Hitel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hitel (Kredo, Kredito) estis transilvania hungarlingva duonmonata revuo inter 1-a de januaro kaj 1-a de junio 1935 aperinta en Kluĵo (Rumanio).

Redaktoroj

Ĝia respondecredaktoro estis István Koós Kovács, redaktorsekretario Ernő Makkai (ĝi la 5-a numero).

Ĝia celo kaj ĝiaj kunlaborantoj

La ekirigado kaj redaktorado fakte ligiĝas al la nomoj de József Venczel kaj László Makkai, kiuj estis malkontentaj de tendenco de Erdélyi Fiatalok laŭ la ideoj de Dezső Szabó kaj deziris prezenti la realecon socian sur sociologiaj-sociografiaj-statistikaj bazoj. Krome la kulturaj kaj ekonomipolitikaj artikoloj de Juhász István, Kéki Béla, Makkai László, I. Nagy Géza, Venczel József la revuo publikis ankaŭ beletristikaĵojn de Bözödi György, Flórián Tibor, Szabédi László, Szemlér Ferenc, Toldalaghi Pál. La studoj kaj verkoj de Wolf von Aichelburg, Makkai László, Grigore Popa, Szemlér Ferenc, Vásárhelyi Z. Emil, la tradukaĵoj de Dsida Jenő, Szemlér Ferenc, Makkai László servis la proksimiĝon de kunvivantaj rumanoj, hungaroj kaj germanoj. Inter ĝiaj kunlaborantoj figuras ankaŭ Cselényi Béla, Heszke Béla, Kiss Jenő, Szenczei László, Tóth Zoltán, Vigh Károly. En la rubriko "Könyvekről" (Pri libroj) oni recenzis la librojn de samtempaj hungaraj verkistoj (Kovács György, Illyés Gyula, Szemlér Ferenc, Antal Szerb, Darvas József, Schöpflin Aladár, Áron Tamási).

Kvaronjara revuo

En 1936 József Venczel samtitolite, sed novnobrigite iniciis la aperigadon de kvaronjara socipolitika revuo. Por kvar jaroj ĝi aperis daŭre. Ekde aprilo 1942 aperas ĉiumonate subtitolite "Nemzetpolitikai szemle" (Nacipolitika revuo) ĝis aŭgusto 1944. Ĝiaj redaktoroj estis: Albrecht Dezső, Kéki Béla, Venczel József, Vita Sándor kaj pli ĉefaj kunlaborantoj Mikó Imre (juraferoj); Bözödi György, Debreczy Sándor, Domokos Pál Péter, Lazányi Endre, Lőrinczi László, Vita Zsigmond, Vásárhelyi Z. Emil (kulturpolitiko); Asztalos Sándor, Oberding József György, Petrovay Tibor (ekonomipolitiko); Heinrich Mihály, Nagy András, Parádi Kálmán (sanaferoj); Szabó T. Attila, Bitay Pál, Illyés Elemér, Kelemen Béla, Kós Balázs, Nagy Ödön, Nonn György, R. Szeben András (sociesplorado); Bíró József, Kiss Jenő, Kováts József, Szabédi László (literaturo-arto). En ĝiaj artaldonaĵoj aperis la kreaĵoj de Debreczeni László, Béla Gy. Szabó, Jenő Szervátiusz.

Fontoj

Eksteraj ligiloj