Hjalmar Johannes Runeberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hjalmar Johannes RUNEBERG (pseŭdonimo: Nino; naskiĝis la 27-an de majo 1874 en Romo (Italio); mortis la 15-an de februaro 1934) estis svedlingva finnlandano, poeto, literaturisto, d-ro fil. Li estas nepo de Johan Ludvig Runeberg, la nacia poeto de Finnlando. Nino Runeberg verkis pri literaturo kaj folkloro, poezion originalan kaj tradukan en sveda lingvo.

Li esperantistiĝis en 1901 per Théophile Cart en Parizo kaj partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne, 1905. Li estis fondinto kaj multjara prezidanto de la Esperanto-Societo „La Polusstelo“ en Helsinko. Li estis la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando. Li gvidis kursojn por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinko dum pluraj jaroj.

Esperanto-Asocio en Finnlando en 1984 fondis subtenan societon kun lia nomo Societo Nino Runeberg. La membrokotizo, duoblo de individua membro de EAF, subtenas la agadon de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Tradukoj

Literaturo