Hoŭ Debang
Hoŭ Debang | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1890 en Fuĝoŭo | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1974 (84-jaraĝa) en Pekino | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | cerba sangado • leŭkemio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Universitato Kolumbio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉinio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • kemiisto vd | ||||
Laborkampo | kemia inĝenierarto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
HOŬ Debang (ĉina: 侯德榜), ankaŭ konata kiel HOŬ Qirong (ĉina: 侯启荣) estis sciencisto kaj kemia inĝeniero en Ĉinio. Li naskiĝis la 9-an de aŭgusto, 1890, en distrikto Táijiāng (prononco: TAJĉjang) de Fuĝoŭo (tiam konata kiel kantono Hoŭgŭan) kaj mortis la 26-an de aŭgusto, 1974, en Pekino. Diplomito de Universitato Cingĥŭa en 1912, Hou sendiĝis kiel erudiciulo al Usono por studi modernajn teknologiojn. Li akiris sian magistran diplomon en kemia inĝenierio ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio (1917), kaj poste akiris sian doktoriĝon ĉe Universitato Kolumbio (1921).
Ekde 1950, Hou Debang estis konsilinto en la kemio-industria buroo de la Ministerio de Peza Industrio. Je 1957 li membriĝis en la Komunista Partio de Ĉinio kaj je 1959 nomumiĝis kiel vicministro de la Ministerio de Kemia Industrio. Inter la eltrovroj fare de Hoŭ estis lia plibonigo de la procezo Solvay por la produktado de natria karbonato en 1933.
La 26-an de aŭgusto 1974, jam malsana de leŭkemio, li mortis pro cerba hemoragio.