Historio de valdorfaj lernejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pligrandiĝo de la nombro de valdorfaj lernejoj en la tuta mondo

Historio de valdorfaj lernejoj priskribas ties evoluon ekde la fondo de la unua valdorfa lernejo far Rudolf Steiner en septembro 1919.

Unuaj valdorfaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

En la kaosa epoko post la Unua Mondmilito en Germanio, Rudolf Steiner prelegis pri siaj ideoj de socia transformigo direkte al sendependecoj ekonomia, registara kaj kultura antaŭ laboristoj de diversaj fabrikoj. La 23-an de aprilo 1919 li tiel prelegis por la laboristoj de la cigareda fabriko Waldorf-Astoria en Stutgarto, Germanio. Li menciis la bezonon de nova speco de lernejo.

La sekvan tagon laboristoj demandis kolegon de Steiner, Herbert Hahn, ĉu iliaj infanoj povus havi tian lernejon. Sendepende de tiu peto, la fabrikestro, Emil Molt, anoncis sian decidon starigi por siaj laboristaj tian lernejon kaj petis Steiner esti pedagogia konsilanto por la lernejo.

Tial la nomo Waldorf (valdorf) devenas de la loko, kie troviĝis la unua lernejo.[1]

La unua valdorfa lernejo estis kreita kiel sendependa institucio sub licenco de la loka registaro, kiel praktika modelo kun specialaj liberoj. Antaŭ la malfermo Steiner insistis pri jenaj kvar kondiĉoj:

  1. la lernejo estu malferma al ĉia infano;
  2. ĝi estu miksita (gea);
  3. ĝi estu unuiĝinta dekdujara lernejo;
  4. ke la instruistoj, kiuj estas en rekta kontakto kun la infanoj, havu la ĉefan kontrolon pri la lerneja pedagogio kun nur minimuma interveno fare de la ŝtato aŭ de ekonomiaj fontoj.

La 13-an de majo 1919 Molt, Steiner kaj E.A. Karl Stockmeyer partoprenis kunvenon kun la ministro pri edukado, celantan leĝan strukturon, kiu ebligos kreadon de sendependa lernejo. Stockmeyer ricevis la taskon trovi instruistojn kiel fondaĵo de la onta lernejo. Fine de aŭgusto dek sep kandidatoj atendis la unuan el multaj ontaj pedagogiaj kursoj iniciataj de la lernejo. Dek du el tiuj kandidatoj estis elektitaj kiel unuaj valdorfaj instruistoj.

La lernejo malfermiĝis la 7-an de septembro 1919 kun 256 lernejanoj en ok niveloj; 191 lernejanoj apartenis al fabrikfamilioj, la aliaj 65 devenis el interesataj familioj el Stutgarto, multaj el kiuj jam engaĝiĝis en la antropozofia movado de la urbo. En la sekvaj jaroj oni atingis numeran balancon inter la fabriklaboristaj kaj eksteraj infanoj. Unu el la ĉefaj celoj estis la kreado de lernejo, kiu superpontas sociajn klasojn.

Dum la unua jaro, la lernejo estis entreprena lernejo, kaj ĉiuj instruistoj listiĝis kiel dungitoj de Waldorf-Astoria. Dum la dua jaro la lernejo jam estis sendependa. La lernejo rapide kreskis, aldonante ĉiujare novan nivelon, ĝis en la jaro 1923/4 ĉiuj niveloj ekzistis. En la jaro 1926 pli ol 1.000 lernantoj studis en 28 klasoj.

La unuaj dek jaroj[redakti | redakti fonton]

Lernejoj fonditaj dum la unuaj dek jaroj post la stutgarta lernejo inkluzivas:

Provo fondi valdorfan lernejon en Nurembergo en 1928 fiaskis pro kontraŭstaro de la bavaria ministro pri edukado, kiu komentis, ke ne estas bezono en Bavario krei sendependajn lernejojn kiuj uzas novajn ideojn, aparte se ili ne ligas al religio.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La stutgarta lernejo kreskis rapide kaj malfermis paralelajn klasojn. En 1938 lernejoj laŭ la sama koncepto kaj pedagogio jam malfermiĝis en Usono, Britio, Svislando, Nederlando, Norvegio, Aŭstrio, Hungario kaj en aliaj urboj de Germanio. Politikaj malfacilaĵoj pro la nazirreĝimo limigis kaj fine fermigis la plej multajn valdorfajn lernejojn en Eŭropo. Tiuj lernejoj, kiel la unua lernejo, estis denove malfermitaj post la fino de la Dua Mondmilito[2].

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Tri kvaronoj el la nuntempas valdorfaj lernejoj situas en Eŭropo; nun eĉ en Orient-Eŭropo, kie la komunismaj reĝimoj antaŭ 1989 malpermesis la fondon de valdorfaj lernejoj. En anglalingvaj landoj ekzistas ĉirkaŭ 340 lernejoj, 170 el ili en Usono, 100 en Aŭstralio, 40 en Britio kaj 30 en Kanado. Ekzistas ankaŭ multaj en Novzelando kaj en Sudafriko.[3].

Tutmonda lerneja sistemo[redakti | redakti fonton]

Germanio, Usono kaj Nederlando havas la plej multajn valdorfajn lernejojn, dum Norvegio, Svislando kaj Nederlando havas la plej grandan koncentriĝon de lernejoj je popolo (marto 2007).

Usono[redakti | redakti fonton]

Mejlŝtonoj en la unuaj jaroj de valdorfaj lernejoj inkluzivas:

  • 1928 - La Rudolf Steiner School de Novjorko estas la unua valdorfa lernejo en Usono.
  • 1941 - La Kimberton Waldorf School estas fondita en Pensilvanio.
  • 1947 - La Waldorf School of Garden City estas kreita kiel parto de la universitato Adelphi.
  • 1942 - La High Mowing Waldorf School, internulejo en Wilton, New Hampshire malfermiĝas.

Tri aliaj valdorfaj lernejoj estis fonditaj en la 1950-aj jaroj kaj kvin en la 1960-aj. En 1968 la asocio de valdorfaj lernejoj estis fondita kun tiuj dek du lernejoj. En la 1970-aj jaroj la nombro de lernejoj kreskegis ĝis la pli ol 250 nuntempaj (februaro 2007). Dum la lastaj dek jaroj 37 novaj lernejoj estis kreitaj.[4]

En la 1990-aj jaroj la unua publika valdorfa lernejo estis kreita, kiam estro de enurba publika lernejo en Milwaukee interesiĝis pri valdorfaj metodoj. La lernejo estas nun konata kiel Urban Waldorf Elementary School of Milwaukee. La sekva publika lernejo kiu transprenis valdorfan metodologion estis la John Morse Waldorf Method Magnet School en Sakramento, Kalifornio. Kelkaj aliaj publikaj lernejoj en aliaj urboj, inkluzive Los Angeles, ankaŭ kreis publikajn valdorfajn lernejojn.

Lernejoj sub valdorfaj ĉartoj kreiĝis en Kalifornio kaj Arizona.

En la 1990-aj jaroj valdorfa lernejo fondiĝis en la Pine Ridge Indian Reservation en Suda Dakoto kiel ponto inter la tradicia spiriteco de indianoj kaj la moderna usona socio.

Usonajn, kanadajn kaj meksikajn lernejojn reprezentas la Association of Waldorf Schools of North America (AWSNA, asocio de valdorfaj lernejoj en Nordameriko). Waldorf kaj Steiner estas registritaj kaj protektataj nomoj kaj en Usono AWSNA protektas la uzon. Lernejoj kiuj uzas grandan parton de la valdorfa pedagogio, sed ne estas sufiĉe sendependaj por apliki ĉiajn principojn, anoncas sin laŭ valdorfa metodo; temas ĉefe pri publikaj lernejoj subĉartaj en Usono, kiu ne estas inkluzivitaj en la superaj nombroj.

Britio[redakti | redakti fonton]

Diversaj lernejestroj, instruistoj kaj lernejoj en Britio jam frue interesiĝis pri la novaj edukaj metodoj; kiel rezulto, Steiner prelegis en aŭgusto 1922 en Oksfordo, en 1923 en Ilkley kaj en 1924 en Torquay pri la principoj de valdorfa pedagogio. Kreiĝis tiam grupoj, kiuj aŭ provis transformi ekzistantajn lernejojn al valdorfaj (ekz. Kings Langley school) aŭ fondi novajn institutojn.

Tiuj kvar, kiuj kreskis al kompletaj lernejoj por la aĝoj 12 ĝis 18, iĝis la bazo por la valdorfa movado en Britio dum multaj jaroj kaj ili restas la nuraj britaj lernejoj, kiuj proponas edukadon ĝis la aĝo 18.

En 1938 grupeto de fuĝintoj la nazismon, gvidita de Karl König, fondis la unuan lernejon en Britio, kiu proponis apartan edukadon laŭ la principoj de valdorf. Tiuj apartaj Steiner-lernejoj, parto de la movado Camphill (komunumo de handikapuloj) disvastiĝis tra Britio, kaj poste al multaj aliaj landoj en la mondo.

Fine de la 1940-aj jaroj aliaj lernejoj estis fonditaj, inter ili

Plialtiĝis la nombro de novaj lernejoj en la 1970-aj jaroj, kaj denove en la 1990-aj jaroj, ĝis nun. Nun ekzistas kvar tiaj lernejoj en Londono:

  • St. Paul's school en Islington
  • St. Michael Steiner school
  • Greenwich Steiner school en Greenwich
  • Waldorf School of South West London en Streatham

Ekzistas nuntempe ĉirkaŭ 40 Steiner-lernejoj en Britio kaj Irlando, kiuj kuniĝas en la Steiner-Waldorf Schools Fellowship Arkivigite je 2008-03-15 per la retarkivo Wayback Machine.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1930-aj jaroj la nazia registaro ekpremis sendependajn lernejojn en Germanio por aŭ aliĝi al la naziaj sociaj kaj edukaj principoj aŭ fronti fermiĝon. En 1937 preskaŭ ĉiuj germanaj valdorfaj lernejoj estis decidintaj ĉesi sian funkciadon anstataŭ aliĝi al naziismo. En 1941 la tiam lasta en Germanio funkcianta valdorfa lernejo estis fermita de la Gestapo en Dresdeno, same kiel en Hago.[5]

Post la dua mondmilito multaj el la iamaj lernejoj malfermiĝis denove kaj rapide multaj novaj lernejoj estis fonditaj. Komence de la 1970-aj jaroj fondiĝis denove grandnombre lernejoj.

Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 200 lernejoj en Germanio.

Internacia organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Valdorfaj lernejoj estas mem-administrataj. Bazita je modelo de kunlabora gvidado, la kolegaro aŭ konsilio de instruistoj estas la ĉefa estranta parto, kiu estras la lernejo. En Usono, tiuj estraroj kune kun la board of trustees laboras por ke la lernejoj restu sendependaj de registaraj indikoj, testoj, standardoj ktp. La plej multaj valdorfaj lernejoj estas sendependaj, tial ĉiu lernejo povas havi masamajn strukturojn kaj politikon. Tamen, valdorfaj lernejoj kutime rajtigas siajn instruistojn decidi pri la lerneja pedagogio.

Iuj lernejoj en Novzelando kaj Aŭstralio havas ligojn kun aŭ estas supervidataj de ŝtataj edukaŭtoritatoj. Kelkaj el ili proponas du vojojn: la Steiner-vojon aŭ la ĉefvojon (ekzemple la East Bentleigh Primary School kaj Collingwood College).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "De kie venas la vorto Valdorfo?" artikolo esperantlingva
  2. P. Bruce Uhrmacher, "Uncommon Schooling: A Historical Look at Rudolf Steiner, Anthroposophy and Waldorf Education", Curriculum Inquiry, Vol. 25, No. 4. Winter 1995. Abstract
  3. Listo de valdorfaj lernejoj en la tuta mondo. Arkivita el la originalo je 2004-07-03. Alirita 2008-04-23.
  4. Stephen K. Sagarin, Promise and compromise: A history of Waldorf schools in the United States, 1928--1998, Ph. D. thesis, Columbia University, 2004. Abstract Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Uwe Werner and Christoph Lindenberg, Anthroposophen in der Zeit des Nationalsozialismus (1933-1945), Oldenbourg Verlag, 1999, ISBN 348656362-9.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hardorp, Detlef, "Zur Entwicklung und Ausbreitung der Waldorfpädagogik", in Basiswissen Pädagogik. Reformpädagogische Schulkonzepte", Band 6: "Waldorf-Pädagogik". Schneider Verlag (Hohengehren) 2002, pp. 12–52. [1] Arkivigite je 2007-05-18 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.