Historio de la templanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.

Templa sigelo

La historio de la templanoj daŭris dum ĉirkaŭ du jarcentoj en la mezepoko de la fondiĝo de la ordeno komence de la 12-a jarcento ĝis la disbato de ĝi fare de la reĝo Filipo la 4-a de Francio komence de la 14-a jarcento.

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Moskeo Al-Aksa

La templanoj estiĝis iom post la unua krucmilito. Ĉirkaŭ 1119, franca nobelo el Ĉampanjo, Hugo de Payns, kunigis ok kavalirojn, inter kiuj estis Gotfredo de Bouillon kaj kreis la ordenon. Ĝia misio estis protektado de la pilgrimuloj al la sanktaj lokoj en la Sankta Lando.

La reĝo de Jerusalemo Baldueno la 2-a donis al ili ejon ĉe la sudorienta parto de la Templa Monto, ene de la moskeo Al-Aksa. Ĉar la templa monto estis la sidejo de la iama templo de Salomono, la ordeno transprenis la nomon de la Povra Kavaliraro de Kristo el la salomona templo jerusalema (latine: Pauperes commilitones Christi templique Salomonici Hierosalemitanis).

Mapo de Jerusalemo, kun la sidejo de la templanoj

Malmulton oni aŭdis pri la ordeno dum ties unuaj naŭ jaroj. Sed en 1129 ĝi estis oficiale agnoskita de la eklezio dum la koncilio de Troyes.

Oficiala fondiĝo[redakti | redakti fonton]

La oficiala fondiĝo de la templanoj okazis dum la koncilio de Troyes, la 13-an de januaro 1129, aparte konvokita por proklami la fondiĝon de la ordeno de la Templo. Post tia oficiala fondiĝo, la templanoj iĝis pli kaj pli konataj kaj estimataj en Eŭropo.

Ili organizis kampanjojn por kolekti monon por la Sankta Lando, kaj filojn de nobeloj kiel anoj. La ordeno estis subtenata de Bernardo de Clairvaux, la tiam plej konata religiulo, nevo de unu el la unuaj naŭ kavaliroj de la templo. Estis Bernardo de Clairvaux, kiu starigis la regularon de la ordeno, kaj kiu kontraŭstaris kritikojn, pri la fakto, ke religiuloj portu armilojn. Unu el liaj verkoj titolita latine De Laude Novae Militae ("Pri la laŭdo de la novaj kavaliroj"), prezentis ilian mision kaj defendis la ideon de militista religia ordeno rilate al la kristana teorio de justa milito, kiu rajtigis ekpreni la glavon por defendi nekulpulojn kaj la eklezion kontraŭ perfortaj atakoj. Tiel Bernard justigis la templanoj, kiuj iĝis la unuaj militistaj monaĥoj de la okcidento.

Citaĵo
 Templano vere estas sentima kavaliro, kaj sekura je ĉiu flanko, ĉar lian animon protektas kiraso de kredo, same kiel lian korpon protektas kiraso de ŝtalo. Li estas tiel duope armita, kaj bezonas timi nek demonojn, nek homojn. 
— Bernardo de Clairvaux, The Knights Templar, en Praise Of The New Knighthood

Kresko[redakti | redakti fonton]

Sankta Bernardo de Clairvaux

La ordeno tre rapide ricevis multajn kaj valorajn donacojn. La reĝo de Aragonio en Hispanujo, kiam li mortis en 1130 donacis multan grundon al la templanoj. Novaj membroj devis malriĉiĝi kaj transdoni siajn havaĵojn al la monaĥa ordeno. Tiuj havaĵoj inkluzivis grundon, ĉevalojn kaj io ajn alia, kiel ekzemple laboro de servantoj aŭ interesiĝoj en komercaj aferoj.

En 1139 la papo Inocento la 2-a, eldonanta la buleon Omne datum optimum donis eĉ pli da potenco al la ordeno. Ĝi indikis, ke la templanoj rajtis libere transiri iun ajn landlimon, sen pago de impostoj, kaj estis sub nenies aŭtoritato krom tiu de la papo. Ili rajtis konservi ĉiujn militakirojn de la saracenoj. Tio estis rimarkenda konfirmo de la templanoj kaj de ilia misio, kiun starigis Bernado de Clairvaux, kiu ja helpis la papon Inocento atingi lian postenon. Samtempe tio estis la bazo de la riĉiĝo de la ordeno.

La templanoj rapide disvastiĝis tra okcidenta Eŭropo kaj kreiĝis novaj sidejoj en Francujo, Anglujo, Skotlando, Hispanujo kaj Portugalujo.

Dum la krucmilitoj[redakti | redakti fonton]

La templanoj estis la tiama elita trupo, bonege trejnita, bone ekipita kaj alte motivigita. Unu el la postuloj de ordeno estis ekzemple, ke ili neniam retiriĝu dum batalo.

Sed ne ĉiuj templanoj estis militistoj. La misio de la plimulto de la anoj estis subteno por ekipi la bone trejnitajn soldatojn, kiuj batalis ĉe la frontlinio. Pro tia infrastrukturo la militistoj estis tiel bone trejnitaj kaj ekipitaj. Eĉ la ĉevaloj estis trejnitaj al batalo, por piedpremi aŭ mordi la malamikojn.

Ankaŭ la kuniĝo de soldato kaj monaĥo estis tre potenca kaj efika, ĉar al la templanoj morto dum batalo estis la plej glora morto. Ilia regularo postulis, ke ili restu en la batalo ĝis kiam ili staris unu kontraŭ tri, kiam alvenis kontraŭa ordo de la komandanto aŭ kiam malsupreniris la standardo. Kiam iu templano estis kaptita, neniu mono estis pagita por liberigi lin.

La templanoj estis bonaj taktikantoj laŭ la revo de Sankta Bernardo, kiu deklaris, ke jam malgranda trupo, sub ĝustaj kondiĉoj povis venki multe pli grandan malamikon. Unu el la bataloj, kiu evidentigis tion estis la batalo de Montgisard en la jaro 1177. La fama islamana militisto Saladino provis alveni al Jerusalemo el la sudo kun armeo de 26.000 soldatoj. Li surprizis la trupojn de la reĝo de Jerusalemo, Baldueno la 4-a, ĉirkaŭ 500 kavaliroj kaj ties subtenantoj ĉe la marbordo ĉe Askalono. Okdek templanoj kaj iliaj helpantoj provis alveni por helpi. Ili renkontis la armeon de Saladino ĉe Gazo, sed estis konsiderataj trupo tro malgranda por kontraŭbatalo, tial Saladino turniĝis kaj rekte iris kun sia armeo al Jerusalemo. Post kiam foriris Saladino, la templanoj daŭrigis por kuniĝi kun reĝo Baldueno kaj kune iris norden laŭ la marbordo. Tiam Saladino eraris, permesinte al siaj trupoj ataki kaj rabi vilaĝojn survoje al Jerusalemo ol resti kune. La templanoj profitis tiun avantaĝon kaj lanĉis atakon rekte kontraŭ Saladino kaj ties korpogardistoj en Montgisard, ĉe Ramla. La armeo de Saladino estis tro disiĝinta por bone defendiĝi kaj ili estis devigitaj retiriĝi suden, kaj perdis entute 90 % de la armeo. Tiu batalo ne estis la lasta kontraŭ Saladino, sed ĝi alportis tutan jaron de paco al la reĝlando de Jerusalemo kaj la venko iĝis heroa legendo.

Alia taktiko de la templanoj estis la "eskadrona sturmo". Malgranda grupo de templanoj kaj iliaj peze armitaj militĉevaloj kuniĝis al densa unuopo, kiu galopis rapidege al la malamikaj linioj. Tiom determinitaj kaj voloplenaj la templanoj estis, ke evidentiĝis, ke ili prefere memmortigu sin ol retiriĝu. Tia terura atako plej ofte sukcesis krei truon en la malamikaj linioj, kaj tiel starigis avantaĝon al la krucmilitistoj.[1]

Kvankam la templanoj estis relative malmultnombraj ili regule kuniĝis kun aliaj armeoj en ŝlosilaj bataloj. Ili estis la trupoj, kiuj je la komenco sturmis en la liniojn de la malamikoj aŭ la batalantoj kiuj protektis la malantaŭon de la armeo. Ili batalis kun la reĝoj Ludoviko la 7-a de Francujo kaj Rikardo la 1-a de Anglujo.[2] Sed ili batalis ne nur en Palestino, sed ankaŭ en la Reconquista hispana kaj portugala.

Bankistoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la ordeno estis tiu de malriĉaj monaĥoj, pro la oficiala papa fondiĝo la templanoj iĝis grava organizaĵo en la tuta Eŭropo. Ĉar la membroj devis voti malriĉecon kaj transdoni ĉiujn havaĵojn al la ordeno, tiu ĉi rapide riĉiĝis. Aldonajn enspezojn havis la ordeno pro komerco. Ĉar la monaĥoj votis malriĉecon, sed havis la forton de vasta, fidinda infrastrukturo malantaŭ si, nobeloj uzis ĝin kiel banko. Multaj el tiuj, kiuj foriris al la krucmilitoj transdonis administracion kaj protektadon de siaj havaĵoj al la templanoj ĝis kiam ili revenis hejmen. La financoj de la ordenoj kreskis, kaj iĝis tiom gravaj, ke la plimulto de la infrastrukturo de la ordeno celis ekonomiajn aferojn, ne batalon.

En 1150 la originala misio pri protekto de pilgrimuloj iĝis misio de protekti iliajn havaĵojn per la tiam novaj kreditleteroj, antaŭulo de la moderna banksistemo. La templanoj ekzemple transdonis leteron, kiu priskribis la havaĵojn. Modernaj fakuloj diris, ke la leteroj estis ĉifritaj de cifera alfabeto bazita je la kruco de Malto; tamen ne ĉiuj konsentas, kaj eblas ke la koda sistemo estis enkondukita poste kaj ne uzita de mezepokaj templanoj.[3][4][5] Survoje la pilgrimuloj povis prezenti la leteron al aliaj templanoj por ricevi monon el sia havaĵo. Tiel estis sekuraj la pilgrimuloj, sen porto de grandaj monsumoj kaj aldone kreskigis la potencon de la templanoj.

Templanoj ludante ŝakon, 1283.

La templanoj envolviĝis pli kaj pli en bankaj agadoj. Indiko por iliaj potencaj politikaj rilatoj estis, ke la envolviĝo en uzuro estis oficiale menciita de la eklezio. Oficiale la eklezio malpermesis ludonon de mono kontraŭ interezo, sed la templanoj sukcesis per sprita agado ĉirkaŭiri tiun malpermeson, tiel ke ili ekzemple ricevis la produktenspezojn de ia hipotekita bieno. Aŭ kiel esprimis ĝin esploristo de la templanoj: "Ĉar ili ne rajtis ricevi interezon, tial anstataŭe ili ricevis luprezon." [6]

Iliaj bienoj estis necesaj por subteni iliajn kampanjojn. En 1180 burgunda nobelo devis posedi bienon de 3 km² por subteni sin kiel kavaliro, sed en 1260 jam necesis 15.6 km². La ordeno subtenis ĝis 4.000 ĉevaloj kaj portbestoj portempe. Tiuj ĉevaloj havis ege altajn subtenkostojn pro la varmeco en Outremer kaj alta mortkvanto pro kaj malsano kaj la strategio de la turkaj arkpafistoj, kiuj prefere celis la ĉevalon ol la kavaliron. Aldone, la granda nombro de mortintaj kvavaliroj en la oriento (kutime 90 % dum batalo, sen nombri la vunditojn) rezultigis ege altajn kostojn de la kampanjoj kaj bezono de novaj anoj trejnotaj. En 1244, dum la batalo de La Forbie, kie nur 33 el 300 kavaliroj supervivis, oni estimas la financan perdon al la ekvivalento de naŭono de la jara enspezo de la Kapetidoj.

La politikaj ligoj de la templanoj kaj iliaj scioj pri la urba kaj komerca naturo de la transmaraj komunumoj tute nature igis la ordenon al pozicio de granda potenco kaj en Eŭropo kaj en la Sankta Lando. Ili posedis granajn bienojn en Eŭropo kaj en Mezoriento, konstruis katedralojn, preĝejojn kaj kastelojn, aĉetis farmbienojn kaj vitejojn, zorgis pri manufakturoj, importo kaj eksporto, havis propran floton de ŝipoj kaj dumtempe eĉ posedis la insulon Kipro. Dum ĉirkaŭ 200 jaroj, la templanoj estis vera parto de la reto de la ĉiutaga socio en Eŭropo.

Dekadenco[redakti | redakti fonton]

La batalo de Hattin

La sukceso de la templanoj igis aliajn ordenojn, inter kiuj la plej potencaj estis la ordenoj de Malto kaj de la germanaj kavaliroj, kontraŭstari ilin. Ankaŭ nobeloj kontraŭstaris ilin, pro financaj kialoj aŭ pro la scio de sendependa armeo, kiu libere rajtis transiri ĉiujn limojn.

La longe fama milita sukceso de la templanoj ekstumblis en la 1180-aj jaroj. La 4-an de julio 1187 okazis la fatala batalo de Hattin, turnpunkto de la krucmilitoj. Denove ili kontaŭbatalis Saladinon, kiun venkis la templanoj en 1177 en la fama batalo de Montgisard ĉe Tiberio. Sed ĉi-foje Saladino estis pli bone preparita. Krome, la granda majstro de la templanoj, Gerard de Ridefort, ne estis bona milita stratego kaj faris mortigajn erarojn, kiel rajdi kun 80 kavaliroj en la dezerton sen sufiĉa akvorezervo. Ene de nur unu tago la templanoj estis malfortigitaj de la suno kaj poste ĉirkaŭitaj kaj masakritaj de la armeo de Saladino. Tiam Ridefort faris alian eraron, kiu malmotivigis la tutan templan ordenon: anstataŭ batali ĝismorte, kiel postulis la regularo de la templanoj, li kaptiĝis kaj liberiĝis oferinte Gazon al Saladino. Ridefort provis ataki la armeon de Saladino kelkajn monatojn poste dum la sieĝo de Akko, sed ankaŭ ĉi tie li malvenkis kaj kaptiĝis, sed ĉi-foje oni senkapigis lin.

Nur unu jaro post la batalo de Hattin la islamanoj rekonkeris Jerusalemon. Tio skuis la fondon de la templanoj, kies ekzistokaŭzo estis la subteno de pilgrimuloj en la Sankta Lando. Ili provis kolekti subtenon inter eŭropaj nobeloj por rekonkeri Jerusalemon, sed post la falo de la grandmajstro Gerard de Ridefort, la francoj retiriĝis de la milito. Sen la subteno de aliaj landoj, eĉ la rimarkinda gvideco de reĝo Rikardo Leonkora de Anglujo ne povis sufiĉi. La templanoj malvenkis en unu batalo post la alia. Ekzemple en 1191 la batalo de Jafo. En fatala batalo en 1244 348 templanoj estis vunditaj kaj 312 mortigitaj.[7] Aldonaj krucmilitoj gviditaj de Ludoviko la 9-a de Francujo kaj Eduardo la 1-a de Anglujo estis sensukcesaj. Ĉiu nova malvenko, kiel en la batalo de al-Mansurah en 1250 aŭ la sieĝo de Safad en 1266, perdigis intereson pri la krucmilitoj en Eŭropo. La templanoj perdis pli kaj pli da grundo kaj post la sieĝo de Akko en 1291 ili devis translokigi sian ĉefan sidejon al la insulo de Kipro.

Jacques de Molay, kiu iĝis la lasta grandmajstro de la ordeno, enposteniĝis ĉirkaŭ 1292. Unu el liaj unuaj taskoj estis veturi tra Eŭropo por kolekti subtenmonon por la ordeno kaj provi organizi alian krucmiliton. Li renkontis la papon Bonifaco la 8-a, kiu konsentis al la templanoj en Kipro la samajn privilegiojn kiel en la Sankta Lando. Ankaŭ Karolo la 2-a de Napolo kaj Eduardo la 1-a daŭre liberigis la templanojn de impostoj aŭ promesis subtenon por starigi novan armeon.[8]

En 12981299 la militistaj ordenoj de la templanoj kaj de Malto kaj iliaj gvidantoj, inklude de Jacques de Molay, Otton de Grandson kaj la grandmajstro de la malta ordeno mallonge kampanjis en Armenio, por forpeli invadon de la mamelukoj. Ili ne sukcesis kaj baldaŭ la fortikaĵo de Roche-Guillaume ĉe la intermonto de Belen, la lasta templana fortikaĵo en Antioĥio perdiĝis al la islamanoj.

En la jaro 1300 la templanoj kune kun la maltanoj kaj trupoj el Kipro provis rekonkeri la marbordan urbon de Tortosa. Ili sukcese prenis la insulon de Aruad, ĉe Tortosa, sed baldaŭ poste perdis ĝin denove kaj tiel perdis sian lastan posedaĵon en la Sankta Lando.[7]

Kvankam ili daŭre havis operacibazon sur Kipro kaj kontrolis enormajn financajn sumojn, la templanoj iĝis ordeno sen klara subtencelo, tamen kun grandega financa potenco. Tia situacio kontribuis al ilia falo.

Falo[redakti | redakti fonton]

Du templanoj bruligataj, 15-jarcenta franca manuskripto

Eble la finan falon de la templanoj okazigis pruntafero. La juna Filipo la 4-a, reĝo de Francujo, bezonis monon por sia milito kontraŭ Anglujo kaj petis monon de la templanoj. Ili rifuzis. La reĝo asignis al si mem la rajton imposti la francan klerikaron kaj provis igi la papon ekskomuniki la templanojn, sed la papo Bonifaco la 8-a rifuzis. Li eldonis papan buleon en 1302 por atesti, ke la papo havis absolutan superecon super ian ajn teran potencon, eĉ super reĝon kaj ekskomunikis la reĝon Filipo. La reĝo respondis sendante sian konsiliston, Guillaume de Nogaret, por homkapti la papon en ties kastelo en Anagni en septembro 1303, kaj akuzis lin pri herezo, sodomio, ... Tiaj faktoj inspiris al Dante Alighieri lian Dian komedion: la nova Pilato malliberigis la vikaron de Kristo. La popolo de Anagni leviĝis kaj savis la maljunan Bonifacon, sed li mortis nur kelkajn monatojn poste pro la ŝoko kaj malbona traktado.

La posteulo de Bonifaco, Benedikto la 11-a, neniigis la ekskomunikon de Filipo la 4-a, sed rifuzis absolvi la papkaptinton Nogaret, ekskomunikis lin kaj ĉiujn aliajn italajn kunkaptistojn la 7-an de junio 1304. Benedikto mortis nur ok monatojn poste en Perugia, eble venenigita de agento de Nogaret. Sekvis tuta jaro de disputo inter la francaj kaj italaj kardinaloj por elekti novan papon, ĝis fine elektiĝis la ne-itala Bertrand de Goth, infanamiko de Filipo, en junio 1305, papo Klemento la 5-a. Klemento retiris la papajn buleojn de Bonifaco la 8-a, kiuj kontraŭstaris la planojn de Filipo la 4-a, kreis naŭ novajn francajn kardinalojn, kaj post malsukcesa provo por unuigi la ordenojn de la Templo kaj de Malto, akceptis la postulon de Filipo enketi rilate al la templanoj. La papo Klemento translokis la papecon de la itala Anagni al la franca Avignon, tiel estiginte la tiel nomatan papecon de Avignon.

La reĝo Filipo havis aliajn kialojn por malfidi la templanojn, ĉar la organizaĵo deklaris sian intencon krei propran ŝtaton, simile al la germanaj kavaliroj, kiuj fondis Prusujon. La preferata loko por tiu ŝtato estis al la templanoj la regiono de Languedoc en la sudorienta Francujo. Sed ili ankaŭ havis planon por la insulo Kipro. En 1306 la templanoj subtenis puĉon sur la insulo, kiu devigis la reĝon Henriko la 2-a abdiki favore al sia frato, Amalriko de Tiro. Tio verŝajne timigis Filipon, kiu kelkajn jarojn antaŭe heredis grundon en la regiono de Ĉampanjo, kie situis la ĉefsidejo de la templanoj. La templanoj estis ŝtato ene de la ŝtato, nekredeble riĉaj, ne pagis impostojn kaj havis vastan bone trejnitan armeon, kiu laŭ papa decido povis libere transiri ĉiujn eŭropajn landlimojn, sed ne plu estis en la Sankta Lando, kio signifas, ke la armeo ne plu havis batalkampon. Tio, aldone al la fakto, ke Filipo heredis malriĉigintan reĝlandon de sia patro kaj jam ŝuldis multon al la templanoj, gvidis lin al liaj agadoj.[7][8]

Krepuske, vendredon la 13-an de oktobro 1307, preskaŭ ĉiuj francaj templanoj estis samtempe arestitaj de agentoj de la reĝo Filipo por esti malliberigitaj en turoj kiel en Chinon kaj torturitaj por konfesi herezon en la ordeno. Pli ol 100 akuzoj estis starigitaj kontraŭ ili, la plimulto el ili same kiel tiuj starigitaj antaŭe kontraŭ la papon Bonifaco la 8-an: akuzo pri forneo de Kristo, kraĉado kaj urinado sur la krucon kaj adorado de la diablo, ... La plej multaj pridemandoj de la templanoj estis kontrolitaj de la inkvizicio, grupo de spertaj pridemandistoj kaj klerikuloj, kiuj jam vojaĝis tra la tuta Eŭropo laŭ demando de la nobelaro. La regularo de la pridemandado malpermesis tiron de sango, sed tio ne malhelpis torturadon. Raporto diris pri templano, kies plandojn oni bruligis, tiel ke la ostoj forfalis el la haŭto. Aliaj templanoj estis pendigitaj kapon malsupren aŭ iliaj poleksoj kunpremitaj en poleksŝraŭboj. El la 138 templanoj pridemanditaj en Parizo dum tiuj jaroj, 105 "konfesis" forneon de Kristo dum la sekreta inicado. 103 konfesis "obscenan kison" dum la ceremonioj kaj 123 diris, ke ili kraĉis sur la krucon. Dum ĉiuj procesoj, neniam estis fizika pruvo pri malfarado kaj nenia sendependa atesto; la nuraj "pruvoj" estis tiuj ricevitaj per torturo.[6] La templanoj apelaciis la papon pri helpo kaj papo Klemento skribis leterojn al la reĝo Filipo pri la arestoj, sed nenion alian faris.

Krom la fakto, ke la konfesoj estiĝis sub torturo, ili estigis skandalon en Parizo, la popolo postulanta agadon kontraŭ la blasfema ordo. Responde al tiu publika premo, papo Klemento eldonis la buleon Pastoralis Praeeminentiae, kiu postulis de ĉiuj kristanaj reĝoj en Eŭropo aresti ĉiujn templanojn kaj reteni ties havaĵojn.[9] La plej multaj regantoj tute ne kredis la akuzojn, kvankam procesoj komenciĝis en Anglujo, Hispanujo, Germanujo, Italujo kaj Kipro,[10] kun probablo de konfeso depende de uzo aŭ ne de torturo.

Oni opinias, ke Filipo, kiu kaptis la trezoron kaj neniigis la monaĥan banksistemon, ĵaluzis la riĉecon kaj potencon de la templanoj, frustrite de sia ŝuldo al ili kaj provis kontroli iliajn financajn fontojn por si mem, starigante malverajn akuzojn kontraŭ ili dum la kunveno de Tours en 1308. Eblas ankaŭ ke influita de siaj konsilistoj li ja opiniis veraj la akuzojn. Oni nuntempe konsideras, ke Filipo mem kreis la malverajn akuzojn kaj mem ne kredis, ke ili partoprenis en tiaj agadoj. Fakte li eĉ invitis Jacques de Molay esti unu el la ĉerkoportantoj dum la funebro de lia fratino la tagon antaŭ la arestoj.[11]

La arestoj estigis ŝanĝon en la eŭropa ekonomio de ordena gvidado reen al eŭropa mono. Pro la sorto de la templanoj, la kavaliroj de Malto konvinkiĝis forlasi bankadon tiam.

Neniigo[redakti | redakti fonton]

Papo Klemento la 5-a

En 1312 post la koncilio de Vieno kaj sub granda premo de la reĝo Filipo la 4-a, la papo Klemento la 5-a eldonis edikton, kiu oficiale malfondis la ordenon. Multaj reĝoj kaj nobeloj, kiuj ĝis tiam subtenis la templanojn, fine kongruis kaj sekvis la papajn ordojn. Multaj ne estis tiom brutalaj kiel la francoj. En Anglujo multaj templanoj estis arestitaj kaj akuzitaj, sed poste senkulpigitaj.

Multaj havaĵoj de la templanoj ekster Francujo estis transdonitaj de la papo al la kavaliroj de Malto, kaj multaj supervivantaj templanoj estis akceptitaj en tiu ordeno. En Hispanujo, kie la reĝo de Aragono kontraŭstaris la transdonon de la templana heredaĵo al la maltanoj, kiel postulis tion Klemento la 5-a, fondiĝis la ordeno de Montesa.

La ordeno daŭre ekzistis en Portugalujo, nur ŝanĝinte sian nomon al ordeno de Kristo. Oni supozas, ke tiu ordeno kontribuis al la unuaj transmaraj malkovroj de la portugaloj. Princo Henriko la Naviganto gvidis la portugalan ordenon dum 20 jaroj ĝis sia morto.

Kvankam multaj templanoj aniĝis al aliaj ordenoj, tamen restas la demando, kio okazis al la aliaj dekmiloj da templanoj tra Eŭropo. Ekzistis 15.000 templanaj bienoj kaj tuta floto da ŝipoj. Eĉ en Francujo, kie centoj da templanoj estis arestitaj, tio estis nur malgranda parto de la ĉirkaŭ 3.000 templanoj en la tuta lando. Ankaŭ neniam retroviĝis la vasta arkivo de la templanoj kun detalaj mencioj de ĉiuj bienoj, financaj agadoj, ... Per papa buleo, tion devis ricevi la maltanoj, kies biblioteko estis detruita en la 16-a jarcento de turkaj invadintoj dum la sieĝo de Malto en 1565. Iuj historiisto opinias, ke la templanoj fuĝis al la svisaj Alpoj, ĉar ekzistas raportoj pri tieaj vilaĝanoj, kiuj tiam iĝis tre lertaj militistaj taktikistoj. Atako estis gvidita de Leopoldo la 1-a, kiu provis konkeri la kontrolon de la intermonto Sankta Gothardo kun armeo de 5.000 kavaliroj. Lia armeo estis neniigita de grupo de ĉirkaŭ 1.500 svisaj kamparanoj. Ĝis tiam la svisoj tute ne havis militajn spertojn, sed post tiu batalo, la svisoj famiĝis kiel batalantoj. Iuj popolaj historioj rakontas pri periodo kiam alvenis "armitaj blankaj kavaliroj" por helpi ilin dum la bataloj.[6]

Malmulton oni scias pri tio, kio okazis al la templana ŝipfloto. Ekzistas raporto pri 18 templanaj ŝipoj en la haveno de La Rochelle la 12-an de oktobro 1307 (la tagon antaŭ vendredo la 13-a). Sed la sekvan tagon la floto estis malaperinta.[12]

Akuzoj pri herezo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo en manuskripto (ĉ. 1350) rilate al la akuzo pri "obscenaj kisoj" je la bazo de la vertebraro

Diskuto daŭrigas ĉu la akuzo pri religia herezo estis fondita laŭ tiamaj normoj. Subtorture iuj templanoj konfesis samseksajn agadojn kaj la adoron de kapoj kaj idolo nomita bafometo. La gvidantoj poste malkonfesis tiajn dirojn kaj tial estis ekzekutitaj. Kelkaj fakuloj, kiel Malcolm Barber, Helen Nicholson kaj Peter Partner, agnoskas tiujn perforte obtenitajn konfesojn, kutimaj dum la mezepoka inkvizicio.

La plimulto de la akuzoj estis samaj kiel tiuj de aliaj homoj torturitaj de la inkvizicio, krom unu escepto: adoro de kapo. La templanoj estis ĉefe akuzitaj pri tia adoro de tranĉita kapo; tian akuzon oni starigis nur kontraŭ templanoj. La priskriboj de la kapoj adoritaj de la templanoj estis diversaj kaj kontraŭaj. Citaĵo laŭ Norman Cohn:

Citaĵo
 Iuj priskribas ĝin kiel havanta tri vizaĝojn, aliaj havanta kvar piedojn, aliaj kiel simpla vizaĝo senpieda. Al iuj ĝi estis homa kranio, enbalzamigita kaj ornamita de juveloj; al aliaj ĝi estis skulptita el ligno. Iuj atestis, ke ĝi estis resto de iu iama grandmajstro de la ordeno, dum aliaj estis same konvinkitaj ke ĝi estis bafometo - kiu estis komprenita kiel 'Mohamedo'. Iuj vidis ĝin havante kornojn. 
— Norman Cohn, Europe's Inner Demons - The Demonization of Christians In Medieval Christendom. (Pimlico, eldono revidita en 1993, ISBN 0-7126-5757-6).

Barber ligis tiun akuzon al mezepoka folkloro pri magiaj kapoj kaj la popola kredo, ke islamanoj adoris idolojn.[13] Iuj argumentas, ke ĝi rilatis al ritoj rilate al la relikvoj de Johano la baptisto, Euphemia, unu el la dek unu virgulinoj de Sankta Ursula kaj/aŭ Hugo de Payns pli verŝajne ol al paganaj idoloj.

La akuzoj pri herezo inkludis

  • kraĉadon, piedtreton aŭ urinadon al la kruco;
  • ke ili ricevis nude obscenajn kisojn de la receptoro sur lipojn, umbilikon kaj bazon de la vertebraro;
  • herezon kaj adoron de idoloj;
  • institutecan samseksemon;
  • malestimon de la sankta meso kaj rifuzo de la sakramentoj.

Barbara Frale proponis, ke tiaj agadoj intencis simuli torturon kaj humiliigon, kiujn templano povintus sperti kiam kaptita de saracenoj. Laŭ tia racio, oni instruis al ili kiel ŝajnigi malfideliĝon per la menso nur, ne per la koro.[14]

La akuzo pri adoro de bafometo estas pli problemenhava. Karen Ralls skribis, ke "ne ekzistas mencio de bafometo, nek en la templana regularo, nek en aliaj mezepokaj templanaj dokumentoj".[15] La popola opinio estas, ke la termino estis misprononco de la malnovfranca nomo de Mohamedo, fondinto de islamo. Tial iuj opinias, ke ekzistis templanoj, kiuj sekrete aniĝis al asasinasufia islamo. Hugh J. Schonfield supozis, ke la kapelanoj de la templanoj kreis la terminon bafometo tra atbaŝo-ciferado por enkriptigi la gnostikan terminon Sofia (greke: saĝeco) pro influo de la esena pergamenaro de Morta Maro (aŭ pergamenaro de Kumran), kiujn ili eble trovis dum elfosadoj en la reĝlando de Jerusalemo.[16]

Pozicio de la eklezio[redakti | redakti fonton]

Jacques de Molay, 19-jarcenta litografio de Chevauchet

Laŭ la romkatolika eklezio la persekuto de la templanoj estis maljusta kaj ekzistis nenio malbona, nek en la ordeno, nek en ties regularo. Oni supozas nuntempe, ke la tiama papo suferis premadon de la popolo kaj de la reĝo por neniigi ilin. La tiama respondo de la eklezio montras tion. La papa proceso instigita de la papo Klemento la 5-a por enketi pri la tuto de la ordeno kaj individuaj anoj trovis neniun kavaliron kulpa pri herezo ekster Francujo. Kvindek kvar kavaliroj estis ekzekutitaj en Francujo de francaj aŭtoritatoj ĉar ili malkonfesis unuajn konfesojn faritajn subtorture. Tiuj ekzekutoj devenis de la deziro de Filipo malhelpi la templanojn starigi efikan defendon de la ordeno. Tio fiaskis, ĉar multaj membroj atestis kontraŭ la akuzoj de herezo en la sekva papa enketo.

Malgraŭ la malefika defendo de la ordeno, la papa komisio, kiu finis enketadon la 5-an de junio 1311, ne trovis evidenton pri hereziaj doktrinoj de la ordeno aŭ pri "sekreta regulo" krom la latina kaj franca reguloj. La 16-an de oktobro 1311 dum la ĝenerala konsilio de Vieno en Dauphiné la konsilio voĉdonis por konservo de la ordeno.

Sed la 22-an de marto 1312 Klemento la 5-a eldonis la papan buleon Vox in excelsis, en kiu li diris, ke kvankam ne estis sufiĉe da kialo por kondamni la ordenon, pro la bono de ĉiuj, pro la skandalo kiu estiĝis pro la akuzoj, kaj pro la fakto ke la eklezio jam neniigis ordenojn pro malpli gravaj akuzoj, la ordeno estis neniigita pro papa aŭtoritato super ĝi. La ordeno diris tamen, ke tia decido estiĝis "kun malĝoja koro, ne pro fina kondamno, sed pro apostola provizo".

Tiun buleon sekvis la 2-an de majo 1312 la buleo Ad Providum, kiu transdonis ĉiujn bienojn, grundon kaj riĉecojn al la ordeno de Malto, tial ke ili trafu la originalan celon, kontraŭe al la deziro de Filipo, ke la grundo en Francujo estu transdonata al li mem. Filipo konservis kelkajn bienojn ĝis 1318 kaj en Anglujo la krono kaj nobeloj konservis multajn ĝis 1338, kaj en multaj eŭropaj landoj la bienoj neniam estis transdonitaj al la ordeno de Malto, sed konservitaj de nobeloj aŭ reĝoj provantaj malfortigi la influon de la eklezio kaj de la ordenoj.

El la supervivantaj kavaliroj iuj aniĝis al la ordeno de Malto (iuj eĉ loĝantaj daŭre en la samaj templanaj domoj), aliaj aniĝis al la AŭgustenanojCistercianoj, kaj aliaj revenis al laika vivo. En Portugalujo kaj Aragono la apostola seĝo transdonis la havaĵojn al du novaj ordenoj, al la ordeno de Kristo kaj la ordeno de Montesa.

Fine la nuraj tri akuzitaj pri herezo rekte de la papa komisio estis Jacques de Molay, grandmajstro de la templanoj, kaj ties du rektaj subuloj. Ili devis konfesi sian herezon publike, kiam de Molay retrovis kuraĝon kaj proklamis senkulpecon de la ordeno kaj de si mem kune kun Geoffrey de Charney. Ambaŭ estis arestitaj de francaj aŭtoritatoj kaj bruligitaj pro malkonfeso de unuaj konfesoj en 1314. Iliaj cindroj estis erigitaj kaj subakvigitaj en la Sejno por ke ne restu ia ajn relikvo.

Indas ankaŭ mencii, ke nenie en Eŭropo oni starigis akuzojn kiel tiuj de Filipo la 4-a en Francujo, kiu hazarde ja finance ŝuldis multon al la templanoj. Tiel forte oni sentis la nejustecon de la furiozeco de Filipo kontraŭ la templanoj, ke la "malbeno de la templanoj" iĝis legendo. Ĝin proklamis la grandmajstro Jacques de Molay sur la ŝtiparo: "Ene de unu jaro, Dio vokos ambaŭ, Klementon kaj Filipon por juĝi ilin pro tiuj agadoj." La fakto, ke ambaŭ mortis ene de unu jaro, kiel antaŭdirite, nur pligrandigis la skandalon pri la neniigo de la ordeno. La fonto de tiu legendo ne datiĝas de la ekzekuto de Jacques de Molay.[17]

Fina absolvo[redakti | redakti fonton]

En 2002 Barbara Frale trovis kopion de la pergameno de Chinon en la sekreta vatikana arĥivo. Tiu dokumento indikis, ke la papo Klemento la 5-a absolvis la gvidintojn de la ordeno en la jaro 1308. Ŝi publikigis siajn trovaĵojn en la Journal of Medieval History en 2004 kaj la dokumento publikiĝis sub imprimatur vatikana aŭtune 2007.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Knights Templar: Protectors of the Holy Grail, video ĉe National Geographic Channel, 22-an de februaro 2006, verkita de Jsse Evans
  2. Richard the Lionheart and the Knights Templar Charles Addison, The History of the Knights Templars, 1842, pp. 141-149.
  3. Kahn, David; The Codebreakers, isbn 978-0-684-83130-9, 1996, eld. Scribner, p. 823
  4. Les Templiers et leur Alphabet Secret, Mercure de France, 1939-08-01, p. 513-532, 522, 530, Probst-Biraben, J.H.; Maitrot de la Motte-Capron, A., CCXCIII (referencita en Codebreakers de Kahn)
  5. Studies in Freemasonry and Compagnonnage, Gunon, Ren, 2005, eld. Sophia Perennis, isbn 0900588519, p. 237
  6. 6,0 6,1 6,2 The History Channel, Decoding the Past: The Templar Code, video documentary, November 7, 2005, Marcy Marzuni
  7. 7,0 7,1 7,2 Lost Worlds: Knights Templar, July 10, 2006, video-documentario ĉe The History Channel
  8. 8,0 8,1 Sean Martin, The Knights Templar: History & Myths, 2005. ISBN 1-56025-645-1
  9. Martin, p. 118.
  10. Malcolm Barber, The Trial of the Templars, 2nd edn. Cambridge, 2006. pp. 2, 217-58.
  11. Gordon Napier, The Rise and Fall of the Knights Templar, 2003. ISBN 1-86227-199-2
  12. Martin, p. 141
  13. Barber, Trial of the Templars, pp. 209-213.
  14. Barbara Frale, 'The Chinon Chart: Papal Absolution to the last Templar, Master Jacques de Molay', Journal of Medieval History, 30 (2004), 127.
  15. Karen Ralls, Knights Templar Encyclopedia: The Essential Guide to the People, Places, Events, and Symbols of the Order of the Temple (New Page Books, 2007).
  16. Hugh J. Schonfield, The Essene Odyssey. Longmead, Shaftesbury, Dorset SP7 8BP, England: Element Books Ltd., 1984; 1998 paperback reissue, p.164.
  17. Malcolm Barber, The New Knighthood: A History of the Order of the Temple (Cambridge University Press, 1993).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.