Historio de golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ming-imperiestro Xuande (ĉ. 14251435) ĉe golfsimila ludo

La historio de golfo devenas de la plej alta antikvo, kiam ekzistis multaj ludoj kun pilkoj kaj bastonoj. Tamen la nuna versio tia, kia ĝi ekzistas nun devenas de Eŭropo, kaj pli precize de Nederlando (ĉ. la 13-a jarcento) antaŭ ol la reguloj estis fiksitaj en Skotlando en 1754.

Pro la plibonigo de la materialo kaj la industria revolucio la sporto disvastiĝis dum la 19-a jarcento, unue, antaŭ la unua Mondmilito, en Usono kaj poste en la cetera mondo: Eŭropo, Azio, Sud-Ameriko kaj Afriko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto golfo estis unue menciita en skribaĵo el la jaro 1457, Listo de aktoj de la parlamento de Skotlando, kiu citas malpermesitajn ludojn kiel gouf[1]. La vorto gouf verŝajne devenas de la skota goulf (ekzistas diversaj skribmanieroj) kies signifo estas "bati" [2]. Tiu ĉi vorto, eble devenis de la nederlanda kolf, kiu signifas "batilo" (komparu kun kolbo)[3] kaj la samnoma nederlanda sporto.

Sed ekzistas eĉ pli malnova referenco al golfo, en 1452, kiam la reĝo Jakobo la 2-a de Skotlando banis la ludon, pro kiu liaj civitanoj ne plu trejniĝis pri arkpafado.[4]

Ekzistas persistema urba legendo, kiu atestas, ke la vorto devenas de la akronimo "Gentlemen Only, Ladies Forbidden" (nur por sinjoroj, malpermesitaj al sinjorinoj). Tiu ĉi estas certe malvera etimologio, ĉar la uzo de akronimoj kiel vortoj estas sufiĉe moderna fenomeno.[5]

Golfsimila ludo en antikva Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2005 nova trovaĵo remalfermis la debaton pri la deveno de golfo.[6]

Lasttempaj elfosaĵoj de Profesoro Ling Hongling de la universitato de Lanĝoŭo supozigas, ke sporto simila al la nuntempa golfo ekzistis en Ĉinio ekde la dinastio Nantang, 500 jarojn antaŭ la unua mencio de golfo en Skotlando.[7]

La Dōnĝuān-raportoj (ĉine: 東軒錄) de la dinastio Song (9601279) priskribas ludon nomitan chuíwán (捶丸) kaj enhavas desegnaĵon de la ludo.[7] Oni ludis ĝin per 10 batiloj, inkluzive cuanbang, pubang, kaj shaobang, kiuj estas kompareblaj al driver, two-wood kaj three-wood. Batiloj estis ornamitaj de jado kaj oro, kio supozigas ke golfo estis ludo de riĉuloj. Ĉinaj arkivoj entenas referencojn al Nantang-oficisto, kiu petis sian filinon elfosi truojn kiel celojn.[7]

Ling proponas, ke golfo eksportiĝis al Eŭropo kaj poste Skotlando fare de mongolaj vojaĝantoj fine de la mezepoko.[7]

Parolanto de la Royal and Ancient Golf Club of St. Andrews, unu el la plej maljunaj golforganizaĵoj de Skotlando, diris "pilko- kaj bastonoludoj ekzistis dum multaj jarcentoj, sed golfo tia, kia ni konas ĝin nun, ludata je 18 truoj, klare devenas de Skotlando"[8][9]

Evoluo de la golfejo[redakti | redakti fonton]

Golfejoj ne ĉiam entenis dek ok truojn. La golfejo de St Andrews (Skotlando) staras sur mallarĝa landstrio laŭ la marbordo. Jam en la 15-a jarcento golfistoj de St Andrews kreis vojon tra la ondema lando kaj ludis al truoj, kies situojn starigis la topografio. Tiu golfejo havis 11 truojn ekde la kluba domo ĝis la alia fino de la posedaĵo. Oni ludis la truojn unudirekten, turniĝis kaj reludis ilin alidirekten, do entute temis pri 22 truoj. En 1764, iuj el la truoj estis konsiderataj tro proksimaj kaj estis tial kunigitaj. La nombro malpligrandiĝis de 11 al 9, kaj do tuta rondo de truoj konsistis el 18 truoj. Ĉar St Andrews estis tiam la golfa ĉefejo, ĉiuj aliaj golfejoj sekvis kaj la 18-trua golfejo estas ĝis nun la normo.

Evoluo de la sportiloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la ĉefaj evoluoj en golfo devenas de la evoluo de la golfpilko. Antaŭ la 1930-aj jaroj, kiam la usona golfasocio (USGA) fiksis normojn pri pezo kaj grando de golfpilkoj, ili estis tre diversaj.[10] Sekvis tiujn normojn USGA-regularo, kiu menciis, ke la ekrapido de ajna golfpilko ne estu pli granda ol 250 futojn sekunde. De tiam la golfpilko daŭre evoluis kaj influis la ludmanieron.

Alia grava faktoro de la evoluo de golf estis la evoluo de la golfbatilo. La unuaj batiloj estis el ligno kaj disponeblaj iel ajn. Tra la jaroj, hikorio iĝis la ligno uzata por teniloj kaj persimono (Diospyros virginiana el la divizio angiospermoj), pro sia malmoleco kaj forto estis uzata por la batilkapoj. Ekde 1850 batilkapoj estis faritaj en multaj diversaj formoj ankaŭ el fero. Teniloj el ŝtalo estiĝis fine de la 1890-aj jaroj, sed nur tre malrapide ili estis akceptitaj de la estraroj de golfo.

Komence de la 1970-aj jaroj en la tenilkonstruon enkondukiĝis grafito pro siaj malpezo kaj forto.[11] La lasta golfbatilteknologio uzas grafitajn tenilojn kaj malpezajn titanajn batilkapojn, kiuj estas malpli larĝaj ol antaŭe eblis. La forto de tiaj modernaj materialoj ebligas uzon de batilo multe malpli dika kaj tiel pligrandiĝas la saltefiko de la batilo sur la pilkon, kio teorie plilongigas la pilkovojon. Lastatempe USGA limigis la saltefikon, ankaŭ nomata coefficient of restitution (angle, COR) al 0,83 kaj la maksimuman grandon de la batilkapo al 460cc.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "At the fut bal ande the golf be vtterly criyt done and nocht vsyt" Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, Dictionary of the Scots Language
  2. Angle: "to strike or cuff"
  3. Angle: "bat" aŭ "club"
  4. Vidu la artikolon ĉe About.
  5. Vidu la artikolon ĉe Snopes.
  6. Asian Origin of Golf? (ĉu golfo havas azian devenon?
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Verification of the fact that Golf originated from Chuiwan. Arkivita el la originalo je 2012-04-12. Alirita 2009-02-27.
  8. Sports Beat
  9. Scotsman.com News
  10. Historio de USGA: 1931 - 1950. Arkivita el la originalo je 2008-03-13. Alirita 2009-03-12.
  11. Historio de golfokluboj - Golf Club Revue. Arkivita el la originalo je 2012-04-12. Alirita 2009-03-12.
  12. Gvidlinioj de reguloj pri batiloj kaj pilkoj - USGA. USGA Ball and Club Publication (angle). USGA. Arkivita el la originalo je 2009-04-01. Alirita 2024-03-20. “This publication contains guidelines to help Tournament Officials interpret the Rules relating to the design and manufacture of golf clubs and balls, as set out in Appendices II and III of "The Rules of Golf"”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]