Historio de juro
El Vikipedio
La fako historio de juro estas scienca branĉo, kiu apartenas kaj al la scienco juro kaj al historio. Dum la fako dum la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento havis gravan lokon en la studo de juro, ĝi post la Dua Mondmilito en la studa programo pli kaj pli malcentras.
La fako baze studas, kiel la homa leĝaro evoluis kaj kial ĝi ŝanĝiĝis. Tiurilate la historio de juro estas proksime ligita al la evoluo de civilizoj kaj konsidereblas parto de socia historio. Leĝaj institucioj laŭ la fako konsideriĝas kompleksaj sistemoj de reguloj, agantoj kaj simboloj, kiuj interagas kun la socio por ŝanĝi, adapti, subpremi aŭ subteni certajn aspektojn de ĝi.
[redakti] Retaj ligiloj
- anglalingva projekto "historio de juro"
- la anglalingva Schøyen-kolekto pri historio de juro
- reta librejo pri Romia juro, fare de Yves Lassard and Alexandr Koptev
- germana enkonduko en la fakon, de prof-o Rainer Schröder
- germanlingva reta librejo pri historio de juro
- forum historiae juris - unua eŭropa reta gazeto pri la fako (en la angla, franca kaj germana)

