwitz de la nazioj.

Post la Rusia revolucia baleto en Rusio estis savita de Anatolij Lunaĉarskij, la unua popola komisaro pri klerigado. Post Lunaĉarskij, la komisaroj permesis baleton se ĝi estis helo kaj plialtiga.

Rusia baleto daŭris sian evoluon dum Sovetunia epoko. En la lando restis malgranda kvanto de talentaj homoj post la revolucio, sed ĝi estis sufiĉa por fari la novan generacion. Post stagno en la 1920-aj jaroj, en mezo de la 1930-aj jaroj la nova generacio de dancistoj kaj dancordigistoj aperis sur la scenoj.

Dum la 1930-aj jaroj en Sankt-Peterburgo (tiam Leningrad) Agrippina Vaganova estis arta surscenigisto de la ĝis tiam Imperia Rusia Baleto, kaj ŝi startis restigi sian spurojn. En 1935 la baleta kompanio estis renomita al la Kirov-Baleto (nun Mariinskij-Baleto). Estante arta surscenigisto, Vaganova plenumis la ŝtatajn regulojn kaj ŝanĝis la finon de Cignolago el tragika al plialtiga.

La teknika perfekteco kaj precizeco de danco estis akcelita kaj postulita de Agrippina Vaganova, kiu estis instruita de Petipa kaj Cecchetti kaj gvidis la ĝis tiam Imperia Baleta Lernejo, renomitan kiel la Leningrada Ŝtata Dancordiga Instituto, kiu estis lernejo kiu preparis dancistojn por Mariinskij-Baleto. En 1957, je ses jaroj post morto de Vaganova, la soveta registaro renomis la Leningradan Ŝtatan Dancordigan Instituton laŭ ŝia nomo kiel la Baleta Akademio de Vaganova. Kiam la Mariinskij-Baleto komencis vojaĝi al la okcidenta Eŭropo, Vaganova jam estis mortinta. La maniero de Vaganova de instruado de baleto estas sciata de ŝia libro, Fundamentoj de la klasika danco, kiu estis tradukita en aliajn lingvojn.

Baleto estis populara ĉe la publiko. Ambaŭ la moskva Bolŝoj-Baleto kaj la sankt-peterburga Mariinskij-Baleto kompanioj estis aktivaj. Ideologia premo altrudis la kreadon de multaj socialismaj realismaj aĵoj, la plejparto de kiuj faris malgrandan efekton sur la publiko kaj estis forprenitaj el la repertuaro de ambaŭ kompanioj poste.

Iuj aĵoj de tiu epoko, tamen, estis rimarkindaj. La Romeo kaj Julieta de Sergej Prokofjev kaj Leonid Lavrovskij estas majstroverko. La Flamoj de Parizo, kvankam ĝi montras ĉiujn kulpojn de socialisma realisma arto, pioniris la aktivan uzon de la korpo de baleto en la spektaklo kaj postulis svenigantan artismon. Ankaŭ la baleta versio de la poemo Baĥĉisaraja fontano de Aleksandr Puŝkin kun muziko de Boris Asafjev kaj dancordigo per Rostislav Zaĥarov estis furora.

La konata baleto Cindrulino, por kiu Prokofjev provizis la muzikon, estas ankaŭ la produkto de la sovetia baleto. Dum la sovetia epoko, ĉi tiuj aĵoj estis plejparte nekonataj ekster Sovetunio kaj poste ekster la Orienta Bloko. Tamen, post la kolapso de Sovetunio ili ekhavis pli grandan konon.

Rusiaj kompanioj, aparte post la Dua mondmilito faris multajn turneojn ĉie en la mondo, kio revivigis baleton en la okcidenta Eŭropo kaj faris ĝin formon de distraĵo agnoskitan de la ĝenerala publiko.

Ekzemple la nordamerika premiero de Baĥĉisaraja fontano de 1999 de la Mariinskij-Baleto en Novjorko estis elstara sukceso. La sovetia epoko de la rusia baleto metis multan emfazon sur tekniko, artismo kaj forteco. Ĝi postulis fortecon kutime pli supre de la normo de modernaj okcidentaj dancistoj. La talento de iuj baletistinoj kiel Galina UlanovaNatalja Dudinskaya kaj dancordigistoj kiel Pjotr Gusev povas nur esti mirita dum rigardado de malnovaj filmoj.

Tre influa persono de britia baleto estas Margot Fonteyn. Ŝi estas dancisto kaj estis en la fokuso de monda atento por preskaŭ 30 jaroj. Ŝi estis agnoskita de la reĝino Elizabeto la 2-a per la titolo Damo Margot Fonteyn. Ŝia nomo estas agnoskita eĉ de iuj ekster la danca mondo.

En 1961 kiam Fonteyn estis proksima al foriro el dancado, la monda atento moviĝis al la rusia Rudolf Nurejev (1938 - 1993). Post kiam Nurejev diplomiĝis de la Baleta Akademio de Vaganova li dancis kun la Mariinskij-Baleto, li estis rimarkita kaj estis konsiderata kiel la "venonta Niĵinskij" en la mondo. Nurejev estis ankaŭ rimarkita de la ŝtata sekureca polico kiel donanta tro grandan atenton al la okcidento. Kiam la Mariinskij komencis organizi vojaĝojn al Parizo kaj Londono, lia nepublika malobservo de sovetaj idealoj preskaŭ malebligis por li la vojaĝon. Tiam, kiam la registaro vokis lin reen al Sovetunio meze de la vojaĝo, li anstataŭe serĉis politikan azilon en Francio.

Post la fuĝo, Nurejev dancis kun Margot Fonteyn kiel kunulo kun multaj kompanioj tra la tuta mondo, inkluzivante la Nacian Baleton de Kanado kaj la Aŭstralian Baleton. Ili du estis sciataj kiel "Rudi kaj Margot". Bedaŭrinde por Nurejev, lia espero por asocio kun Balanchine neniam plenumiĝis.

Usono[redakti | redakti fonton]

Sekve de la movo de la Ballets Russes al Francio, baleto komencis havi pli larĝan influon, aparte en Usono.

En 1910 estas fondita la unua Baleta kompanio en Ameriko, Ĉikaga Opera Baleto.

En 1929 startis La Koncerta Grupo de Aleksander Dorothy, poste ĝi iĝis la Atlanta Civita Baleto.

En 1933: La Baleto de San Francisco estis fondita de Adolph Bolm.

De Parizo, post malkonsentoj kun Sergej Djagilev, Fokin iris al Svedio kaj de tie al Usono kaj finaranĝiĝis en Novjorko. Li kredis ke tradicia baleto ofertas malmulte pli multan ol ĉarmoaspekta kaj atleta elmontro. Por Fokine ĉi tio estis ne sufiĉa. Aldone al teknika artismo li postulis dramon, esprimon kaj historian aŭtentecon. Laŭ li, dancordigisto devas esplori la periodon kaj kulturan ĉirkaŭtekston kaj malakcepti la tradician baletan jupon en favoro de preciza perioda kostumado.

Fokin dancordigis Ŝehrazad kaj Kleopatro. Li ankaŭ reprilaboris Petruŝka kaj La Fajrobirdo. Unu el liaj plej famaj laboroj estis La Mortanta Cigno, plenumita de Anna Pavlova. Krom ŝiaj talentoj kiel baletistino, Pavlova havis la teatrajn kapablojn por verigi la vizion de Fokine de baleto kiel dramo.

Juna dancisto kaj dancordigisto kun la Ballets Russes estis Georgij Melitonovitĉ Balanĉivadze (1904 - 1983), kies nomo estis poste francigita kiel George Balanchine. Li dancordigis kelkajn laborojn de la Ballets Russes, la plej fama el kiuj estas Apollon Musagète (poste Apollon) (1928), kiu estas klasikaĵo de la novklasikisma baleto. Ĝi estas unu-akta baleto de greka aspekto. Post morto de Sergej Djagilev, Balanchine foriris de la Ballets Russes kaj sole ekvojaĝis por mallonga tempo, finante kiel ĉefo de la danca kompanio Ballets 1933, tamen la kompanio fermiĝis. Balanchine estis invitita veni al Ameriko de Lincoln Kirstein (1907 - 1995). Kirstein sciis preskaŭ nenion pri baleto, kaj Balanchine sciis preskaŭ nenion pri Ameriko, escepte de tio ke en ĝi aperas virinoj similaj al Ginger Rogers. Li decidis preni la oferton kaj fondi baleton en Ameriko. Tiam Kirstein startis listigi la deziratajn baletojn por vidi ilin en Ameriko, la unua ero de la listo estis Pocahontas.

En 19331934 Kirstein kaj Balanchine fondis la Lernejon de Amerika Baleto en Hartford, Konetikuto, kiu donis sia unuan spektaklon, la novan aĵon nomatan kiel Serenade (Serenado) en la sama jaro. Balanchine ellaboris stato-de-la-artan teknikon en Usono per malfermo de lernejo en Ĉikago. En 1934 la Lernejo de Amerika Baleto moviĝas al Novjorko kio estis pli grave. Balanchine adaptis baleton al la novaj mediumoj, filmoj kaj televido. Fruktodona laboranto, Balanchine redancordigis klasikaĵojn kiel Cignolago kaj La dormanta belulino kaj ankaŭ kreis la novajn baletojn. Li produktis originalajn ekzegezojn de la dramoj de William Shakespeare - Romeo kaj Julieta, La Bonhumora Vidvo kaj Sonĝo de Somermeza Nokto. En Gemoj Balanchine rompis la rakontan tradicion kaj dramigis temon anstataŭ grafika prezento.

Barbara Karinska estis Rusia elmigrinto kaj scipova kudristino kiu kunlaboris kun Balanchine por altigi la arton de kostuma dizajno de akcesora rolo al grava parto de baleta spektaklo. Ŝi prezentis la deklivan tranĉon kaj plisimpligis klasikan baletan jupon kiu permesis al la dancisto plian liberecon de movado. Kun skrupula atento al detaloj, ŝi dekoris baletajn jupojn per perlolaboro, brodado, kroĉetado kaj almunta ornamo.

Danke al Balanchine, baleto venis al Ameriko. Nun, parte danke al Balanchine, baleto estas unu el la plej bone konservitaj dancoj en la mondo. En Ameriko estas populara miskoncepto ke baleto venis de Rusio. Lincolno Kirstein publikigis eseon "Blast at Ballet" ("Skandalo en baleto") en kiu li penas korekti ĉi tiun miskoncepton.

En 1934 la Amerika Baleta Kompanio debutis.

En 1934 la Baleta Kompanio de Catherine Littlefield iĝis La Filadelfia Baleto.

En 1937 onta La Amerika Baleta Teatro startas kiel la Baleto de Miĥail Mordkin.

En 1939 la Baleta Teatro estis formita de Richard Pleasant (1906 - 1961), direktanto, Lucia Chase (1897 - 1986) kaj Miĥail Mordkin. Ĉi tiu kompanio estas ankoraŭ funkcianta nun kiel la American Ballet Theatre (Amerika Baleta Teatro) kaj estas unu el la plej prestiĝaj kompanioj sur la kontinento. Antony Tudor, angla dancisto kaj dancordigisto venis kaj startis labori kun la Baleta Teatro. Verŝajne la plej fama aĵo kiun li dancordigis estas Fancy Free (Revo Libera) pri maristoj en Novjorko. Ankaŭ Balanchine rescenigis kelkaj aĵojn por la Baleta Teatro.

En 1936 Baleta Karavano debutis.

En 1946 Balanchine kaj Kirstein formis la Baletan Socion. Ĉar la kostumoj por la premiera spektaklo estis tre mallarĝaj, ili ne estis uzitaj kaj la dancistoj dancis en tio kio povis nomiĝi kiel provludaj kostumoj. Ĉi tiu aspekto iĝis komuna en baletoj de Balanchine kaj permesis al la spektantoj vidi la plenan dancon. La Baleta Socio kaptis atenton de la surscenigisto de Novjorka Urba Centra Teatro kiu invitis Baletan Socion labori flanke de la Novjorka Opero en la Teatro. En 1948 Baleta Socio iĝas La Novjorka Baleto (The New York City Ballet, NYCB). Kun baletistino Maria Tallchief (1925 -) kaj Jerome Robbins, kiuj ambaŭ venis de la Baleta Teatro, ili surscenigis Fajrobirdo (1949) kaj Cignolago (1951). Je ĉi tiu tempo la Baleta Teatro estis sur kaduka organizaĵo kaj kelkaj el ĝiaj dancistoj kaj Antony Tudor reiris al NYCB.

En 1954 Joffrey Baleto donas la unua koncerto en la 92-a Strato.

Kiam la Baleta Teatro, ekde 1956 nomata kiel la Amerika Baleta Teatro (ABT), iĝis pli stabila denove Antony Tudor kaj iuj el la dancistoj revenis al ĝi, sed iuj restis kun la NYCB. De tie la du kompanioj iris je iliaj malsamaj vojoj. La NYCB prezentis tute novajn aĵojn aŭ riparitajn malnovajn aĵojn, dum la ABT prezentis bilancajn kvantojn de klasikaj kaj modernaj baletoj. La ABT uzis famekonatajn nomojn, inter ili Eric Bruhn (1928 - 1986) kaj Rudolf Nurejev, por allogi spektantojn.

George Balanchine estas respondeca por la korpo de Balanchine, kio estas tio ke la baletaj dancistoj apektas kiel ege sveltaj. Ĉi tio gvidis al multaj manĝantaj afekcioj de baletistinoj kaj kandidatoj je baletistino. Kontribuo de Balanchine al baleto en Ameriko estis enorma, kiel estas lia influo, kiu daŭras.

En 1969 startis la unua Kompanio de Eliot Feld.

En 1971 Danca Teatro de Harlemo faris la unuan koncerton je la Guggenheim Muzeo en Novjorko.

Novklasikisma baleto[redakti | redakti fonton]

George Balanchine estas ofte konsiderata kiel la unua pioniro de tio kio estas nun konata kiel novklasikisma baleto, stilo de danco inter klasika baleto kaj hodiaŭa moderna baleto. Tim Scholl, aŭtoro de De Petipa al Balanchine, konsideras Apolono (1928) de George Balanchine kiel la unua novklasikisma baleto. Apolono prezentis revenon al formo en respondo al abstraktaj baletoj de Sergej Djagilev. Apolono kaj aliaj laboroj estas ankoraŭ plenumataj hodiaŭ, precipe de la Novjorka Baleto.

Moderna baleto[redakti | redakti fonton]

Unu dancisto kiu trejniĝis kun Balanchine kaj absorbis multon de ĉi tiu novklasikisma stilo estis Miĥail Bariŝnikov. Sekve de rendevuo de Miĥail Bariŝnikov kiel arta surscenigisto de Amerika Baleta Teatro en 1980, li laboris kun diversaj modernaj dancordigistoj, plej rimarkinde Twyla Tharp. Tharp dancordigis Puŝo Venas Al Ŝovi por ABT kaj Bariŝnikov en 1976; en 1986 ŝi kreis En La Supra Ĉambro por sia propra kompanio. Ambaŭ ĉi tiuj aĵoj estis konsiderataj kiel novdizajna por ilia uzo de klare modernaj movadoj kombinitaj kun la uzo de surfingrebligaj ŝuoj kaj klasike-trejnitaj dancistoj - por ilia uzo de "moderna baleto".

Tharp ankaŭ laboris kun la Joffrey Baleto kompanio, fondita en 1957 de Robert Joffrey. Ŝi dancordigis Deuce Coupe por ili en 1973, uzante pop-muzikon kaj mikson de moderna kaj baleta teknikoj. La Joffrey Baleto daŭre plenumis multajn modernajn aĵojn, multajn dancordigitajn de kunfondinto Gerald Arpino.

Estas multaj eksplicite modernaj baletaj kompanioj kaj dancordigistoj. Tradicie klasikaj kompanioj, kiel la Mariinskij-Baleto kaj la Pariza Opera Baleto, ankaŭ ofte plenumadas modernajn laborojn.

Evoluo de baleta maniero[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Baleta tekniko.

La plej rimarkindaj baletaj manieroj estas nomitaj post iliaj kreintoj. Ekzemple, du dominantaj sistemoj de Rusio estas konataj kiel la maniero de Vaganova post Agrippina Vaganova, kaj la maniero de Legat post Nikolaj Legat. La konata maniero de Cecchetti estas bazita sur tekniko ellaborita kaj instruita de la itala dancisto Enrico Cecchetti (1850 - 1928). Alia eŭropa sistemo, bazita sur la instruadaj manieroj de la franco Auguste Vestris, estis ellaborita en Kopenhago de August Bournonville (1805 - 1879). La sistemo estas instruita precipe kiel tradicio en Danio, la lando de Bournonville.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]