Historio de la alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La historio de la alfabeto komenciĝis en antikva Egiptujo, pli ol jarmilo post la komenciĝo de skribo. La unua alfabeto estiĝis ĉirkaŭ 2000 a.K. kaj rilatis al la lingvo de la semitaj laboristoj en Egiptujo. Ĝi devenis de alfabetaj antaŭeroj ĉe la egiptaj hieroglifoj. La plej multaj nuntempaj alfabetoj devenas aŭ de tiu praalfabeto, aŭ estis nerekte inspirita de ĝi.[1] La unua vera alfabeto estis la greka,[2] la plej disvastiĝinta la latina.[3]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la fino de la kvara jarmilo a.K. ekzistis du nuntempe bone dokumentitaj skriboj: la mezopotama kojnoskribo kaj la egiptaj hieroglifoj. Ambaŭ estis bone konataj en la proksima Oriento, kiu naskis la unuan disvastiĝantan alfabeton, la fenican skribon. Ekzistas indicoj, ke la kojnoskribo jam havis kelkajn ecojn de alfabeto en iuj el la lingvoj, kiuj uzis ĝin, kiel ekzemple ĉe la posta persa kojnoskribo. Sed ŝajne tiuj formoj ne pluevoluiĝis kaj do ne havas posteulojn en la sekvaj alfabetaj skriboj. La skribo de Byblos (en la nuna Libano) havas bildan similecon kun kaj la hierata skribo, kaj la fenica skribo. Tamen ĝi ankoraŭ ne estas deĉifrata, kaj tial ĝia ebla rolo en la evoluo de alfabeto ankoraŭ ne klaras.

Unuaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

Komencoj en Egiptujo[redakti | redakti fonton]

La egiptoj evoluigis ĝis ĉirkaŭ 2700 a.K. serion de 22 hieroglifoj, kiuj reprezentis la konsonantojn de la egipta lingvo, krome 23-an, kiu ŝajne simbolis vokalojn komence kaj fine de vorto. Tiuj glifoj estis elparolhelpoj por logogramoj, por marki gramatikan fleksion, kaj poste ankaŭ por skribi el aliaj lingvoj pruntitajn vortojn kaj fremdlingvajn nomojn. Kvankam ĝi ja estis laŭece alfabeta, oni ne uzis ĝin kiel veran alfabeton, sed nur en logografa funkcio, dum la kompleksa tradicia egipta lingvo daŭre superregis. La unua vera alfabetskribo estis verŝajne uzata ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K. de semitaj laboristoj en centra Egiptujo. En la sekvaj kvin jarcentoj ĝi disvastiĝis norden kaj la sekvaj alfabetoj aŭ rekte devenas de ĝi aŭ estis inspiritaj de ĝiaj posteuloj, kun kelkaj esceptoj, kiel la meorita skribo, adaptiĝo de la hieroglifa skribo en Nubio en la 3-a jarcento a.K., kvankam multaj sciencistoj taksas ankaŭ tiun influita de la unua alfabeto.

Semita alfabeto[redakti | redakti fonton]

La fenicia alfabeto (meza kolumno) estas la praulo de diversaj nuntempaj alfabetoj. Komparu supre, demaldekstre dekstren: la latinan, la grekan, la fenican, la hebrean kaj la araban alfabetojn..
La modernaj ekvivalentoj de la fenicaj literoj troviĝas sur la sama linio, kiel la originaloj en la meza kolumno.
Parencaj literoj havas samkoloran fundon. Sagoj indikas la rilatajn ekvivalentojn.

La egiptaj skriboj de la meza bronzepoko, inter kiuj la skribo Wadi-el-Hol, ankoraŭ ne estas deĉifritaj. La plej malnovaj de tiuj skriboj devenas el centra egiptujo antaŭ ĉirkaŭ 1800 a.K.[4][5][1] Tiuj skriboj estas laŭ Gordon J. Hamilton pruvo de la invento de la alfabeto en Egiptujo.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Himelfarb, Elizabeth J. „First Alphabet Found in Egypt“, Archaeology 53, Issue 1 (Jan./Feb. 2000): 21.
  2. A. R. Millard: "The Infancy of the Alphabet", World Archaeology, Bd. 17, Nr. 3 (1986), p. 390-398 (396)
  3. Harald Haarmann: "Geschichte der Schrift", C. H. Beck, 2. Aufl., München 2004, ISBN 3-406-47998-7, p. 96
  4. http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/middle_east/521235.stm
  5. http://www.trussel.com/prehist/news170.htm
  6. Hamilton, Gordon J. „W. F. Albright and Early Alphabetic Writing“, Near Eastern Archaeology 65, No. 1 (Mar., 2002): 35-42. p. 39-49.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Peter T. Daniels, William Bright (eds.), 1996. The World's Writing Systems, ISBN 0-19-507993-0.
  • David Diringer, History of the Alphabet, 1977, ISBN 0-905418-12-3.
  • Stephen R. Fischer, A History of Writing 2005 Reaktion Books CN 136481
  • Joel M. Hoffman, In the Beginning: A Short History of the Hebrew Language, 2004, ISBN 0-8147-3654-8.
  • Robert K. Logan, The Alphabet Effect: The Impact of the Phonetic Alphabet on the Development of Western Civilization, New York: William Morrow and Company, Inc., 1986.
  • Joseph Naveh, Early History of the Alphabet: an Introduction to West Semitic Epigraphy and Palaeography (Magnes Press - Hebrew University, Jerusalem, 1982)
  • B.L. Ullman, „The Origin and Development of the Alphabet,“ American Journal of Archaeology 31, No. 3 (Jul., 1927): 311-328.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]