Hodiaŭ, Jupitero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoy, Júpiter
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Luis Landero
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

Hoy, Júpiter (Hodiaŭ, Jupitero) estis hispanlingva romano verkita de Luis Landero. Kiam oni publikis ĝin en 2007, Landero ne estis verkinta iun verkon post 5 jaroj ekde la apero de El guitarrista (La gitaristo) en 2002.[1] En tiu ĉi romano oni priskribas la paralelajn vivojn de du ĉefroluloj. Unuflanke jen Dámaso, kiu post malagrabla infaneco en familio kie la patro tro postuklis de li, envenas en malsatego kaj venĝodeziro kontraŭ la ŝajna kulpulo de tiu peniga ekzistado, iu entrudulo kiu laŭ la opinio de Dámaso ŝtelis lian familion, la patron, la fratinon kaj eĉ la patrinon, la heredaĵon kaj eĉ la trankvilecon kaj spiriton. Aliflanke, Tomás, instruisto en mezlernejo pri Lingvo kaj Literaturo, malkaŝas sian amon por junulino, sia lernantino, 16jaraĝa kiu ŝanĝos lian vivon.

Hispanlingva postkovrilo de la hispana eldono de tiu ĉi romano

Se konsideri la propran biografion de Luis Landero, facile oni komprenas ke almenaŭ la etosoj -se ne la karakteroj mem- de ambaŭ ĉefroluloj koincidas kun la siaj propraj. Dámaso estas infano de malriĉa kamparana familio de kamparana regiono Ekstremaduro, kiel li mem kaj kiu devos elmigri serĉe de pli favoraj vivkondiĉoj kaj ekonomie kaj personvive kaj perlabori sian vivon danke al sinsekvo de diversaj laborpostenoj. Tomás estas junulo kiu vivas por literaturo kiu trovas laborpostenon por instrui ĝin en mezlernejo, kiel Landero mem. Lingvaj (kaj sone kaj skribe) koincidoj inter ambaŭ nomostas kompreneble simplaj koincidoj. La pli literaturaj kondiĉoj de ambaŭ roluloj, nome la malsatego de Dámaso kaj la ama vivo de Tomás unue kun sia edzino kaj poste kun sia amatino, oni povas supozi, ke temas pri literaturaj inventaĵoj.

La jam antaŭ sperto de Landero unue kiel instruisto pri literaturo kaj poste kiel romanisto permesas al li perlabori bone konstruitan romanon kun paralela strukturo laŭ kiu antaŭeniras ambaŭ vivoj, sed permesante la leganton diveni aŭ imagi kia estos la fina renkonto de tiuj ŝajnaj paralelaj linioj. Krome la stilo brilas per rimedoj tradiciaj kaj eĉ cervanteskaj (ankaŭ aliaj verkoj de Landero fingromontras al Cervantes), kiel ironio, amplifikado, kontrastoj, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]