Historio de teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rado inventiĝis ĉirkaŭ 4000 a. K., kaj de tiam estis unu el la plej utilaj teknologioj. Tiu ĉi rado estas ekspoziciata en la Nacia Muzeo de Irano en Teherano.

Historio de tekniko estas historio de la inventado de iloj kaj teknikoj kun praktika celo. La moderna historio rilatas streĉe kun la historio de scienco, ĉar la malkovro de novaj konoj permesis krei novajn aĵojn kaj, reciproke, oni povis realigi novajn sciencajn malkovrojn danke al la disvolvigo de novaj teknologioj, kiuj etendigis la eblecojn eksperimenti kaj akiri konojn.

La teknologiaj artefaktoj estas produktoj de specifa ekonomio, de la forto de la ekonomia kresko kaj de granda parto de la vivaspektoj. La teknologia renovigo afektas kaj estas afektataj de la kulturaj tradicioj de la socio. La teknologiaj artefaktoj estas ankaŭ perilo por akiri militistan povon.

Ŝtonepoko

Ŝtonaj iloj

Dum la ŝtonepoko la homoj estis ĉasistoj-kolektistoj, vivstilo kunhavis uzadon de iloj kaj setligoj afektas malmulte la biotopojn. La unuaj gravaj teknologioj estis asociaj al la supervivado, la akiro de nutraĵoj kaj ties preparado. Fajro, ŝtonaj iloj, armiloj kaj vestaĵaro estis teknologiaj gravaj akiraĵoj de tiu periodo. En tiu tempo aperis la pramuziko. Kelkaj kulturoj disvolvigis kanuojn kun balancieroj kapablaj riski en la oceano, kio permesis migradojn tra la Malaja Insularo, trapasante la Hindan Oceanon ĝis Madagaskaro kaj ankaŭ trapasante la Pacifikan Oceanon, kio implicis konon pri oceanaj marfluoj, klimataj modeloj, navigado kaj astronomio. La ĉefa fazo de hegemonio de la ekonomio de ĉasistoj-kolektistoj nomiĝas paleolitiko kaj la fina nomiĝas mezolitiko; la posta ŝtonepoko, dum kiu oni disvolvigis la bazojn de la agrikultura teknologio, nomiĝas neolitiko.

Epokoj de Kupro kaj Bronzo

La ŝtonepoko enfluis en la metalepokon post la neolitika revolucio. Tiu revolucio okazigis radikalajn ŝanĝojn en la agrikultura teknologio, kiuj okazigis la disvolvigon de la agrikulturo, la aldomigo de animaloj kaj konstanta loĝatigo. La kombino de tiuj faktoroj ebligis la disvolvigon de la gisado aŭ fandado de kupro kaj pli poste de bronzo. Tiu teknologio tendenco komencis en el Fekunda duonluno, el kie oni disvastigis ĝin. La malkovroj ne havis, kaj eĉ ankoraŭ ne havas, universalan karakteron. La sistemo de la tri epokoj ne priskribas precize la historion de la teknologio de la grupoj fremdaj al Eŭrazio, kaj ne aplikeblas en kelkaj izolitaj populacioj kiel la Sentinelezoj, la Spinifeksa etno kaj kelkaj amazonaj triboj, kiuj ankoraŭ uzas la teknologion de la ŝtonepoko kaj ne disvolvigis nek agrikulturajn nek metalurgiajn teknologiojn.

Ferepoko

La Ferepoko komencis post la disvolviĝo de la teknologio necesa por la prilaborado de fero, materialo kiu anstataŭis la bronzon kaj ebligis la kreadon de pli rezistaj kaj malkostaj iloj. En multaj eŭroaziaj kulturoj la Ferepoko estis la lasta fazo antaŭa al disvolviĝo de la skribado, kvankam denove oni ne povas diri, ke tio estas universala.

Antikvaj civilizacioj

Antikva Egipto

La egiptoj inventis kaj uzis multajn simplajn maŝinojn, kiel la deklivan ebenaĵon kaj la levilon, por helpi sin en konstruado. La egipta papero, el papiruso kaj la potfarado estis eksportitaj tra la mediteranea baseno. Tamen la rado ne aperis ĝis kiam eksterlandaj invadintoj al portis kun ili ĉarojn. La egiptanoj ludis gravan rolon ankaŭ en la disvovliĝo de la marteknologio en la Mediteraneo, tiom pri ŝipoj kiom pri lumturoj.

Triba Eŭropo

De 1000 a. C. al 500 a. K. la triboj de ĝermanoj konsistigis civilizacion de la Bronzepoko, dum la keltoj estis en la Ferepoko tempe de la Hallstatt-kulturo. Tiuj popoloj trafis la agrikulturon kaj la militan teknologion de Romio, kio permesis, ke la tuta Eŭropo alproprigis la sociajn kaj teknologiajn romiajn progresojn.

Antikva Grekio

La grekoj inventis multajn teknologiojn kaj plibonigis aliajn jam ekzistantajn, ĉefe dum la helenisma periodo. Herono inventis bazan vapormaŝino kaj pruvis, ke li havis konojn de sistemoj kaj mekanikoj kaj pneŭmatikoj. Arkimedo inventis multajn maŝinojn. La grekoj elstaris en la antaŭindustria erao pro sia kapablo kombini la sciencan priserĉadon kun la disvolviĝo de novajn teknologioj. Ekzemplo estas la ŝraŭbo de Arkimedo, kiu unue ideiĝis matematike kaj pli poste konstruiĝis. Ili inventis ankaŭ la baliston kaj praan analogian komputilon, kiel la Meĥanismo de Antikithera.[1] La grekaj arkitektoj estis responsaj de la unuaj kupoloj kaj ankaŭ estis la unuaj kiuj priserĉis la oran proporcion kaj ties rilaton kun la geometrio kaj la arkitekturo.

Krom la eolipilo de Herono, la grekoj estis la unuaj kiuj inventis la vent- kaj akvomuelilojn, kio faris ilin pioniroj ĉe tri el la kvar metodoj de nebesta propulsado antaŭaj al la Industria Revolucio (la kvara estas navigado), kvankam oni uzis nur la hidraŭlikan energion.

Romio

Roma ferhojo 2000 jaraĝa. Tiu artefakto troviĝas en la Muzeo Field de Ĉikago.

La romianoj disvolvigis prilaboritajn agrikulturojn, plibonigis la teknologion de la ferlaboro kaj de konstruado, plibonigis la konstruadon de ŝoseoj (metodoj kiuj ne ekeksmodiĝis ĝis la disvolviĝo de la asfalto en la 19-a jarcento), la militan kaj civilan inĝenieradojn, la fadenlaboron kaj la teksadon per multaj diversaj maŝinoj kiel la kombajno, kiu helpis plialtigi la produktivecon de multaj sektoroj de la romia ekonomio.

La romiaj inĝenieroj estis la unuaj kiuj konstruis monumentajn arkojn, amfiteatrojn, akveduktojn, termojn, ŝtonpontojn kaj kriptojn. Kelkaj romiaj elstaraj inventoj estis la kodekso, la blovita vitro kaj la betono. Kiel Romio estas situa en vulkana duoninsulo kies sablo enhavas kristalerojn, la romia betono rezultis speciale laŭ la tempo. Kelkaj konstruaĵoj restas stare pli da du mil jaroj.

La romia civilizo estis alte urbigita por la antaxumodernaj modeloj. Multaj urboj de la Romia Imperio havis pli da 100,000 loĝantoj, estante Romo la plej loĝata de la antikveco. La trajtoj de la urba romia vivo konsistigas el konstruaĵoj de diversaj etaĝoj, pavimaj stratoj, publikaj necesejoj, fenestroj de vitro kaj hejtiloj en plankoj kaj muroj. La romianoj etendigis la hidraŭlikon kaj konstruis fontojn kaj hidraŭlikajn verkojn, speciale akveduktoj. Kelkaj termoj konserviĝis ĝis la aktualeco. La romianoj disvolvigis multajn teknikojn kiuj perdiĝis dum la Mezepoko kaj ne reinventiĝis ĝis la 19-a kaj la 20-a jarcentoj.

Hindio

La Induso-civilizacio, situa en areo riĉa en resursos estas interesa pro ties frua apliko de la teknikoj kuracsaniga kaj de civila planado. La urboj de la valo havis kelkaj el la unuaj ekzemploj de publikaj banejoj, fermitaj kloakoj kaj komunaj grenejoj. La universitato de Takshashila estis grava lernejo en la antikva mondo. Ĝi estis la lerneja centro de saĝuloj de la tuta Azio, multaj grekaj, persojn kaj ĉinaj studentoj studis tie, inter kiuj gravuloj kiel Kautilja, Panini, Jivaka kaj Viŝnu Ŝarma.

La antikva Barato estis ankaŭ elstara pro mara teknologio —desegno trovita en Mohenjo-Daro, montra navigantan ŝipon. La ŝipkonstruado estas priskribita detale en la Jukti Kalpa Taru, antikva hindia teksto pri ŝipkonstruado.

La arkitekturo kaj konstrutekniko hindiaj, nomitaj 'Vaastu Ŝastra', sugestan profundan komprenon de la inĝenierarto de materialoj, la hidrologio kaj la kuracsanigaj servoj. La india kulturo estis pionira ankaŭ pri la uzado de vegetalaj tinkturoj, kiel indigo kaj tiuj devenaj el cinabro. Multa el tiuj tinkturoj uziĝis en pentraĵoj kaj skulptaĵoj. La uzado de parfumoj pruvas kemiajn konojn, speciale de la procezoj de distilado kaj purigado.

Ĉinio

Ĉina armela globuso.

Laŭ la priserĉisto Joseph Needham, la ĉinoj realigis multajn inventojn kaj pionirajn malkovrojn. Kelkaj ĉinaj teknikaj novaĵoj estis la unuaj sismografoj, alumetoj, la papero, la gisfero, la fera plugilo, la multituba semmaŝino, la pendoponto, la ĉarumo, la uzado de la tergaso kiel brulaĵo, la kompaso, la reliefmapo, la helico, la arbalesto kaj la pulvo. Aliaj ĉinaj malkovroj kaj inventaĵoj, sed mezepokaj, estas la vaporŝipo per padeloj, la ksilografio, la movtipoj, la fosforeska farbo, la ĉentransmisio, la meĥanismo de ellasilo kaj la spinilo.

La raketoj de solida brulaĵo inventiĝis en Ĉinio ĉirkaŭ 1150, preskaŭ 200 jarojn post la invento de la nigra pulvo (la brulaĵo por raketoj), kaj 500 jarojn antaŭ la invento de la alumeto. Dum okcidento estis dediĉita al la Erao de Malkovroj, ankaŭ la ĉinaj imperiestroj de la Dinastio Ming sendis ŝipojn, kelkaj el kiuj alvenis en Afrikon, sed oni ĉesis financi la iniciaton, kio haltigis la eksploradon kaj la disvolvigon. Kiam la ŝipoj de Fernão de Magalhães atingis Brunejon en 1521 trafis urbon riĉan kaj fortikita de ĉinaj inĝenieroj kaj protektita de ondorompiloj. Antonio Pigafetta notis, ke granda parto de la teknikaro de Brunejo eglais al la tiama okcidenta konaro. Krome, estis pli da kanonoj en Brunejo ol en la ŝipoj Magalano kaj la komercistoj de la kortego de Brunejo vendis al ili okulvitrojn kaj porcelanon, kiuj estis tre raraj en Eŭropo. Tamen, la scienca kompreno de ĉinoj estis malpli disvolvita ol la okcidenta.

Inkaoj

La Inkaoj posedis grandajn konojn de inĝenierarto, eĉ laŭ aktualaj modeloj. Ekzemplo de tio estas la uzado de grandaj ŝtonoj pli ol unutune pezaj en siaj konstruaĵoj (ekzemple en Maĉupikĉuo, Peruo), apudmetitaj kaj alĝustigitaj preskaŭ perfekte. La vilaĝoj havis akvumajn kanalojn kaj sistemojn de drenado, kio ege efikigis la agrikulturon. Kvankam kelkaj asertas, ke la inkaoj estis la unuaj kiuj inventis la hidroponikon, la agrikultura teknologio, kvankam disvolvigita, estis ankoraŭ bazita sur la grundo. Tiu teknologio, kiu enhavis la uzadon de laŭŝtupaj terasoj, permesis akiri grandan profiton de la grundo de teroj situaj en tre klinitaj deklivoj.

Majaoj

Kvankam la Majaoj ne havis metalurgian teknologion nek estis ankoraŭ inventintaj la radon, disvolvigis kompleksajn sistemojn de skribado kaj astrologio kaj kreis prilaboritajn ŝtonajn skulptajn verkojn. Kiel la inkaoj, havis bonajn teknologiojn de konstruado kaj de terkulturado.

Mezepoko kaj Moderna Epoko

Mezepoko

Ĵetmaŝino mezepoka.

La teknologio de la Mezepoko estas priskribebla kiel miksaĵo de tradicio kaj plinovigo. Kvankam la mezepoka teknologio estis konsiderata dum multe da tempo malantaŭenigo en la evoluo de la okcidenta teknologio, en kelkaj kazoj je klopodo de kelkaj fakuloj denonci la eklezion kiel malamikon de la scienca progreso (oni vidu la artikolon pri la mito de la plata tero), generacio de fakuloj pri mezepoko inter kiuj Lynn White povas esti la plej elstara emfazis ekde la 1940-aj jaroj sur la karaktero plinovganta de multaj mezepokaj teknikoj. Kelkaj mezepokaj kontribuoj estas ekzemple la meĥanika horloĝo, la okulvitroj kaj la ventomuelejo. La mezepokanoj ankaŭ inventis kelkajn objektojn pli modestaj, kiel la butono aŭ la akvomarko. En navigado, la bazo de la Erao de Malkovroj sidas sur la enmeto (kvankam ne inventado) de la astrolabo, la kompaso, la latina velo kaj la posta steveno.

Oni faris ankaŭ gravajn antaŭenigojn en la milita teknologio pro la inventado de la elplata armaĵo, la ŝtala arbalesto, la ĵetmaŝino kaj la kanono, kvankam eble oni konas pli la Mezepokon pro ties arkitekta heredaĵo: dum la inventado de la ogivo kaj la nervura volbo permesis la gotikan stilon, la ĉieaj mezepokaj fortikaĵoj nomigis tiun epokon kiel «Epoko de Kasteloj».

Komencoj de la Moderna Epoko

Renesanco

Tiu erao estis markita de gravaj teknikaj progresoj kiel presarto, perspektivo, patento, duoblaj kupolkonkoj aŭ stelfortikaĵoj. Taglibroj de renesancaj artisto-inĝenieroj kiel Taccola kaj Leonardo da Vinci rigardas la mekanikan teknologion tiam konatan kaj aplikatan. Arkitektoj kaj inĝenieroj estis inspiritaj de la strukturoj de Romio, kaj homoj kiel Brunelleschi kreis la grandan kupolon de la Florenca Katedralo. Li ricevis unu el la unuaj patentoj iam pripensita por protekti ingenian arganon kiun li designis por levi la grandajn uzotajn ŝtonojn al la pinto de la strukturo. Milita teknologio disvolviĝis rapide per la disvastigata uzado de la arbalesto kaj eĉ de la pli pova artilerio, ĉar la civitoj de Italio estis kutime sub konflikto unu kun alia. Povegaj familioj kiel la Mediĉoj estis fortaj protektantoj de la artoj kaj sciencoj.

Epoko de Malkovroj

La velŝipo (Nau aŭ karako) permesis la epokon de malkovroj kun la Eŭropa koloniigo de Ameriko, pristudita de Francis Bacon en sia verko Nova Atlantio. Pioniroj kiel Vasco da Gama, Cabral, Magelano kaj Kristoforo Kolumbo esploris la mondon serĉe de novaj komercvojoj por varoj kaj kontaktoj kun Afriko, Barato kaj Ĉinio kiu mallongigas la veturadon kompare kun la tradiciaj vojoj. Ili ankaŭ remalkovris Amerikojn dume. Ili produktis novajn mapojn kiuj permesis postajn maristojn esplori pli kaj pli kun granda fido. Navigado estis ĝenerale malfacila pro la problemo de longitudo kaj la malesto de akurataj horloĝoj. Eŭropaj ŝtatoj remalkovris la ideon de la Civila kodo, perdita ekde la tempo de la antikvaj grekoj.

Industria Revolucio

La Industria Revolucio karakteriĝis pro elstara disvolviĝo en areoj de tekstila industrio, metalurgio, transporto kaj fabrikado, akcelitaj de la disvolvigo de la vapormaŝino.

19-a jarcento

La 19-a jarcento produktis grandajn antaŭenirojn en la teknikoj de transporto, konstruado kaj komunikiloj. La vapormaŝino, kiu jam ekzistis en sia moderna formo ekde la 18-a jarcento aplikiĝis al vaporŝipo kaj al fervojo. Ankaŭ la telegrafo uziĝis la unuan fojon sukcese dum la 19-a jarcento. Alia teknologio naskita en la 19-a jarcento estis la ampolo. En la ŝipkonstruejo de Portsmouth estis kie, fabrikinte puliojn por ŝipoj tute pere de maŝinoj komencis la erao de la muntoĉeno. La ilmaŝinoj ekuziĝis por fabriki novajn maŝinojn en la unua jardeko de la jarcento, kaj ties ĉefaj priserĉistoj estis Richard Roberts kaj Joseph Whitworth. La vaporŝipoj fine fabrikiĝis komplete el metalo kaj ludis gravan rolon en la malfermo de la komerco inter Japanio, Ĉinio kaj Okcidento. Charles Babbage nur imagis la meĥanikan komputadon, sukcesis, ke ĝi fruktodonu. La Dua Industria Revolucio de fine de la 19-a jarcento vidis la rapidan disvolvigon de la kemia, elektra, petrola teknikoj kaj de ŝtalo kaj ties konekto kun la teknologia priserĉado.

20-a jarcento

La teknologio de la 20-a jarcento disvolviĝis rapide. La teknologio de komunikado, transporto, disvolvigo de edukado, la uzado de la scienca metodo kaj la investado en priserĉado kontribuis al la antaŭeniro de la modernaj scienco kaj teknologio. Kelkaj teknologioj kiel la komputiko disvolviĝis tiom rapide danke al militoj aŭ ties minaco, ĉar estis multaj sciencaj antaŭenigoj asociaj al la militaj reserĉado kaj disvolvigo, kiel ekzemple la elektronika komputado. La radio, la radaro kaj la songravurado estis ŝlosilaj teknologioj kiuj faciligis la vojon al la inventado de la telefono, la fakso kaj la magneta stokado de datumoj. Ankaŭ la plibonigoj ĉe energia kaj de motoroj teknologioj estis enormaj kaj inkludas la profitadon de la nuklea energio, kiel registrita en la Projekto Manhattan.Pere de la uzo de komputiloj kaj laboratorioj la modernaj sciencistoj estis rekombinintaj la DNA.

21-a jarcento

En la jam pasintaj malmultaj jaroj de la 21-a jarcento la teknologio progresis ege rapide, progresigante preskaŭ ĉiujn sciencajn kampojn. La indico de disvolvigo de komputiloj estas ekzemplo de la akcelo de la teknologia progreso, kio permesas kelkajn antaŭvidi la alvenon de teknologia revolucio en tiu jarcento.

Mezuro de la teknologia progreso

Multaj sociologoj kaj antropologoj kreis sociajn teoriojn koncerne la socian kaj kulturan evoluojn. Kelkaj, kiel Lewis H. Morgan, Leslie White kaj Gerhard Lenski konsideras la teknologian progreson kiel la ĉefan faktoron de disvolviĝo de la civilizoj. La koncepto de Morgan de tri ĉefaj epokoj de la socia evoluo (sovaĝismo, barbareco kaj civilizo) povas dividiĝi pro iaj teknikaj mejloŝtonoj kiel la fajro, la arko kaj la potfarado ĉe sovaĝismo, la aldomigo, la agrikulturo kaj la metalprilaborado ĉe barbareco kaj la alfabeto kaj la skribo en civilizo.

Anstataŭ specifaj plinovigoj, White decidis, ke la mezurilo laŭ kiu pritaksi la evoluon de la kulturo estas la energio. Laŭ White la ĉefa funkcio de la kulturo estas «profiti kaj kontroli la energion». Li dividas la homan disvolvigon en kvin partoj: en la unua, la homoj uzis la energion de siaj propraj muskoloj. En la dua, ili uzas la energion de aldomitaj bestoj. En la tria ili uzas la energion de la plantoj (Verda revolucio). En la kvara ili lernas uzi la energion de la naturaj resursoj: karbo, petrolo kaj gaso. En la kvina, ili sukcesis profiti la nuklean energion. White formulas la ekvacion P=E*T, kie E estas mezuro de la konsumita energio, T estas la efiko de la teknologiaj elementoj kiuj uzas ĝin. Li diris, ke «la kulturo evoluas mezure ke oni pligrandigas la profitatan energion por ĉiu persono, aŭ mezure, ke oni pligrandigu la efikon de la metodoj de transformado de la energio en laboro». La rusa astronomo ruso Nikolai Kardashev uzis tiun teorion kiam li kreis la skalon Kardashev, kiu kategoriigas la energion uzitan de la progresaj civilizacioj.

En la unua epoko la informado transmitiĝas tra genoj. En la dua, la homoj povas lerni kaj transmiti informon per sperto. En la tria oni ekuzas signalojn kaj oni ekdisvolvigas la logikon. En la kvara oni kreas signalojn, oni disvolvigas la lingvon kaj la skribon. La progreso en la teknologio de komunikado tradukiĝas en progreso de la ekonomia sistemo, de la politika sistemo, de la distribuo de la riĉo, la socia egaleco kaj aliaj aspektoj de la socia vivo.

Referencoj

  1. Ancient Greek Science and Technology
  • Singer, C., Holmyard, E.J., Hall, A. R y Williams, T. I. (eds.), (1954-59 y 1978) A History of Technology, 7 vols., Oxford, Clarendon Press,. (Vol. 6 y 7, 1978, ed. T. I. Williams)
  • Kranzberg, Melvin y Pursell, Carroll W. Jr., eds. (1967) Technology in Western Civilization: Technology in the Twentieth Century New York: Oxford University Press.
  • Pacey, Arnold, (1974, 2ed 1994),The Maze of Ingenuity The MIT Press, Cambridge, Mass, 1974, 2ªed. 1994
  • Derry, Thomas Kingston y Williams, Trevor I., 1993 A Short History of Technology: From the Earliest Times to A.D. 1900. New York: Dover Publications.
  • Brush, S. G. (1988). The History of Modern Science: A Guide to the Second Scientific Revolution 1800-1950. Ames: Iowa State University Press.
  • Bunch, Bryan y Hellemans, Alexander, (1993) The Timetables of Technology, New York, Simon y Schuster.
  • Greenwood, Jeremy (1997) The Third Industrial Revolution: Technology, Productivity and Income Inequality AEI Press.
  • Landa, Manuel de, War in the Age of Intelligent Machines, 2001.
  • Olby, R. C. et. al., eds. (1996). Companion to the History of Modern Science. New York, Routledge.

Eksteraj ligiloj