Hoĝatia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mollaho Falsafi en la detruita centro bahaa de Teherano je 1955

Hoĝatia (en persa lingvo: انجمن حجتیه ) ankaŭ Hoĝatia Madahvia Societo estas duon-sekreta organizaĵo nepolitika de Irano, kiu estas ĝisoste kontraŭ bahaismo. Ĝin fondis en 1953 predikisto de Maŝhado Ŝejĥo Mahmud Halabi. La Ŝaho Mohamed Reza Pahlavi permesis, ke ĝi daŭrigis sian kontraŭ-bahaan agadon, se ĝi apogis lin. Hoĝatiano mollaho Mohamed Taki Falsafi radioelsende predikis kontraŭ la bahaanoj kaj instigis al pogromoj kaj al detruo de la nacia centro bahaa de Teherano en 1955.

Ĉar ĝi ne plene konsentis kun la teologiaj ideoj de la ajatollaho Ruhollah Ĥomejni (Ruhollah Khomeini) pri la reveno de la "Kaŝita Imamo" kaj la Islama Respubliko de Irano, tiu-ĉi persekutis kaj malpermersis ĝin en 1983. Tamen nun la Prezidento de Irano Mahmud Ahmadineĵad ŝajnas esti favora al ĝiaj mesiaj dogmoj.

Eksteraj Ligiloj (angle)[redakti | redakti fonton]