Pado de Historioj de la Malsupra Urbo
Pado de Historioj de la Malsupra Urbo, germane Historienpfad — Untere Stadt, gvidas al 17 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historioj de la Malsupra Urbo de la urbokomunumo Klostronovburgo, kies titolo estas Urbo de la Interpopola Kompreniĝo. La inaŭguro de Pado de Historioj de la Malsupra Urbo okazis la 11-an de septembro 2009.
17 tabuloj montras [redakti]
1 Superrigardo: Mapo de la pado
2 Forirejo kaj ekzekutoplaco: Bildo de la abatejo
3 Domsigno: Bildoj de domsignoj kaj abatejo
4 Barielotirantoj: Bildoj de barielotirantoj
5 Urboplaco 28: Bildo de la posedinto kaj bildo de la domo
6 Defendokorto: Bildo de ŝtonoj kiuj protektas la muron
7 Banĉambroj kaj barbiroj: Bildoj kun bangastoj kaj barbiroj
8 Dometo de la loko: Tiel nomiĝis gastejo. Bildo de batalo
9 Hundogorĝo: Estas nomo de strato. Bildo de la strato kaj turkoputo
10 Spickukofaranto: Bildo de la produkt- kaj vendejo de spickukoj
11 Sebastiano-kolono: Bildo de la kolono kaj iama gastejo
12 Apoteko: Bildo de la malnova apoteko
13 Pestokolono: Konstruita kiel dankesprimo por la finiĝo de la plago.
14 Burĝodomo: Bildoj de la burĝodomo
15 Lederer-korto: Bildo de la Lederer-domo kiu estis salejo
16 Ŝipmajstrodomo: Bildoj de la domo kaj Danubo
17 Inundo: Bildoj de inundo.