Hodgsona certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hodgsona certio
Hodgsona certioIn ĉe Kullua Distrikto (Himaĉal Pradeŝ, Barato)
Hodgsona certioIn ĉe Kullua Distrikto (Himaĉal Pradeŝ, Barato)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. hodgsoni
Certhia hodgsoni
(Brooks, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hodgsona certio, Certhia hodgsoni, estas eta paserina birdo el la suda bordo de Himalajo. Ĝia specifa distingo el la Longfingra certio (C. familiaris) estis ĵus validata.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta birdo, 12.5 cm longa, de sufiĉe monotona aspekto. Ĝi estas bruneca kun pli hela kaj malhela striado supre, kaj blankeca sube kaj ĉe la superokula strio. Ĝi estas pli bruna supre ol la Longfingra certio (C. familiaris), kun kontrasta ruĝeca pugo. Ĝi havas longan kurbecan bekon kaj longajn rigidajn vostoplumojn.[2]

La kanto komencas per du tipaj alvokoj ŝrii karakteraj kaj de tiu specio kaj de la proksimaj parencoj. Poste sekvas unu aix kelkaj trilecajn notojn kaj fine (kutime) du respektive supren kaj suben treniĝantaj notoj. Ĉiu sono estas ĉirkaŭ 0.3 sekundojn longa, kaj la tuta kanto daŭras ĉirkaŭ 2 al 2.5 sekundoj.[3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ili havas tri orientalisa subspeciojn, el okcidente orienten la jenajn:[4]

  • Certhia hodgsoni hodgsoni Brooks, 1871 – N Pakistano al NOk Barato
  • Certhia hodgsoni mandellii Brooks, 1874Nepalo, Butano, NOr Barato
  • Certhia hodgsoni khamensis Bianchi, 1903 Ĥama certio[5] – SOk Ĉinio, Birmo kaj eble NOr Barato

Tiu arbogrimpulo estis iam inkludita en la Longfingra certio (C. familiaris), sed nuntempe oni konsideras, ke ĝi konstituas distingan specion. Ĝi estas la sudorienta reprezentanto de la stirpo en la holarktiso de arbogrimpuloj plej rilata al la frata specio C. familiaris kaj al la nordatlantika superspecio de la Mallongfingra certio (C. brachydactylata) plus la Amerika certio (C. americana).[4]

Kvankam la Certiedoj estas tre diversaj en Himalajo, la aliaj specioj tie apartenas al stirpo diferenca disde la Hodgsona certio. Dum tiu ĉi specio estas alopatria posteulo de la grupo de la holarktiso, la aliaj himalajaj arbogrimpuloj estas parapatriaj membroj de grupo kiu probable laŭevolue radiiĝis el subtropika suda Ĉinio.[3]

La esperanta kaj la scienca nomo de tiu specio omaĝas la anglan naturaliston kaj etnologon de la 19a jarcento Brian Houghton Hodgson, kiu laboris en Britia Hindio.

Teritorio kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado (violkolora).

La Hodgsona certio troviĝas ĉe Himalajo en la ŝtatoj de Butano, sudcentra Ĉinio, norda Barato, nordokcidenta Birmo, Nepalo kaj plej norda Pakistano. Ili loĝas moderklimatajn al malvarmajn tropikajn montarbarojn. Ili ĉefe loĝas en arbaroj de koniferoj [6], sed ili povas moviĝi suben al arbaroj de kverkoj kaj rododendroj vintre. La rigidaj vostoplumoj permasas la birdojn grimpi vertikalajn arbotrunkojn serĉe de artropodoj. Ili nestumas en arbofendoj, kaj la tipa ovodemetado konsistas el 4-6 ruĝecbrune makulitaj rozkolorecblankaj ovoj.[7]

Kvankam la etenda teritorio de tiu sufiĉe loĝanta specio estas minacata de habitatofragmentado ĝenerale, la C. hodgsoni estas tiom komuna kiom siaj nordaj parencoj. La IUCN konsideras ĝin kiel specio Malplej Zorgiga.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harrap & Quinn (1996), Tietze et al. (2006), BLI (2008)
  2. Harrap & Quinn (1996)
  3. 3,0 3,1 Tietze et al. (2006)
  4. 4,0 4,1 Harrap & Quinn (1996), Tietze et al. (2006)
  5. Bangs (1932)
  6. vidu : Himalajaj subtropikaj pinaroj
  7. Harrap & Quinn (1996), BLI (2008)
  8. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Outram Bangs, (1932): Birds of western China obtained by the Kelley-Roosevelts expedition. Fieldiana Zoology 18(11): 343-379. Plena teksto ĉe Internet Archive
  • BirdLife International (BLI), 2008, id=151077, Certhia hodgsoni, 12a Majo 2009.
  • Harrap, Simon & Quinn, David, (1996): Tits, Nuthatches & Treecreepers. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3964-4
  • Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua, (2006): Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity. Ibis 148(3): 477-488. COI:doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x (HTML resumo)