Historio de ventra danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ventra danco
Jean-Léon Gérôme, 19-a jarcento

Antikva arto de orientala ventra danco havas longan kaj movitan historion. Ĝi komenciĝas en multaj kultoj de fekundeco de malnova mondo kaj en temploj de antikva Barato. Ekzistado de la plej diversaj nomadaj grupoj de profesiaj amuzigistoj kaj precipe de ciganaj grupoj poste kontribuis al reciproka kultura interŝanĝo kaj disvastigo de tiuj ĉi dancoj. Malgraŭ tio, ke ekzistas regionaj variaĵoj, la populareco de tio, kio estas ĝenerale konata kiel orientalaventra danco en la moderna mondo de Sud-Okcidenta Azio, daŭrigas ankoraŭ hodiaŭ. Tiu ĉi danco en diversaj landoj evoluis diverse kaj malgraŭ tio ĝi konservis por si siajn karakterizajn ecojn. Ĝi konserviĝis spite al la plej diversaj kulturaj kaj moralaj restriktoj.

La plej malnova danco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Danco kaj Ventra danco.

La danco, kiu estas en Eŭropo kaj Usono konata sub nomo ventra danco, havas multe da aliaj nomoj. En la franca ĝi nomiĝas danse du ventre. Francoj estis la unuaj blankuloj, kiuj malkovris la ventran dancon. En Grekio tiu ĉi danco estas konata kiel cifte telli (tiel ankaŭ nomiĝas unu turka ritmo). En Turkio ĝi estas nomata rakkase kaj en Egiptio ĝi estas konata sub nomo raks ŝarki. Loĝantoj de Proksima Oriento nomas ĝin orientala danco, por ke ili diferencigu ĝin de provincaj dancoj (baladi).

Tiu ĉi danco dum longaj jarcentoj evoluis en diversaj regionoj diverse kaj ankaŭ hodiaŭ ĝi senĉese evoluas. Kiam ĝi unuafoje aperis en monda ekspozicio en Chicago komence de la 20-a jarcento, usonanoj nomigis ĝin laŭ ties franca nomo. Sed en la literaturo oni uzas ambaŭ nomojn, kaj la orientala kaj la ventra danco.

Sed kiel nefiksita formo de certa tipo de improvizata danco la ventra danco estas en ĉiuj kulturoj konsiderata aparte de multaj formoj de aliaj popolaj dancoj, kiuj evoluis en la samaj regionoj. Sendepende de la limoj kaj kulturoj la ventra danco estas memstara ĉapitro. Ekzistas kelke da ĉefaj aspektoj, kiuj diferencigas ĝin ĝuste de tiuj ceteraj dancoj.

La ventra danco havas tradiciajn ligilojn kaj al religiaj kaj al erotikaj elementoj. Kaj ĝuste tio kaŭzis, ke ie ĝi estas solenigata, aliloke malbenigata kaj aliloke denove ŝatata. Estas tre verŝajne, ke ties komencoj sidas en kultoj de fekundeco de malnovepokaj kulturoj. Oni dekomence aljuĝis al siaj dioj homajn malfortaĵojn kaj male dioj fieris pri tiuj plej bonaj el la homaj kvalitoj. La kultoj de fekundeco estas konataj en ĉiuj malnovepokaj civilizoj. Patrino Diino estis sub diversaj nomoj konata kiel Militta, Isis, Aŝtoret, Iŝtar, Afrodito, Venuso, Párvatí ktp. Ĉefa funkcio de tiuj ĉi diinoj estis fekundeco, ne nur en homa vorto de senso, sed ankaŭ en planeda nivelo. Ili certigis ciklecon de jarsezonoj kaj sufiĉan rikolton de cerealoj. Ili respondecis ankaŭ pri daŭro de homa raso, prosperon de urboj kaj vilaĝoj. Neniu el ili memkompreneble vivis en celibato kaj en celibato vivis eĉ ne princinoj de tiuj ĉi kultoj. Ĉar generilaj funkcioj de la diinoj estis en malgrandigita formo prezentata per virinaj seksorganoj, estis eble nature adori la diinojn per servo de junulinoj kaj virgulinoj.

Tiel eble komencis praktiko de templaj prostituitinoj, kiuj estis en tiama tempo tre adorataj. Pruvojn ni trovas en verkoj de Sokrato, Apolodoro, Arnobio, Justinio kaj Eusebio kaj sankta prostituado estis konata en Proksima Oriento, en Okcidenta Azio, en Grekio, en Egiptio, sur Kipro kaj en Norda Afriko. La junulinoj estis sendataj en templojn kiel sekvo de certa pia ĵuro. Iam ili servis kaj al diino kaj al intenco perlabori rimedojn al geedziĝo. Integra parto de iliaj devoj estis ankaŭ religia danco, speciale tiu ĉi tipo de danco, kiu solenigas la ventron, la fonton de fekundeco de diino.

Ankoraŭ en hodiaŭa Egiptio regas kutimo lui ventran dancistinon al geedziĝo. La gefianĉoj poste estas fotografigitaj kun la manoj sur la ventro de dancistino. Unu maroka dancistino kaj instruistino de danco notas, ke ŝi estis luita de saud-araba virino, por ke ŝi prezentiĝu enkadre de berbera triba akuŝritualo. Dum tiu ĉi ritualo ĉiuj virinoj amasiĝis en granda tendo dume la viroj atendis ekstere. Meze estis profundigita kavo, en kiun la naskontino sidiĝis. Ĉiuj ceteraj virinoj ĉirkaŭis la naskontinon en rondoj dancante dancon, dum kiu senĉese ripetiĝis ventraj movoj, ĝis kiam la virino ne naskis.

Sed la sama saud-araba virino tre miris, kiam ŝi eksciis de la dancistino, ke la samaj movoj hodiaŭ estas instruataj enkadre de kursoj de la ventra danco. Tiu ĉi danco estis nome konsiderata de la berberaj virinoj kiel sankta kaj do malpermesita por la viroj. La ventra danco estas tradicie dancata nudpiede. Per la sama maniero memkompreneble oni dancas ankaŭ aliajn dancojn. Nuntempe kelkaj famaj egiptiaj dancistinoj dancas sur altaj kalkanumoj, sed tio estas nur certa maniero, kiel montri al malriĉa publiko, ke ili povas permesi al si porti multekostajn vestaĵojn kaj ŝuojn. Tio havas nenian influon por la tradicia motivo, kial la dancistinoj estas nudpiedaj. La nuda piedo helpas dancistinon kuniĝi kun Patrino Tero.

La ventra danco estiĝis enkadre de tradicio de orientaj specoj de muziko. Kvankam la modernaj ventraj dancistinoj eluzas muzikon kun kvanto de okcidentaj influoj, la ritmaj elementoj de la muziko de Proksima Oriento kreis muzikan formon, kiu tre diferenciĝas de tio, kio evoluis en okcidento. Muzikisto Izhaq ibn Ibrahim (767 - 850) diris: "Se iu faros ian eraron, li estas senĉese nia amiko, se li plilongigos aŭ mallongigos melodion, li senĉese estas nia amiko, sed se li eĉ nesciante erarigos ritmon, li jam plu neniam povas esti nia amiko." Kelkaj muzikologoj klarigas tiun ĉi diferencecon en totala foresto de harmonio en la orienta muziko. La okcidenta muziko uzas naturan sencon por egalo inter streĉo kaj liberigo helpe de regula ritmo kaj melodio, kiuj evoluas en akordoj. Kontraŭe al tio la orienta muziko estas fondita plejparte en ritmo, kiu gvidas la melodion, kiu evoluas en diversajn modelojn. Plimulte ĝi ekz. komenciĝas per neritmaj enkondukoj, ofte ĝi ŝanĝas tempon ktp. dum la okcidenta ritmo konsistas aŭ dividiĝas, do kvartakta ritmo estas simple duoble tiel longa kiel dutakta. La orientaj ritmoj konsistas el malgrandaj modeloj neebligante regule plu dividiĝi. Ekz. septempa ritmo konsistas el tritempa kaj du dutempaj, dektempa ritmo konsistas el kvartempa kaj du tritempaj. La dancistinoj ofte eluzas ian tipon de ritma muzikilo, aŭ por ke ili helpu muzikistojn aŭ por ke ili akompanu mem dum la danco. Permanaj cimbaletoj troviĝis jam en Teboj 200 jaroj antaŭ Kristo. Iam ili estis konsistigitaj sur certaj tipoj de teniloj, alifoje, kiel ekz. konsistaĵo trovita en Pompejo (50 jaroj post Kristo), estas cimbaletoj kunligitaj per ŝnureto aŭ ĉeneto.

Hispanaj ciganoj, kiuj laŭ opinio de multaj fakuloj respondecas pri disvastigo de orientaj tipoj de dancoj, origine uzis neniajn kastanjetojn. La dancistino devis uzi sian propran korpon por subteni la ritmon de sia danco, ekz. aplaŭdo per la manoj, klakado per la fingroj, ŝmacado per la lango. La dancon ili ankoraŭ plu ornamis per diversaj ekkrioj kaj karakterizaj grimacoj, kiuj signis sorĉon de la momento. Sed pli poste ankaŭ la ciganaj dancistinoj komencis uzi kastanjetojn. Nuntempe fingraj cimbaletoj estas ŝovataj sur mezfingron kaj dikfingron. La ventra danco estas destinita por virina korpo kun emfazo pri movo de la ventro, la flankoj kaj la pelvo. Ĝi estas karakterizata per stabileco kaj kunigo kun tero, per glataj svingemaj kaj sentplenaj movoj de la supra parto de korpo, plie kun elementoj de tremado kaj gargarado. La orientaj dancoj estas iam markataj kiel dancoj de muskoloj, diference de eŭropaj dancoj de paŝoj. Enkadre de la tradicia ventra danco tiel genuo neniam venos pli alten ol en la niveno de la flankoj. Estas konataj ankaŭ variantoj enkadre de sidado sur planko.

Romia verkisto Martialo (la 1-a jarcento) mencias dancprezenton kun karakterizaj elementoj de la ventra danco. Li mencias, ke dancistino el Kadizo estis tiel ĉarma, ke viro, kiu devene aĉetis ŝin kiel sklavinon, edziĝis kun ŝi. Ankaŭ Vergilio en unu priskribo de taverna dancistino mencias pri tre karakteriza danco kun paro da metalaj kastanjetoj, kiu povis esti nenio alia ol la ventra danco.

Se ni observas plu tiun ĉi ideon reen en la pasintecon, estas facile imagi, ke tiuj ĉi sentemaj dancoj estiĝis enkadre de grekaj misterioj, dum kiuj dancistinoj ankaŭ ludis sur diversaj fingraj kastanjetoj. Alia vojo de tiu ĉi tipo de danco en Eŭropon povas deveni el Barato, de kie ciganoj vojaĝis tra Persio ĝis Eŭropo. Iam estis uzataj ankaŭ aliaj proprumaĵoj, ekz. serpentoj, glavoj, vualoj kaj kandeloj, kiuj havis magian ŝirman funkcion, kaj kiuj eblas ĝis hodiaŭ trovi en kelkaj popoldancoj.

Spektantoj pagis al la dancistinoj rekte tiel, ke ili ĵetis monerojn aŭ monon sur plankon aŭ ili puŝis ilin malantaŭ vestaĵon de dancistino. Tiu ĉi maniero estas kunigita kun nenia alia danco. En la malnova Grekio iam virinoj el tre malriĉaj familioj ĉirkaŭzonis siajn flankojn kaj dancis en foirejoj. Spektantoj ĵetis al ili per malgrandaj oraj moneroj, kiujn la dancistinoj poste surkudris sur flankzonon kiel ornamaĵon, ĉar tio estis ankaŭ la plej sekura loko. Tiu ĉi tipo de flankzono, surkudrita de moneroj, la dancistinoj uzas ĝis hodiaŭ. Dum la kvara dinastio en Egiptio (2500 jaroj antaŭ Kristo) la dancistinoj estis rekompencataj per oraj kolĉenoj. Ankoraŭ en la 19-a jarcento ie la dancistinoj estis devigataj returnigi la korpon malantaŭen tiel, por ke la spektantoj povu lokigi la monon sur la vizaĝon. Kvankam la ventra danco evoluis el popoldanco, ĝi fariĝis danco profesia, iun povis praktiki nur trejnitaj soloistinoj. Ĝi evoluis en tre kompleksan tipon, postulata grandan trejnadan klopodon aŭ kiel soloa danco, kun granda percento de improvizado aŭ kiel grupa danco de du ĝis tri dancistinoj kun preparita koreografio. Tiel el la devene religia sfero tra danco kiel spektado evoluis ĝis danco por amuzo. Sed samtempe diversaj formoj de tiu ĉi danco estas ĝis hodiaŭ uzata kiel danco kun kuracigaj kaj religiaj motivoj.

Malnova Egiptio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Egiptio.

Por foraj egiptanoj la danco estis baza parto de ilia kulturo. Homoj el ĉiuj tavoloj dediĉis sin al muziko kaj al danco. Laboristoj laboris en ritmo kaj sono de kantoj kaj tamburoj, surstrataj dancistinoj amuzigis preterirantojn. Oni luis diversajn dancgrupojn por prezentoj en diversaj solenoj, bankedoj, regaloj kaj eĉ en temploj. Por muziko kaj danco estis instruataj kelkaj virinoj el haremoj. Sed neniu el noblaj egiptaninoj kuraĝus danci ie antaŭ publiko. Por tiuj ĉi celoj ekzistis sklavinoj. Tio estis simila ankaŭ en ceteraj landoj de meza kaj antaŭa Oriento - ju pli nobla la virino estis, ju pli superan postenon ŝi okupis, des pli malmulte ŝi dancis. Ŝi poste dancis nur okaze de fianĉiĝo de ŝiaj filino aŭ filo, por ke ŝi tiel vidigu oficialan konsenton. Egiptio estas samtempe konsiderata de fakuloj kiel lando de la deveno de ventra danco.

Oni diferencigis dancojn en Egiptio en ses bazajn specojn: religiaj, nereligiaj festivalaj dancoj, dancoj por bankedoj, haremaj, duelaj kaj surstrataj dancoj.

Pri la surstrataj dancoj ekzistas nur randaj mencioj. Malgraŭ tio konserviĝis interesa legendo el periodo de la 5-a dinastio pri tio, kiel dio Ra fariĝis patro de trinaskitoj. La patrino estis Ruditdidit, edzino de pastro Rausir. Tiu ne antaŭsentis, ke la patro de la trinaskitoj estis lia dio Ra. Kiam Ruditdidit estis naskonta, Ra sendis al ŝi por helpi kvar diinojn kaj unu dion. Por ke ili restu neekkonitaj, la diinoj ŝanĝigis sin en surstratajn dancistinojn proponante al la familio, ke ili mildigos dolorojn de la naskontino.

Tio metas interesan demandon. Ĉu vere de tempo al tempo la surstrataj dancistinoj servis eĉ kiel akuŝistinoj? Tio estus, rilate al la deveno de ventra danco, tute natura evoluo. Tiuj ĉi dancistinoj poste ofte aperis, neinvititaj, en stratoj kaj foirejoj regule dancante por interesantoj. Nudeco estis ktima parto de egipta socio. La virinoj portis mallongajn jupojn kaj ofte ili dancis supre sen vestaĵoj aŭ, krom juveloj kaj koksaj zonoj, tute nudaj. Ilia sola ornamaĵo estis tatuitaĵo aŭ pentraĵo per henao. Tradicia geedziĝo en Turkio ĝis hodiaŭ konsistas ankaŭ el ceremonio de ornamado de fianĉino per henao.

La virinoj el haremo nomiĝis "admirataj" kaj ilia funkcio estis ĝojigi sian mastron. Same kiel kelkaj noblaj virinoj ili trairis tra instruo de muziko kaj danco. Ili lernis ludi liron, citeron, harpon kaj precipe ritman religian instrumenton sistro. La dancistinoj en bankedoj kaj en haremoj estis tute certe pli kleraj kaj sofistaj ol la dancistinoj surstrataj. Ili dancis kaj soloajn dancojn kaj dancojn duope, triope kaj grupope. Alie dirite, ili kreis koreografion, tio ne estis nur improvizado. Ili havis sian sistemon de marko de unuopaj paŝoj kaj movoj. La gestoj kaj pozicioj havis nomojn kiel "bovideto" aŭ "ĝusta enboatiĝo", "irado laŭlonge laŭ besto", "perfekta ekpreno de beleco" ktp.

Feliĉe por koreografiistoj kaj modernaj esploristoj la akrobataj kaj paraj dancoj de la malnova Egiptio estis priskribitaj de juna viro el Siraklusoj, kiu vizitis Memfison fine de la 4-a jarcento kaj skribis pri tio en sia letero:

"Poste mi ekvidis grupon da muzikistoj, kiuj venis kun la plej diversaj instrumentoj en siaj manoj, mi distingis harpon, gitaron, liron, fajfilegojn, tamburinon kaj cimbalojn. Ni estis inunditaj de kantoj, kiuj estis rekompencitaj de la publiko per laŭta klakado. Poste meze de la ĉambro aperis dancisto kun sia kunulino kaj kun lignaj klapklakiloj en la manoj. Ili komencis danci kaj ritme akompani sin per la klapklakiloj. Ili dancis ĉiu aparte, sed eĉ en paro, ĉiam tre sinkronizite. La dancistino kuris post la dancisto esprimante sopiron, poste ŝi turniĝis ĉirkaŭdancante ĉirkaŭ li kaj eskapante al liaj klopodoj ekkapti ŝin."

Similaj klapklakiloj, hodiaŭ ni nomus ilin kastanjetoj, konserviĝis kaj ili estas ekz. en berlina muzeo. Estas konsiderate, ke nenia bildigo konserviĝis tial, ĉar la kastanjetoj estis tiel malgrandaj, por ke ili enfalu en la polmon, kaj dum la danco ili ne estu videblaj.

El studado de desegnaĵoj el tomboj sukcesis distingi unu el bazaj dancpaŝoj - "suben". La flanko iras suben, dume la piedo leviĝos. Dum tio la teron unue tuŝis dikfingroj kaj nur poste la kalkano. Tiu ĉi movo estas ĝis hodiaŭ tipa paŝo de la egipta danco.

Oni dancis nudpiede kaj la movoj estis naturaj. Oni uzis la tutan vicon de movoj: ĉiuj tipoj de saltetoj, paŝoj kaj piruetoj. La movoj de manoj estis kutime molaj, trankvilaj kaj malfermitaj, eĉ kiam de tempo al tempo aperis ankaŭ aliaj pozicioj de manoj. Simple dirite, la foraj egiptaj dancoj uzis multe pli vastan amplekson de movoj ol permesas la tradicia ventra danco. Sed kiel la egipta civilizo evoluis, ĝi estis influata ankaŭ de aliaj kulturoj. Aperis influoj de fenicianoj, sirianoj, palestinanoj, namibianoj, sudananoj, etiopanoj kaj beduenoj. En Egiption venis fremdaj sonoj kaj ĉirkaŭ la jaro 1500 antaŭ Kristo aperis bajaderoj, elegantaj templaj dancistinoj el Barato. Kiel priskribas laŭtempaj tekstoj, la dancoj ĉesis esti marŝemaj kaj ili komencis esti pli elegantaj. Pli malmolaj kaj pli agrablaj. La dancistinoj plu ne moviĝis kaj ne fleksiĝis tiel abrupte kaj humoro fluanta el la danco estis pli kuraĝiga kaj pasia, eĉ kiam la movoj estis malpli intensaj.

La sekvanta invado el Libio, Sudano kaj Asirio kaj Persio memkompreneble ankaŭ influis Egiption. En la jaro 30 antaŭ Kristo Egiptio fariĝis romia provinco. La romia verkisto Martialo en la dua duono de la 1-a jarcento skribis, ke en Romon alvojaĝis dancistinoj el Egiptio. La egipta kulturo, kies evoluo estis influita de iliaj najbaroj, tiel reen influis la romian imperion.

Eble la plej malnova registro de danckontrakto estis trovita en arkivoj de grekaj papiroj (el posedaĵo de Universitato de Cornell) kaj ĝi devenas el la jaro 206: "Al Isadora, kastanjeta dacistino el Artemisio. Mi ĝoje luus cin kun du aliaj kastanjetaj dancistinoj, por ke ci dancu ses tagojn en mia domo enkadre de festivalo, kiu komencos la 26-an de majo (en origino la 24-an tagon de monato "paino"). Ci ricevos salajron 36 drakmojn, panon kaj ni gardos ĉiujn orajn ornamaĵojn kaj orajn braceletojn, kiujn ci kunportos. Ni donos por ci ankaŭ du azenojn, se ci volos viziti la urbon." Dancistino Isadora estas en tiu ĉi kontrakto markata kiel "protalystria", dum kutima greka termino por dancistinoj sonis "orchestria". Estas do klare, ke Isadora estis specialistino por kastanjeta danco. Ŝi estis sklavino, do certe ne estis permesite al ŝi trakti pri kondiĉoj de siaj kontraktoj. Sed kiel dancistino ŝi havis eblecon kunporti kun si siajn koleginojn. Kio rilatas al la salajro, masonisto tiam perlaboris du kaj duonon de drakmoj dum tago, lerta teksistino sep drakmoj dum tago, do 36 drakmoj por dancistino estis tre alta salajro. Kastanjetoj jam tiam aspektis simile kiel aspektas tiuj hodiaŭaj hispanaj kastanueloj. Ili estis nur pli glataj. La plej kvalitaj devenis el Grekio kaj el Fenicio. En Egiptio estis trovitaj ankaŭ paroj de fingraj cimbaletoj, kiuj estas identaj kun simila paro trovita en Pompejo.

Otomana imperio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Otomana imperio.

Turkoj venis en regionon de meza Anatolio verŝajne el meza Azio. Tie ili ankaŭ vivis dum la tutaj jarcentoj antaŭ ol ili subjugis al si ankaŭ pluajn partojn de Anatolio, inkluzive de Istanbulo kaj antaŭ ol ili komencis disvastigi sian imperion en Eŭropon, Afrikon kaj Azion. Anatolia duoninsulo estas ponto inter Azio kaj Eŭropo, sur kiu trairis ĉiuj famaj direktoj de migradoj. Dum periodo pli ol 2000 jaroj vivis sur tiu ĉi teritorio reprezentantoj de diversaj civilizoj, ekz. ĥetitoj, frigijoj, lidijoj, kapodaĉanoj kaj bizancanoj ka. Kvankam ne ekzistas unu tipa turka popola danco, kelke da mil popolaj dancoj transprenis elementojn el ĉiuj menciitaj kulturoj. Islama prohibicio influis prefere urban populacion, sed ĝi ne tuŝis la vivon de kamparanoj en izolitaj vilaĝoj.

Fakuloj pruvas, ke inter la turkaj popolaj dancoj kaj dancoj de aliaj balkanaj landoj (Serbio, Rumanio, Bulgario, Grekio) ekzistas multaj similaĵoj. Kelkaj studoj de la turkaj popolaj dancoj provas interpreti senson de kelkaj kutimaj dancmovoj, kiuj estas uzataj de ventraj dancistinoj. Ekz. enkadre de turka geedziĝceremonio ekzistas soleno de henao, kiu ensumigas ankaŭ kolektivan rondan dancon, kies partoprenantino tenas sur pledoj lumigitajn kandelojn. Kiel pentraĵo per henao, tiel la kandeloj havas magian ŝirman funkcion. Tiuj ĉi henaaj solenoj estas aliaj por fianĉo kaj aliaj por fianĉino. Kaj en diversaj regionoj ili milde diferenciĝas. Similan specon de dancoj eblas trovi ankaŭ en aliaj landoj, kiuj estis ekspoziciitaj al muslima influo, ekz. en Persio, Norda Afriko kaj en Malajzio, kie simila danco nomiĝas menari hinej. Dum kelkaj geedziĝdancoj oni uzas kiel magia ŝirmo ankaŭ glavon. Glava danco estas praktikata antaŭ geedziĝprocesio. La turkaj dancoj kutime dividiĝas en tri kategoriojn: religiaj, popolaj kaj spektaklaj. Enkadre de religiaj dancoj oni indikas memkompreneble sufiajn dancojn kun longa kaj agnoskata historio. Sed la danco estis ankaŭ parto de la vivo de ordinaraj homoj, kiuj dancis por sia propra ĝuo. Sed la profesia danco estis jam tre evoluigita.

La turkaj dancoj evoluis en du diferencaj kulturaj kondiĉoj. Istanbulo kiel ĉefurbo de Otomana imperio kaj kelke da aliaj pli grandaj urboj, rilate al unu nivelo, kaj la vilaĝoj en alia flanko. Geografia izoleco de malproksimaj vilaĝoj helpis konservi milojn da popolaj dancoj, el kiuj kelkaj devenas el mezepoko, el nomadaj tempoj. Alia grava influo por evoluo de dancoj havis kortego. Eĉ tiuj plej kutimaj eventoj en la kortego povis influi la tutan populacion: naskiĝo de nova princo, geedziĝo kaj surtronigo de nova reganto aŭ eble nur titolado de la glavo de sultano. Ĉio ĉi postulis aranĝi solenon.

Tiuj ĉi solenoj kaj festivaloj estis aranĝataj tre ofte kaj ĉiam ili ensumigis multe da spektakloj, diversajn cirkajn prezentojn, konkursojn sur ĉevaloj, artfajraĵojn, dancon kaj muzikon. Konserviĝis ekz. unu miniaturo montranta ian dancon de junuloj sur akvo.

En Istanbulo tiuj ĉi festivaloj ofte estis aranĝataj en la sama hipodromo, kie estis organizataj ĉiuj ceteraj solenoj, okazantaj en tiama bizanca imperio, kiel estis diversaj datrevenoj, religiaj kaj patrujaj festotagoj ktp. Dum ĉiuj oni memkompreneble dancis. Bedaŭrinde pri ties dancoj estas konate nur tre malmulte. Informoj devenas nur el la 16-a ĝis la 19-a jarcento, ĉar nur tiam tiujn ĉi dancojn komencis priskribi vizitantoj el fremdlando.

Dancistinoj kaj dancistoj estis en Antaŭa Oriento tre agnoskata instituto. Tio estis famaj personecoj de tiama tempo. Bedaŭrinde tiamaj kleruloj konsideris dancon nur kiel nekonvena kaj nemora sporto kaj la vorto, kiu markis la dancistojn, estus komparebla al hodiaŭa signifo de vorto cigano. Plimulto de ili estis vere ciganoj. Ĉirkaŭ la jaro 1600 onidire estis en Istanbulo ĉirkaŭ 3000 de tiaj dancistoj kaj dancistinoj proksimume en 12 pli grandaj komunumoj. Plimulte tio estis ciganoj, armenojjudoj, ĉar por turkoj tiu ĉi degradiga profesio ne taŭgis. Sed la dancistoj kaj la dancistinoj estis de la publiko admirataj kaj poetoj laŭdis en versoj ilian korpan belecon kaj ilian lertecon.

La dancistoj estis plimulte junaj knaboj kaj ilia danco kaj ekstera aspekto signis virinecon. Kelkaj portis tre longajn harojn ornamante sin per ornamaĵoj kaj ornamaj ĉapeloj. Iam ili eĉ vestis sin kiel junulinoj. Ili dancis, ĝis kiam ili konservis virinan aspekton kaj ne komencis kreski al ili barboj. En tiama socio, kiam la viroj ne darfis publike interrilati kun virinoj, tiuj ĉi junaj dancistoj estis sekura anstataŭo anstataŭ dancantaj virinoj kaj junulinoj.

Memkompreneble dancis ankaŭ junulinoj. Ili estis onidire tre popularaj kaj belaj. Tia ĉi dancgrupo kutime konsistis el dek du dancistinoj kaj kvar muzikistoj, el kiuj unu ludis violonon, la dua sur duoblan tamburon nomata nekkare kaj la restintaj du ludis tamburinojn. Ilia danco estis priskribata kiel sugesta, kun multaj movoj de ventro, korpoturniĝado, surgenuado kaj fleksado retroen, por ke tiel kuraĝaj spektantoj povu sur la frunton de dancisto meti moneron. Iam ili ankaŭ prezentis pantomimon de korpa amo kun mieno de profunda pasio.

Samseksemaj tendencoj inter dancantaj junuloj kaj inter grupoj de dancistinoj, kiuj iam dancis ankaŭ en banlokoj, estis oftaj. Tiu ĉi speciala danco nomiĝis zrefa kaj ĝi signis per speciala simbola mova vortaro. Ĝuste tiel kiel junaj dancistoj prezentis dancantajn virinojn, eĉ dancistinoj iam prezentis virojn, precipe se ili vivis longe izolitaj de haremo. Alia interesa aspekto de haremaj dancoj estis tio, ke ĉiuj muzikistoj, kiuj akompanis la haremajn dancistinojn de sultano, devis esti blindaj. La dancistinoj ofte uzis silkan kaptukon tenante ties du finaĵojn en la fingroj, kaj ili ludis aŭ honteman virgulinon aŭ flirtantan kurtizanon. Iam la kaptukon prezentis ŝnuro, kiu estis ĉirkaŭvolvebla ĉirkaŭ la kapo aŭ la kolo, alifoje ĝi estis ia vualo antaŭ la vizaĝo de dancistino.

La unuaj mencioj pri la turka danco ella jaro 1583 indikas, ke jam tiam multaj asertis, ke tiu ĉi speco de danco devenas el Hispanio. Tio estas tute verŝajna. Alia priskribo de tiu ĉi danco el la jaro 1759 notas: "La danco enhavas ankaŭ kelke da pozicioj, kiuj endanĝerigas morecon. Kelkaj dancistinoj dancas en hispana influo kun kastanjetoj en la manoj. Kapelo konsistas el el flutoj kaj tamburoj de diversaj grandecoj, sur kiuj oni ludas per bastoneto kaj ties sono estas poste ankoraŭ reguligata per ronda ujo de sube."

En Eŭropo oni komencis tiun ĉi dancon nomi ventra danco, kvankam ampleksaj movoj de muskoloj de ventra tereno kaj pelvo estas nur unu el mukltaj formoj de tiu ĉi danco.

La plej granda alporto de la turka kulturo estas ritmo. La turka sono per klakado per la fingroj estis ordinare konata kaj en oriento kaj inter ciganoj. En Turkio oni jam tre longe antaŭ tio produktis metalajn cimbaletojn de ĉiuj grandecoj. Cimbaletoj estis eĉ iam uzataj kiel milita ilo. Iam oni surtiris la fingrajn cimbaletojn sur la fingrojn de unu mano, alifoje ĉiu mano tenis unu cimbaleton. La turkaj dancoj ligis al la turka muziko, kiu markas sin per tre kompleksaj kaj nekutimaj malparaj ritmoj (ekz. 9/8, 9/4, 10/8, 7/8). Naŭokona ritmo de danco karslima estas ĝis hodiaŭ ofte uzata kiel enkonduka ritmo de prezento de ventraj dancistinoj.

Araba muziko en Persio kaj en Hispanio[redakti | redakti fonton]

La araba muziko atingis sian kulminon dum regado de Haruno al Raŝid kaj liaj sekvantoj. Ili vivis en kortego en Damasko kaj Bagdado. Ili aranĝis festivalojn, en kiuj amasiĝis al komuna kantado eĉ du mil sklavoj. Ankaŭ ilia sekvanto Al-Amin daŭrigis en tiu ĉi tradicio. Muzikisto Ibn Sadaka registris, kiel dum unu dimanĉo li enpaŝis en palacon: "Tie estis dudek bizancaj sklavinoj, vestitaj en grekaj togoj, kun ornamaĵoj sur la kolo kaj kun palmaj folioj en la manoj. Kalifo ordonis al ili kanti kaj ludi. La sklavinoj dancis siajn naskodancojn. Kaj ili dancis tiel perfekte, ke la kalifo ebriiĝis kaj rekompencis ilin per miloj da ormoneroj." Same tiel riĉaj loĝantoj de Bagdado kaj aliaj grandaj urboj en la imperio pagis por similaj celoj talentemajn sklavinojn.

Kiam en la jaro 711 araboj enpaŝis sur la hispanan teritorion, ili alportis kun si ankaŭ islamajn malpermesojn de muziko kaj danco. Ludi kaj danci povis sole sklavoj kaj simplaj homoj, kiuj ne rajtis atesti ĉe juĝejo. Estis ankaŭ malpermesite lui domon, el kiu aŭdiĝus muziko de flaŭto. Sed same kiel en aliaj partoj de la imperio, la muziko finfine realiĝis kaj kanti kaj ludi lernis en siaj domoj eĉ alte postenigitaj virinoj. Profesiaj kantistinoj kaj flaŭtistinoj estis ekz. en kortegon en Córdoba importataj el Oriento.

En la 12-a jarcento estis en la teritorio de Hispanio vagantaj poetoj kaj muzikistoj, kiuj vojaĝis de urbo al urbo, tiel multnombraj kaj disvastigitaj, ke enhejmiĝis por ili speciala nomo ahdab. Tio markis homon, kiu scias ŝerci, ludi kaj komponi iam glorigajn, alifoje ĝuigajn versojn. Kiam en la jaro 1492 Granado falis en la manojn de kristanoj, similaj prezentoj daŭrigis, malgraŭ tio ke multaj maŭroj, ciganoj kaj judoj estis eskortitaj en havenon kaj forveturigitaj el la lando.

Ciganoj kaj hispanaj dancoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ciganoj.

La historio de ventra danco estas mallarĝe kunigita kun la sortoj de ciganoj, kiuj tra diversaj direktoj vojaĝis transverse tra pejzaĝo. Ili venis el Barato migrante en la tutan Eŭropon, ĝis ili venis en Andaluzion. Ili klopodis perlabori monon, kiel tio eblis devante aŭ labori aŭ ludi kaj kanti. Ili alportis kombinaĵojn de komplikaj barataj ritmoj kun islamaj melodioj. Ĝis hodiaŭ estas en muziko de flamenko aŭdeblaj fortaj arabaj influoj. La danco flamenko estas kunigata kun andaluziaj ciganoj, sed verŝajne ĝi estiĝis ankaŭ el multaj tradiciaj karakterizaj elementoj de hispana danco, kaj tiel ĝi konservis ilin.

La plej malnova konata registro de la migrado de ciganoj datiĝas el la jaro 1000. Persa poeto Firsdawsi mencias pri dek du mil kantistoj, kiujn unu princo laŭ postulo de alia sendis el Barato ĝis Persio, por ke ili tiel per sia kantado pliklarigu la vivon de laboreganta popolo. Ili ricevis kun si grajnojn kaj instrukciojn por kulturado de cerealoj, por ke ili ĉiam kapablu vivteni sin. La plano memkompreneble fiaskis. Oni manĝis la provizojn, sed neniam ili kulturis pluajn cerealojn. La princo forpelis ilin ordonante al ili, ke de nun ili devas vivteni sin nur per almozpetado kaj per kontrabandado. Tiu ĉi okazintaĵo estis en la jaro 940 konfirmita de araba historiisto Hamzo.

La barata deveno de ciganoj estis konfirmita kaj de etnologoj kaj de lingvistoj. Tio, ke la ciganoj asertis pri si mem, ke ili devenas el Egiptio, ne estas vero. La ciganoj ricevis ĉie tie, tra kie ili estis trairantaj, diversajn nomojn. En Baluĉistano oni nomis ilin lurioj, en Irako lulioj, en Persio karakiojzangoj, en Sirio kaj Turkio cinganojĉinganoj kaj en Grekio kacivelojojciganoj. Lingvistike estas pruvite, ke la ciganoj aperis en Persio, en Turkio kaj Grekio en periodo inter la 10-a kaj la 15-a jarcentoj. Sed la cigana lingvo enhavas ankaŭ multe da transprenitaj grekaj, turkaj kaj armenaj vortoj. La kalderaŝaj ciganoj, kiuj konsideras sin mem kiel unusolaj veraj ciganoj, rakontas, ke kelkaj el ili, plimulte forĝistoj, sekvis tatarajn soldatarojn. Tio estas tre verŝajna.

La ciganoj en sudorienta Eŭropo enloĝiĝis dum la tutaj 600 jaroj. En bizanca imperio ili aperis ĉirkaŭ la jaro 855, sur Kreto kaj en Serbio en la jaro 1348, en Transilvanio kaj Moldavio en la jaro 1417, en Francio en 1419, en Romo en 1422, en Parizo en 1427, en Anglio en 1430. En la nordan Hispanion ili venis en 1447 tra suda vojo tra Norda Afriko. Tio estas klarigata per fakto, ke la ciganoj tre timas akvon kaj kiel notas historiisto Clement, ili enŝipiĝas "kun la plej granda rezisto". Sur la teritorio de Andaluzio ili trovis amikan medion. Kaj soliĝintajn lokojn, kien ili povus fuĝi antaŭ leĝo, kaj maŭrajn loĝantojn, kiuj markis sin de romantikismo kaj orienta mistikismo. Kiel la ciganoj tiel andaluzanoj montris troigitan intereson pri temo de morto kaj ambaŭ etnoj kutime tre fieras pri siaj tradicioj. Iliaj anoj praktikas precizan individualismon kaj profundan sindonecon al la familio. En tiu ĉi atmosfero naskiĝis flamenko. Ĝi ensumigis muzikon, dancon kaj taŭrobatalojn. Estas mirinde, ke kvankam precipe rilate al la ciganoj estis eldonitaj multnombraj ordonoj kaj proklamaĵoj, de la hispana inkvizicio ili estis tuŝitaj minimume.

La cigana kulturo markas sin per tio, ke iliaj anoj nomas kiun ajn de kie ajn gaĝo - fremdulo. Kvankam gaĝoj pensas pri ili, ke tio estas gajaj kaj feliĉaj homoj, la muziko, kiu ili ludas mem por si, estas plejparte tragika, plena de bedaŭro kaj venĝo. Pli gajajn kantojn ili kantas por ni, ĉar ili scias, ke ni preferas ilin. Ilia privata vivo estas apartigita de la vivo publika. Kvankam ili havas plimultan, sed tute merititan reputacion de ŝtelistoj, ekzistas ankaŭ tradiciaj ciganaj profesioj, kiel estas kantisto, metallaboristo, orakolisto de sorto kaj ĉevalisto. En tio ili estas similaj al kelkaj nuntempaj kastoj en norda Barato, en kiuj ekzistas tradiciaj profesioj de forĝistoj, metallaboristoj, muzikistoj kaj surstrataj kantistoj aŭ ekspertoj de kuracherboj - do konoj kunigitaj kun okultaj praktikoj. Ĝis hodiaŭ la nomadaj virinoj en proksima Oriento estas ornamitaj de cigana tatuaĵo sur la manoj kaj la maleoloj, ĉar onidire tio ŝirmos ilin.

Estas memkompreneble konataj ankaŭ kelkaj ciganaj triboj, kiuj konfesas nenian religian kredon, kiuj ne havas propran muzikon. Sed ilia kulturo koncentriĝas ĉirkaŭ ŝamana kredo en spiritoj, kiuj priloĝas la naturon, ĝuste tiel, kiel restoj de aliaj mezaziaj ŝamanaj kulturoj. La ciganoj kredas, ke ĉiun homon en ties ĉiutaga vivo priregas certaj demonoj kaj spiritoj. Ekz. ĉiu cigana artisto devas esperi, ke venos lia persona demono, kiu donos al li inspiron kaj veran majstrecon. Prezento por gaĝoj estas poste plimulte nur ia ludo, dum kiu ili prezentas, ke la spirito enpaŝis en ilin, kvankam fakte tio ne estas tiel en la praktiko. Tiel en Andaluzio estiĝis, diference de pli leĝeraj kantoj, canto flamenco, ankaŭ pli profundaj kantoj, cante jondo. La dancoj iom similas al klasikaj persaj dancoj kun elementoj el meza Azio, precipe se temas pri nekarakteriza movo de brakoj aŭ centrigio de korpo. Dum la modernaj arabaj dancoj koncentras siajn movojn en regionon de ventro, dum kio la manojn ili tenas plejparte en regiono de ŝultroj, la persaj dancoj kaj flamenko dediĉas atentemon al la pozicio de dorso kaj maksimume eluzas spacon ĉirkaŭ la kapo por ĉarmaj kaj efektaj movoj de la manoj kaj la polmoj. La ciganaj dancoj estas neniam praktikataj nur por dancoj mem. Ĉiam tio estas parto de multe pli vasta kaj pli signifa neverba vortaro de cigana komunikado kaj konduto. Tio estas koro de ia baza transformado, transcendenta stato, forkuro el realeco de ĉiutageco en ekscitigan kaj pli kontentigan stato de la menso. Tio estas grave havi je menso, ĉar la orientala ventra danco rekte en diversaj kuntekstoj devolviĝas kaj de religio kaj de erotikeco. La moderna flamenko evoluis sian propran stilon kaj kulturon, sed kies radikoj estas la samaj por la ventra danco. Fakuloj mencias ekz. kocek, dancon de turkaj ciganoj, kiu estas ĉiam kunigata kun atingo de transcendentaj statoj.

Ciganinoj estas de okcidenta kulturo konsiderataj kiel malĉastaj, ĉar ili neniam hontis nudigi siajn mamojn dum mamnutrado. Malgraŭ tio eĉ ili konfesas en kunigo kun la suba parto de korpo multegon de tabuo. Ties nudigo, aŭ publike aŭ en privateco, estas konsiderata kiel tre grava krimeto. Tradicia vesto de ciganinoj estas tial forte ornamita ĉirkaŭvolvita jupo, postulanta preskaŭ kvar metrojn de ŝtofo. Ciganinoj jam ekde la tempoj, kiam ili dancis en kavernoj en Hispanio, portas grandan jupon kaj kurtan bluzon, kiu atingas eĉ ne ĝis la kokso. Tiu ĉi tipo de vestoj estas tre similaj al foraj kortegaj barataj kostumoj.

Efikoj kaj alporto de ventra danco por virinoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ni komencas nur ekkoni kaj kompreni signifon de orientala ventra danco por moderna virino. Tiu ĉi formo de arto ne estas ĝis nun tro konata kaj iam ĝi estadas erare komprenata kaj erare priskribata precipe danke al manko de informoj.

Tiu ĉi danctekniko estas tre favora por virino, ĉar ĝi efikas per la plej konvena maniero por formigado kaj firmigado de la korpo. Ĝi estas fondita je konscio pri la propra korpo kaj izolado de specifikaj muskolaj grupoj. Se ĝi estas praktikata regule, malrapide ĝi alportos muskolan elastecon kaj firmecon, ĉarmon, gracion kaj vekos en la virino virinecon.

Por ĉiutaga vivo ĝi signifas prirego de tiu ĉi tekniko kaj manieron de emocioj kaj eblecon de intensa travivo ĝuste pere de muziko.

Plimulto de dancelementoj estas praktikata en regiono de ventreto, flankoj kaj pugeto, kiuj estas ektremataj kaj vibrigataj en harmonio kun la resto de korpo kaŭzante ĉe spektanto impreson, ke la muziko kaj la dancistino estas unu. La ritmo estas por araba muziko tre grava. La movo stimulita per dancmovoj gvidas al plibonigo de sangcirkulo subtenante la saman oksigenigadon. Karakteriza por la ventra danco estas, ke ĝi helpas mildigi simptomojn de premenstrua sindromo liberigante regionon de la pelvo. La spino estas plua regiono, kiu estadas ofte ekspoziciata al streĉo kaj premo. Dancante oni tratiriĝas dorsan muskolaron, pro kio plialtiĝas elasteco remitante al doloroj de la dorso kaŭzitaj pro malbona korpotenado kaj manko de fizika ekzercado. Dancante estas ankaŭ penigataj muskoloj sur kruroj kaj piedoj, do post tempo la rezulto estas bele formitaj firmaj kruroj. La danco proponas plibonigon de fizika stato per sensitiva kaj individua vojo, ĝi evoluigas ĝin en harmonio kun eblecoj de ĉiu unuopulo.

Krom avantaĝoj el fizika vidpunkto, la danco povas esti ankaŭ ĝojo kaj ĝuo el sana movo. Kial do ne removi ĉiutagan streson per dancado. La orientala ventra danco estas io por ĉiuj virinoj, por bona sento, plibonigo de stato, memkonscio kaj persona kontentigo...

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(germana) Dietlinde Bedauia Karkutli: Das Bauchtanz-Buch (la ventrodanca libro), Rowohlt 2002, ISBN 3-4996-1328-X

(germana) Eluan Ghazal: Der heilige Tanz. Orientalischer Tanz und sakrale Erotik (la sankta danco. Orienta danco kaj sankta erotiko), Simon & Leutner, 2005, ISBN 3-92238-995-3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ventra danco

Danco

Ciganoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Paĝoj kun informoj pri historio kaj unuopaj stiloj de orientala danco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.