Historio de la Esperantista klubo en Brno (1969-1989)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Esperantista klubo en la urbo Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun



urbocentra panoramo de Brno

Jen la kroniko de 1969 ĝis 1989.

1969[redakti | redakti fonton]

1969: la Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Brno (29.-30. 3). Post aprobo de la statuto de ĈEA fare de la Ĉeĥa Ministerio de Interno estis la Klubo komisiita pri aranĝo de la kongreso. Akceptado de aliĝiloj estis limigita je unu monato, por la preparlaboroj restis eĉ ne du monatoj (Loka Kongresa Komitato: prez. J. Vondroušek, vicprez. d-ro J. Šikula, sekretarioj inĝ. J. Werner, Milada Vondroušková, kasistino M. Lorková). Tamen la kongreson partoprenis pli ol 400 gesamideanoj. Honoran patronecon akceptis Lerneja Komitato de la Urba Nacia Komitato, plue Parko de Kulturo kaj ripozo en Brno kaj Kleriga Instituto de Prago. Grandaj afiŝoj anoncis al la loĝantaro de Brno okazon de la kongreso, eĥo en aro da ĵurnaloj estis tre bona.
Interkonatiĝa vespero okazis en granda salono de hotelo Slovan. Sabate (29.3.) estis inaŭgurita la Konstitua Kongreso de ĈEA en granda halo de Besední dům. La ĉeestantaron alparolis prez. de la Loka Kongresa Komitato kaj estro de la Klubo J. Vondroušek. Salutparolojn prezentis oficialaj gastoj, inter ili reprezentanto de Ĉeĥa Ministerio de Kulturo, direktoro de Kleriga Instituto de Prago d-ro Miroslav Bukovský, sekciestro de la Urba Nacia Komitato en Brno Václav Pazourek kaj direktoro de Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno Vladimír Stein. Leteron de prezidanto de UEA prof. d-ro Ivo Lapenna tralegis oficiala reprezentanto de UEA s-ano Mikuláš Nevan. La kongreso aparte kore bonvenigis vortojn de Pavol Rosa, reprezentanto el Slovakio, kiu parolis en nomoj de Kleriga Instituto en Bratislava, Preparkomitato de Asocio de Esperantistoj de Slovakio kaj Slovaka Esperantista Societo ĉe Akademio de Sciencoj. La partoprenintoj aŭskultis paroladon de s-ano inĝ. F. Sviták, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, kaj de s-ano Josef Vítek, proponita prezidanto de ĈEA. La kongreso aprobis la statuton de ĈEA kaj elektis Centran Komitaton de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Vespere en la sama salono okazis grandioza solena koncerto, preparita de prof. V. Scheiber. Kantis famaj membroj de Janáček-Operejo, sekvis recito de glora poemo de R. Kipling fare de s-anino aktorino Alena Růžičková-Pavlínová kaj sekvis brila violon-koncerto. Dimanĉe la 30.3. daŭrigis la traktadoj de la kongreso kaj okazis kunsidoj de kelkaj sekcioj. La kongreso atribuis al dek meritplenaj esperantistoj titolon "Honora membro de ĈEA" (A. Bárochová, d-ro J. Fousek, Th. Kilian, J. Kořínek, M. Lukáš, d-ro T. Pumpr, F. Pytloun, V. Scheiber, J. Šupichová, J. Šustr). En la ferma parto de la kongreso estis tralegita kaj unuanime akceptita program-deklaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
En septembro venis al Brno pli ol 60-membra karavano de italaj esperantistoj, revenantaj el UK en Helsinki. La 5.9. prelegis en eksterordinara kluba kunveno s-ino E. Krusse el Frankfurto s. M. pri Internacia Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj en Avinjono. En Konsum-Kooperativo Jednota prelegis la 29.9. s-ano Eizo Itoo el Kioto (tradukis la prezidanto) pri la vivo de la japana popolo, tradicia kaj moderna. Ekde oktobro anoncas la Klubo kursojn de la internacia lingvo per propraj afiŝoj (dum la jaroj 1952-1969 kursoj de Esperanto povis esti menciitaj nur sur komuna afiŝo por pluraj kursoj lingvaj, kuirarto ktp.)

1970[redakti | redakti fonton]

1970: en februara ĝenerala kunveno de la Klubo en 1970 demetis la ĝisnuna prez. J. Vondroušek sian funkcion, post preskaŭ 25-jara prezidanteco, por povi plene sin dediĉi al la gazetara servo kaj specialaj taskoj de la Klubo. Nova prezidanto estis elektita s-ano inĝ. ark. Jan Werner, sekretario Zdeněk Hršel. La ĝenerala kunveno elektis s-anon J. Vondroušek honora prezidanto. Plue estis elektitaj honoraj membroj la jenaj gesamideanoj: M. Adamcová, T. Borkovec, R. Kaplerová, R. Nečas, O. Petr, V. Scheiber. La antaŭaj honoraj membroj: prof. inĝ. V. Kroužil, prof. kaj direktoro de sanitara lernejo Th. Kilian el Třebíč. Grava revuo Věda a život (Scienco kaj vivo) alportis en la 6-a kaj 7-a n-roj ampleksan objektivan studon kaj analizon de Esperanto el la plumo de universitata profesoro PhDr. Arnošt Lamprecht kaj d-ro Miroslav Čejka en Brno. Por informo de la publiko estis dissenditaj 3000 informiloj, eldonitaj de ĈEA. Tekston ellaboris s-anoj Z. Hršel kaj inĝ. J. Werner, grafikan aranĝon same inĝ. J. Werner.

1971[redakti | redakti fonton]

1971: okaze de la ĝenerala kunveno rezignis inĝ. J. Werner je la prezidanta funkcio kaj pri la ĝusta funkciado de la Klubo responsas ĝis elekto de nova prezidanto: inĝ. J. Werner, d-ro inĝ. J. Šikula, Z. Hršel. La Klubo disponis pri du inform-vitrinoj (ĉiuj ceteraj estis en la j. 1949 forigitaj laŭ supera ordono). La stacidoman vitrinon prizorgis s-anino M. Vondroušková. Instalita gazetara servo, sendanta al ĵurnaloj de Brno inform-artikolojn kaj noticojn. 70-a datreveno de la Klubo: vendrede (11.6.) en la poezia vinejo MÚZA aktorinoj Alena Růžičková-Pavlí-nová kaj Aranka Lapešová kun niaj aninoj Marta Lorková kaj Olga Valentová prezentis vesperon de Esperanta poezio "Eterna Bukedo". Kantis Miroslav Smyčka el Ústí n. L., pian-akompanis D. Zaorálková. Sabate en granda halo de hotelo Slovan parolis s-ano inĝ. F. Sviták el Prago por ĈEA kaj plue aro da reprezentantoj de pluraj Esperanto-Kluboj. Inter multaj salutleteroj venis sola eksterlanda el Sovet-Unio, de Interklub en Doneck. Reprezentantoj de la Parko kaj Kluboj aranĝis laŭ-meritan honorigon al s-ano J. Vondroušek, al s-aninoj A. Růžičková-Pavlínová, iniciatemo en la kultura vivo urba kaj kluba, kaj al s-anino Růžena Kaplerová, malnova bibliotekistino. La historion de la Klubo prezentis en sia ĉefparolado J. Vondroušek. Sekvis koncerta Matineo sub gvido kaj piano-akompano de prof. V. Scheiber. Kantojn kaj ariojn de la ĉeĥaj komponistoj (Smetana, Dvořák, Janáček, Novák kaj Křička) prezentis artistoj Helena Supová-Halířová, V. Dronská, F. Chudoba, M. Smyčka (en tradukoj de J. Kořínek, M. Lukáš, T. Pumpr). Sabata posttagmezo kaj dimanĉa antaŭtagmezo apartenis al konferenco pri historio de Esperanto-movado sur teritorio de Ĉeĥoslovakio, unua tia aranĝo. Prelegojn prezentis prof. J. Cink, V. Echtner, J. Mařík, inĝ. F. Sviták, prof. E.V. Tvarožek, RNDr. V. Novobilský. Sabate vespere okazis amuza vespero kun danco. La jubileon salutis per poemoj M. Jakubcová, J. Kořínek. Informojn pri 70 jaroj de la Klubo alportis lumĵurnalo kaj la radio, kiu disaŭdigis 20 minutan prelegon pri la movado kaj la Klubo, preparitan de J. Vondroušek. Ankaŭ pluraj ĵurnaloj alportis informojn pri la jubileo kaj pri agdo de la Klubo. La solenojn digne preparis prez. de la preparkomitato inĝ. ark. J. Werner, Z. Hršel k.a. Post fino de la solenoj konsentis s-ano J. Vondroušek akcepti la prezidantecon ĝis fino de la jaro.

1972[redakti | redakti fonton]

1972: Printempa (28.3.) kaj aŭtuna (24.10.) koncertoj (V. Scheiber, V. Dronská, H. Halířová-Supová, R. Chudoba, L. Schnürmacher) okaze de 85-a datreveno de E-o. Universitata Biblioteko eldonis bibliografian folion n-o 168 "Učíme se esperantsky" (B. Kyjovská kunlabore kun J. Vondroušek, 400 ekz.), en vitrino de la biblioteko ekspozicieto de E-literaturo. Afiŝo de Olga Valentová (150 ekz.) kaj de Eva Hliněnská por tramoj (Esperanto - zelená do celého světa, 1000 ekz.). Por pupteatro Radost tradukita dramo de Dürrenmatt "Similulo". Al foirejo sendita traduko de bulteno.

1973-1974[redakti | redakti fonton]

1973: En kvin vitrinoj de Universitata Biblioteko ekspozicio pri E-o (2.-19.10.)
1974: J. Vondroušek ricevis honoran insignon de MEM de N. Aleksiev kaj M. Adamcová arĝentan insignon ČsČK de 2-a grado. Kunvenoj en Klubejo 2/3 PKO, Ŝtuparo n-o 2.

1975[redakti | redakti fonton]

1975: la Klubo transiris de Parko de Kulturo kaj Ripozo Julius Fučík al Klubo de instruado kaj scienco Bedřich Václavek en Lenin-strato 34 (nun Kounic-strato). De 30.9. kunvenoj en KSV. 2 ekspozicioj de E-literaturo en Univ. Biblioteko

1976[redakti | redakti fonton]

1976: Z. Hršel kaj V. Podhradská elektitaj en la 2-a kongreso de ĈEA al Centra Komitato; leterkartono kun alpresaĵo "Saluton el Brno" kaj silueto de la urbo (ing. Werner); koncertoj al 75-jariĝo de la Klubo (A. Růžičková-Pavlínová, R. Chudoba, H. Supová, V. Böhmová, Zl. Beňová, Vl. Mrkvička, V. Halíř, P. Vodička - 4/5.9.1976)

1977[redakti | redakti fonton]

1977: Junulara seminario en Račín organizita de la klubo, koncerto okaze de 90-jariĝo de E-o, ekspozicio en Universitata Biblioteko (7 paneloj de J. Klement el K. Vary)

1978[redakti | redakti fonton]

1978: Teatraj vesperoj de Eva Seemannová "Jean kaj mi" (17.1.) kaj monologoj el K. Čapek (31.10.); koncerto omaĝe al Leoš Janáček (31.1.).

1979[redakti | redakti fonton]

1979: ekspozicio "Mezinárodní jazyk dneška" (Internacia lingvo de la hodiaŭo) ĉe klubo Bedřich Václavek (12.-26.1); prelego de ing. Werner "Perspektivoj de la planlingvo en scienco kaj teĥniko" en la Ŝtata Scienca Biblioteko (24.1.); Věra Podhradská kaj Vladimír Škoda elektitaj por la Centra Komitato de ĈEA dum la 3-a Asocia kongreso en Praha; Josef Vondroušek iĝis Honora Membro de ĈEA, la Klubo ricevis insignon de MEM, same kiel dr. Foit kaj Z. Hršel; Eva Seemannová aktoris pri Božena Němcová (20.3.); B-B-B-renkontiĝo en Bratislava (20.-21.10.); forpasis poetino Milda Jakubcová (14.10.)

1980[redakti | redakti fonton]

1980: B-B-B en Brno (20.-22.6.); teatra vespero "Serĉado de blua tono" de E. Seemannová (26.2.) laŭ Jiří Karen; koncerto omaĝe al 35-a datreveno de liberiĝo (15.4. kaj 11.11.); solena prezento de "Mensogulo kaj lia gento" en Teatro de Fratoj Mrštík (22.11.) omaĝe al 70-jariĝo de Alena Růžičková-Pavlínová, kiu ĉefrolis - dum la paŭzo gratulis J. Vondroušek kaj Dr. Inĝ. J. Šikula nome de la Klubo. 14. 10. teatra vespero de E. Seemannová (V. Vinař: Ĉerande de l' abismo); koncerto de pola altlerneja ensemblo Zespól Pieśsni Dawnej el Bydgoszcz.

1981[redakti | redakti fonton]

1981: junularan renkontiĝon en Vyškov (10.-12.4.) preparis MUDr. V. Škoda el Brno; B-B-B kune kun soleno de 80-jariĝo de la Klubo (12.-14. junio) ; plua B-B-B- en Bratislava (16.-19.10.); Ŝtata Scienca Biblioteko en Brno eldonis liston de E-literaturo en la biblioteko (Z. Hršel kaj B. Kyjovská).

1982[redakti | redakti fonton]

1982: M.Malovec kaj V. Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 4-a kongreso en Pardubice; koncerto (20.4.) por la paco; renkontiĝo kun Jiří Karen "Arboj venas urben" (11.5.).

1983[redakti | redakti fonton]

1983: B-B-B en Budapeŝto (6.-8.5.); Eva Seemannová kaj Ota Dub pri Karolína Světlá (22.3,); Jiří Karen pri Karel Höger kaj František Kožík en Verda Stacio (3.5.); forpasis Marie Adamcová (13.12.).

1984[redakti | redakti fonton]

1984: SAEST 1984 "Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado" en Brno (31.8.-2.9.); junulara renkontiĝo en Tálský mlýn en Žďár n. S. preparita de MUDr. Škoda.; Josef Vondroušek 80-jara; Z. Hršel, M. Malovec kaj K. Kraft komencas labori pri nova vortaro; Gloraj monologoj (E. Seemannová, 9.10.), koncerto omaĝe al 40-a datreveno de Slovaka Nacia Insurekcio (H. Halířová, 16.10., 110 spektantoj); Niaj esp. verkistoj (J. Karen, 30.10.)

1985-1986[redakti | redakti fonton]

1985: B-B-B en Bratislava (4.-6.10.); koncerto al Jaro de tutmonda muziko (12.11.).
1986: Terminologia kurso en Roudnice (1.-5.9.) laŭ lernolibro de Jan Werner; B-B-B- en Budapeŝto (9.-11.5.); koncerto al Internacia Jaro de Paco (4.3.).

1987[redakti | redakti fonton]

1987: B-B-B- en Brno (2.-4.10.) en Blansko-Češkovice kun koncerto; Věra Podhradská, Miroslav Malovec kaj Vladimír Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 8-a kongreso en Olomouc; forpasis Tomáš Borkovec (3.10.); aperis antologio el verkaro de Karel Čapek tradukita de J. Vondroušek;

1988-1989[redakti | redakti fonton]

1988: B-B-B en Bratislava (10.-12.6.); Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. EK Třebíč); forpasis Jiří Kořínek (4.11.).
1989: La pupteatro Radost el Brno gajnis la unuan premion de la 22-a Internacia Pupfestivalo en Zagrebo kun "Teatraĵo pri Dorotea" en traduko de J. Vondroušek kaj M. Malovec kun konsulto de A. Růžičková; koncerto al 130-jariĝo de Zamenhof (21.11.).