Hniezdne

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hniezdne, hungare Gnézda, germane Kniesen estas vilaĝo kaj eksurbo en Slovakio.

La vilaĝo situas laŭ bordo de Poprad (rivero).

Historio [redakti]

La unua mencio pri la setlejo devenis el 1286, tiam germanoj alvenis. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) nomumis la komunumon libera reĝa urbo, poste tuj hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. Tiutempe precipe metiistoj (tajloroj, botfaristoj, bierfaristoj, forĝistoj) loĝis en la urbo. La 16 urboj:

Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat Szepesváralja

La domoj konstruiĝis precipe el ligno, tial okazis incendioj en 1696, 1706, 1872 kaj en 1912. En 1910 en la urbo loĝis 1080 da homoj, precipe germanoj kaj slovakoj en minoritato. Ĝis 1919 la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Ólubló, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis dportitaj. Nuntempe vivas en la vilaĝo 1300 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.

Vidindaĵoj [redakti]