Hod O’Brien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hod O’Brien
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1936 (1936-01-19)
en Ĉikago
Morto 20-an de novembro 2016 (2016-11-20) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Hotchkiss School
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto
vdr

Walter Howard „Hod“ O’BRIEN (* 19-an de januaro 1936 en Ĉikago) estas usona ĵazpianisto de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

O’Brien eklernis pianludon en la aĝo de ses jaroj. En 1950 li komencis labori kiel profesia muzikisto. Unue li tenis en Ĉikago proprajn ensemblojn. Post mallonga studo ĉe konservatorio Manhattan School of Music li prezentis en 1957 je Novjorko kun la kvinopo de Oscar Pettiford. Li partoprenis je la sonregistradoj por la albumo Three Trumpets de Donald Byrd, Art Farmer kaj Idrees Sulieman, muzikis poste kun saksofonisto J. R. Monterose, por sekvatempe akompani kiel membro de la bando de Teddy Kotick en klubejo sur Staten-Insulo gastsoloistojn kiel Phil Woods aŭ Stan Getz. En 1960 li kunlaboris pri la albumo Guitar Groove de René Thomas. Ekde 1963 ĝis 1973 li studis matematikon kaj psikologion kaj laboris kiel scienca kunlaboranto de la Universitato je Novjorko. Post tio li malfermis propran muzikklubejon. Ekde la 1970-aj jaroj li laboris ĉefe ĉe Joe Puma. Ekde la 1980-aj jaroj ekestis albumoj je propra nomo, kiujn kunverkis muzikistoj kiel Pepper Adams, Tom Harrell, Ray Drummond, Kenny Washington kaj Frank Luther. Li ankaŭ surdiskigis kun Chet Baker, Ted Brown kaj Danny D’Imperio.

O’Brien estas edzo de la ĵazkantistino Stephanie Nakasian, kun kiu li ankaŭ prezentas ekde la mezo de la 1980-aj jaroj; ilia filino ankaŭ estas ĵazkantistino.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Opalessence (Criss Cross, 1984)
  • Ridin’ High (Reservoir, 1990)
  • So That’s How It It (Reservoir, 1997)

Kun Hod O’Brien kiel gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

  • Roswell Rudd: Flexible Flyer (Black Saint, 1974)
  • Chet Baker: Blues for a Reason (Criss Cross, 1984)
  • Joe Puma: Shining Hour (Reservoir, 1984)
  • Danny D’Imperio: Blues for Philly Joe (VSOP, 1991), Glass Enclosure (VSOP, 1991)
  • J. R. Monterose: T.T.T. ((Storyvielle, 1988)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]