Hitita lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
hitita lingvo
Parolata en Malgrandazio pli-malpli
inter la jaroj 1600
kaj 1200 a.K.
Denaskaj parolantoj ekde pli-malpli 1200 a.K.
elmortiĝinta
Fremdlingvo / dua lingvo por -
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Anatola lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en -
Reguligita de -
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 hit
  SIL HIT
v  d  r
Information icon.svg

La hitita lingvo, la lingvo de la hititoj (hitita propra nomo nesili oder nesumnili, „lingvo de la homoj el Kaneŝ"), estas antikva lingvo, kiu pli-malpli inter 1600 kaj 1200 a.K. paroliĝis en la Hitita Imperio en centra Malgrandazio. La skribaj dokumentoj en tiu lingvo konsideriĝas la plej malnovaj skribaj dokumentoj pri iu ajn el la hindeŭropaj lingvoj kaj ekaperis ĉirkaŭ la jaro 1600 a.K..

Klasifiko kaj lingva historio[redakti | redakti fonton]

Kune kun pluraj aliaj elmortintaj lingvoj de Malgrandazio la hitita lingvo konsistigas la anatolan branĉon de la hindeŭropa lingvaro. Ĉu la anatolaj lingvoj konsistigas la plej malnovan branĉon de la hindeŭropa lingvaro kaj do Anatolio estas la origina hejmregiono de la lingvaro ("Anatolia hipotezo") aŭ ĉu la lingvanoj enmigris al Malgrandazio (Kurgan-hipotezo), estas malkonsente disputata inter lingvistoj.

Inter la anatolaj lingvoj la hitita historie estis la plej grava, kvin el la aliaj sep lingvoj ŝajne relative proksime parencas.

La tekstaj dokumentoj de la hihita lingvo estas grupigataj en tri epokoj:

  • la malnovhitita epoko difiniĝis inter la jaroj -1570 kaj -1450, do ĝis la hitita reganto Telipinu,
  • la mezhitita epoko inter la jaroj -1450 kaj -1380, ĝis la reganto Ŝupiluliuma la 1-a kaj la
  • novhitita inter la jaroj -1380 kaj -1220, ĝis la pereo de la imperio.

Ĉefe pro fortaj etnaj migradoj en okcidenta azio post la 12-a jarcento a.K. la hitita regno disfalis en plurajn etajn ŝtatojn, en kiuj loĝis precipe antikvaj arameoj. La teritorio fine estis konkerita de la asiria imperio, kies oficiala lingvo estis la aramea lingvo.

Tekstaj dokumentoj kaj ilia remalkovro[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento francaj arkeologoj en Hatuŝa, la eksa ĉefurbo de la hitita imperio, malkovris iujn fragmentojn de argilaj tabuloj. La skribaĵoj sur ĝi estis en legebla variaĝo de la akada kojnoskribo, kiujn tamen la arkeologoj ne komprenis, ĉar evidente ili estis plejparte en nekonata lingvo. La publikigoj pri la trovoj apenaŭ atentiĝis inter la mondaj sciencistoj. Dum la jaro 1902 la norvego Jørgen Alexander Knudtzon supozis, ke la tekstoj estus verkitaj en hindeŭropa lingvo: bazo de lia supozo estis la korespondado inter la hitita grandreĝo kaj la faraono Eĥnaton el la antikva Egiptio. Dum 1906 du arkeologoj, la germano Hugo Winckler kaj la turko Theodor Makridi Bey en la ruinoj de Hatuŝa trovis tabulon kun pli longa teksto. Tiu teksto enhave jam estis konata: temis pri versio de la pripaca traktato inter la hitita grandreĝo Hatusili la 3-a kaj la egiptia faraono Ramseso la 2-a. Kopio de tiu teksto, kiu konsideriĝas la plej aĝa konata skriba interkonsento pri paco en la historio de la homaro, estas ekspoziciigita en la centra oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

La fakta deĉifro de la materialo dum la jaro 1915 kaj la postulo pri parenceco al la anatola lingvaro estis la merito de la ĉeĥa sciencisto Bedřich Hrozný. Li tiujare publikigis raporton kun la titolo "La solvo de la hitita problemo" en la ĵurnalo de la "Germana Priorienta Socio" (Deutsche Orient-Gesellschaft). Du jarojn pli poste aperis lia libro Die Sprache der Hethiter, ihr Bau kaj ihre Zugehörigkeit zum indogermanischen Sprachstamm ("La lingvo de la hititoj, ĝia strukturo kaj ĝia aparteno al la hindeuropxa lingvaro", vidu la literaturan liston sube).

Al la intertempe disponeblaj tekstoj apartenas krom la jam menciita pripaca traktato ankaŭ religiaj kaj juraj dokumentoj. Inter ili ankaŭ estas iaspeca konstitucio, kiun la reganto Telipinu ordonis fiksigi ĉirkaŭ la jaro -1500. Sur granda nombro de la trovitaj argilaj tabuloj ankaŭ troviĝas ĉiutagaj notoj, ekzemple listoj de provizoj aŭ de aĉetindaĵoj. Al tio ŝuldiĝas la granda kvanto de intertempe konataj hititaj vortoj pri ĉiutagaj objektoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ahmet Ünal: Multilinguales Handwörterbuch des Hethitischen / A Concise Multilingual Hittite Dictionary Hititçe / Çok Dilli El Sözlüğü [Multlingva konciza vortaro de la hitita lingvo]. Hethitisches, englisches, deutsches kaj türkisches Wörterbuch / A Hittite, English, German and Turkish Dictionary / Hititçe, İngilizce, Almanca ve Türkçe Sözlük [Kompara vortaro hihita-angla-germana-turka], Hamburgo 2007, eldonejo Dr. Kovac, ISBN 978-3-8300-3097-3
  • Johannes Friedrich: Hethitisches Elementarbuch. 1. Teil - Kurzgefaßte Grammatik [Elementa libro pri la hihita. Unua parto - konciza gramatiko]. Winter, Heidelberg 1960.
  • Elisabeth Rieken: Hethitisch [la hetita], en: Michael P. Streck (kompilinto), Sprachen des Alten Orients [lingvoj de la antikva oriento] Darmstadt 2005, 80-127. ISBN 3-534-17996-X
  • Warren H. Held Jr.: Beginning Hittite [komencante pri la hitita]. Eldonejo Slavica, Columbus Ohio 1988. ISBN 0-89357-184-9
    (anglalingva gramatiko kaj tekstlibro)
  • Bedřich Hrozný: Die Sprache der Hethiter, ihr Bau kaj ihre Zugehörigkeit zum indogermanischen Sprachstamm. [La lingvo de la hititoj, ĝia strukturo kaj ĝia aparteno al la hindeŭropa lingvaro]. Eldonejo Hinrichs, Lepsiko 1917, TU (eldonejo Teknika Universitato), Dresden 2002 (represo). ISBN 3-86005-319-1
  • Christel Rüster, Erich Neu: Hethitisches Zeichenlexikon [leksikono pri hititaj signoj], Wiesbaden 1989, ISBN 978-3-447-02794-6
  • Patri, Sylvain (2007), L'alignement syntaxique dans les langues indo-européennes d'Anatolie [komparo sintaksa de la hindeŭropaj lingvoj de Anatolio], Otto Harrassowitz, Wiesbaden, ISBN 978-3-447-05612-0
  • Susanne Zeilfelder: Hittite Exercise Book [ekzercolibro pri la hihita]. Wiesbaden 2005, ISBN 978-3-447-05206-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]