Historio de kopirajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La historio de kopirajta monopolo kaj de aŭtorrajto estas tre ligitaj al la plibonigo de kopiteknikoj de skribaĵoj kaj al la estiĝo de la nocio de aŭtoro kaj de la fundamento unuo de la aŭtoro kaj de la verko.

Estiĝo de morala juro[redakti | redakti fonton]

La unua konata disputo pri aŭtoreco de teksto okazis ĉirkaŭ la jaro 560 inter la sanktuloj Kolumbao kaj Finnian. La unua sekrete kopiintus psalmaron, kiun pruntedonis la dua al li. Finnian malkonfirmis la rajton de Kolumbao kopii la verkon kaj Diarmaid mac Cearbhaill, reĝego de Irlando juĝis la aferon favore al Finnian, kvankam la kopio mem ja estis frukto de la laboro de Kolumbao. La historio (ne konfirmebla) estas raportita de Charles de Montalembert en sia verko Les Moines d'Occident, depuis saint Benoît jusqu'à saint Bernard (La monaĥoj de la okcidento, de sankta Benedikto ĝis sankta Bernardo), 1860.

Antaŭ la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 18-a jarcento arta kreado baziĝis ĉefe je la propraj financaj rimedoj de la artisto (kiel ekzemple Michel de Montaigne) aŭ je mecenata sistemo. Inter la diversaj artoj, nur skribaĵoj povis esti kopiitaj multnombre ekde la estiĝo de la presarto. Presado de liaj verkoj estis honoro al la aŭtoro kaj pligrandigis lian famon, kio ebligis lin trovi pli bonajn mecenatojn aldone al la estimo de aliaj aŭtoroj. La prezo de la libro reprezentis tiel la laboron de la presisto, la aŭtoro havis malmultan aŭ nenian rektan financan enspezon pro la vendado de siaj verkoj.

La deveno de la parto de la aŭtora rajto estas kutime ligit al la praktiko de eŭropaj monarkoj, kiuj disdonis patentojn, kiuj garantiis al la ricevanto monopolon sur aparta ekonomia afero. Tiaj monopoloj estis portempe donitaj al aŭtoroj kaj presistoj antaŭ la 18-a jarcento por apartaj verkoj.

En Britujo tio fine estigis en 1662 la Licensing Act, kiu donis la monopolon de la angla presado al la Worshipful Company of Stationers and Newspaper Makers de Londono, sub preteksto de organizaĵo cenzuranta hereziajn tekstojn. Fakte la kompanio konsistis el granda nombro de eldonistoj, kiuj elverkis internan sistemon de rajtoj oficialigita per la monopolo. La glora revolucio, kontraŭante monopolojn, abolis tiun sistemon kaj starigis konkurencon inter la presistoj de Londono kaj de tiuj en aliaj partoj de la reĝlando, kiuj produktis librojn malpli alte kostajn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

International Copyright and Neighbouring Rights: The Berne Convention and Beyond TTT-ejo kun historiaj dokumentoj ligitaj al internacia kopirajto

Referencoj[redakti | redakti fonton]