Historio de la lingvo Esperanto (Privat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historio de
la Lingvo Esperanto
Historio de la Lingvo Esperanto
Historio de
la Lingvo Esperanto
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1912
Urbo Ĝenevo
Eldoninto UEA
Paĝoj 62
vdr

Historio de la Lingvo Esperanto, verkita de Edmond Privat, apartenas al la unuaj provoj priskribi la historion de Esperanto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La unua volumo el 1912 (je la 25-jara jubileo de Esperanto) kovras la evoluon ĝis 1900. Konsekvence al la ideo, ke Esperanto estas la pluevoluiĝo de la hindeŭropaj lingvoj, li komencas la prezenton per tiu lingvofamilio. Tamen ja la movadaj elementoj superregis la volumon.

Kiam Privat publikigis la duan volumon, en 1927, li estis jam prezidanto de UEA kaj intertempe fariĝis doktoro pri historio (1918). Li provas eviti salti de kongreso al kongreso, sed iom kunligas laŭ temoj. Estis problemo ke li devis priskribi epokon en kiu li mem jam rolis en la internacia movado.

La stilo de la verko estas flua kaj bona, sed oni rimarkas la grandan entuziasmon de la aŭtoro por sia objekto, Esperanto.

La du volumoj:

  • Historio de la lingvo Esperanto. 1887-1900, UEA Ĝenevo 1912, 8+54 paĝoj, 16*11 cm (dua eldono , Hirt Leipzig 1923, 74 p., 19*13 cm)
  • Historio de la lingvo Esperanto. Dua parto 1900-1927, Hirt Leipzig 1927, 199 p., 19*13 cm

I. parto: Deveno kaj komenco, 1887-1900. 1912, dua eld. 1923, 74 p. II. parto: La movado, 1900-27, 1927, 199 p.

La ĉapitro: "Esperanto dum la milito" estas represita laŭvorte en la Enciklopedio de Esperanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi verko estas pli, ol historia datkolekto, ĝi estas vere, la estinta, sed "estantigita" vivo de nia movado. La homoj, ideoj, formoj vivas en ĝi kaj la tuta libro estas freŝa, kiel la naturo. Belega stilo! 
— 1931, Ferenc Szilágyi, Literatura Mondo, paĝo 16
Citaĵo
 Krom la Historio de Espe?ivito de Dro Fischer, kaj la iom pli amplekso Historio de Esperanto de S° A Zakrzcivski, ni havas nun la unuan parton de la Historio de nia lingvo, verkitan de nia lerta samideano, Edm. Privât, privatdocento en la Ĝeneva Universitato. Pli ol la du aliajn historiajn verkojn mi ŝatas tiun de Privat, pro la metode kiun li uzis en sia verko. La libro estas tre leginda kaj ĝuebla ; ĝi bone konkretigas la diversajn periodojn kaj iliajn okazintajojn, faktojn kaj nomojn : ĝi estas kvazaŭ legolibro agrabla kaj instruanta. Ni kore gratulas nian samideanon kaj amikon Privat, kaj ni atendas kun ĝoja senpacienco la aperon de la dua parto. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]