Barberêche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hobelet)
Barberêche
Blazono de Barberêche
Blazono de Barberêche
Blazono de Barberêche
Pensier, komunumo Barberêche
Pensier, komunumo Barberêche
Pensier, komunumo Barberêche
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 51′ 26″ N 7° 9′ 33″ O / 46.85722 °N, 7.15917 °O / 46.85722; 7.15917 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 26″ N 7° 9′ 33″ O / 46.85722 °N, 7.15917 °O / 46.85722; 7.15917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 510
Areo 9,17 km²
Alteco 569 m super marnivelo
Poŝtkodo 1783
Komunumkodo 2243
Mapo de Barberêche
Mapo de Barberêche
Mapo de Barberêche
vdr

Barberêche (en la germana lingvo Bärfischen) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 510 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Barberêche situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Schiffenen, baraĵlago de la rivero Sarino, proksimume 5,5 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo Barberêche konsistas el la ĉefvilaĝo Barberêche (sur alteco de 569 m s.m.), kaj la vilaĝoj kaj vilaĝetoj Pensier (en germana lingvo Penzers, sur alteco de 584 m s.m., supre de la alfluo de la rojo Sonnaz al la Lago de Schiffenen), Hobelet ( sur alteco de 655 m s.m., sur monteto supre de Pensier), Villaret,(sur alteco de 610 m s.m., supre de la valo de Courtepin), Breilles (sur alteco de 640 m s.m., ĉe la bordo de la rojo Bouley), Petit Vivy (sur alteco de 590 m s.m., sur la teraso supre de la Lago de Schiffenen), Grand Vivy (sur alteco de 565 m s.m., sur teraso supre de la Lago de Schiffenen), kaj Grimoine (sur alteco de 565 m s.m., sur la teraso supre de la Lago de Schiffenen, sude de Kleingurmels). Krome al la komunumo apartenas diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,17 km², de kiuj 19,8% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Barberêche limas en nordo al Gurmels, en oriento al Düdingen, en sudo al La Sonnaz, en sudokcidento al Misery-Courtion, kaj en okcidento al Courtepin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la okcidenta parto de la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo. La cetera komunumo atingeblas pere de flanka vojo, kiu kondukas de la kantona ĉefvojo laŭlonge de la Lago de Schiffenen al Gurmels. Al la publika trafiko la komunumo estas konektita pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Morato al Friburgo, kiu situas en Pensier. La ceteraj vilaĝoj de la komunumo ne disponas propran konekton al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Barberêche datiĝas el la jaro 1154 kiel Barbereschi. En Barberêche estis trovitaj tombejoj el la Hallstatt-epoko kaj restaĵoj de du romiaj bienoj. Inter la jaroj 1154 ĝis 1198 estis dokumentita Senjoro Rudolfo de Barberêche. En 1332 estis menciita Petro de Mettlen, vasalo de la Grafoj de Thierstein, kiel senjoro de Barberêche. En la 15-a jarcento Barberêche feŭdo de la senjoroj de Mossu, poste de Franco Arsent kaj en 1519 de Petro Falck, de 1519 gbis 1662 de la Senjoroj Praroman kaj fine ĝis 1799 de la Senjoroj Stäffis-Mollondin. En la jaro 1442 la suvereneco pri Barberêche estis akirita de la urbo Friburgo kaj apartenis ek de tiam al la Malnova Kamapro de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1848 al la distrikto Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la friburga Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]