Hošťálkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hošťálkovice
germane Hoschialkowitz, antaŭe germane Hoschialkowitz über Ratibor, ekde 1939 germane Gottschalksdorf, pole Hoszczalkowice
urba parto
Hošťálkovice
Situo de urba parto Hošťálkovice en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Hošťálkovice en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hošťálkovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Parto de Ostrava
Montaro Nízký Jeseník
Tipo de parto Urba parto
Riveroj Odro, Opava
Situo Hošťálkovice
 - koordinatoj 49° 50′ 50″ N 18° 12′ 54″ O / 49.84722 °N, 18.21500 °O / 49.84722; 18.21500 (mapo)
Areo 5,29 km² (529 ha)
Loĝantaro 1 683 (2021)
Denseco 318,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1434
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 725 28
Aŭtobusa linio Aŭtobusa linio n-ro 34
Situo de Hošťálkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hošťálkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hošťálkovice enkadre de Ĉeĥio
Hošťálkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Hošťálkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Hošťálkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hošťálkovice
Retpaĝo: www.hostalkovice.cz
Portalo pri Ostrava

Hošťálkovice (germane Hoschialkowitz, antaŭe germane Hoschialkowitz über Ratibor, pole Hoszczalkowice) estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Ĝi estis alligita al Ostrava la 24-an de aprilo 1976. Ĝi situas sur kunfluejo de riveroj Opava kaj Odra. Vivas ĉi tie 1 683 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la unua historia mencio estas gvidataj disputoj inter historiistoj. A. Turek citas dokumenton el la jaro 1377 rilata al dividado de Opavio, kie estas menciita vilaĝo Hoschczalkowicz. Pli novaj studoj de Jaroslav Bakala asertas, ke la menciita nomo rilatis al vilaĝo Hošťálkovy ĉe Krnov. La unua konfida mencio, al kiu kliniĝas plimulto de historiistoj, estas nur el la jaro 1434, kiam kavaliro Mikuláš Zajíček aĉetis vilaĝon Martinov-on. En 1502 liaj filoj Lacek kaj Václav vendis Hošťálkovice-on al Jindřich el Děhylov. Ekde la jaro 1536 ĝis la jaro 1809 ĝi estis parto de hlučína senjorujo. Post malvenkita milito je Silezio ĝi falis en la jaro 1742 al Prusio. Al Ĉeĥoslovakio ĝi estis realligita la 4-an de februaro 1920. Ĝis komenco de la 19-a jarcento Hošťálkovice tenis agrikulturan karakteron. Poste plimulto de loĝantoj dediĉis sin al laboro en la industria ĉirkaŭaĵo aŭ en entreprenoj rekte sur la teritorio de la municipo. Troviĝis ĉi tie ekz. ŝtonminejo, distilfarejo, muelejosegejo (fabriko por prilaborado de ligno). Post munkena interkonsento ĝi fariĝis ekde la 9-a de oktobro 1938 parto de Tria regno ĝis liberigo la 30-an de aprilo 1945. Post 1945 Hošťálkovice restis tipa ĉeurbamunicipo. Ties loĝantoj veturis al laboro en la ĉirkaŭaĵon kaj samtempe ili primastrumadis proprajn agrikulturajn parcelojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869626
1880641
1890626
1900766
1910915
19211 156
JaroLoĝantoj
19301 352
19501 456
19611 634
19701 620
19801 611
19911 538
JaroLoĝantoj
20011 511
20111 599
20211 683

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1832 estis sur loko de burgaro konstruita empira kastelo. Karakteriza objekto kaj tut-urba dominaĵo estas televida elsendigilo. Naturformacio ĉirkaŭ riveroj Opava kaj Odro estas proponita kiel biokoridoro kaj biocentro.

Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj estis konstruita en la jaro 1793. Ĝis hodiaŭa aspekto ĝi estis renovigita en la jaro 1903. En la turo de la preĝejo troviĝas memoriga kaj historie valora sonorilo Petr, muldita en la jaro 1668 ĉe O. Winter.

Municipoj kun similaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.