Hoegaarden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝejo de Sankta Gorgonius en Hoegaarden
Mapo de la municipoj en la provinco
Bazaj informoj
provinco: Flandra Brabanto
geografia situo: 50°46’N; 4°53’E Mapo
areo: 33,93 km²
loĝantoj: 6.104 (2004-07-01)
loĝdenso: 180 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 3320

Hoegaarden (nederlande:[HUĥa:rd'n]) estas municipo en Belgio.

La loknomo estas ankaŭ konata pro la bierfarejo kun ties biero 'Hoegaarden'.

Ekde 1977 la municipoj Meldert kaj Outgaarden apartenas al Hoegaarden, la ĉefa municipo.

Bierfarejoj

Hoegaarden estas konata kiel biera komunumo. Iam tie ekzistis pluraj dekoj da bierfarejoj. Ekde 1966 restis nur unu, la bierfarejo De Kluis, fondita de Pierre Celis. Tiu ĉi farejo inter alie faras la bierojn Hoegaards witbier, De Verboden Vrucht, Hoegaarden Grand Cru, Julius kaj Das. La bierfarejo estis en la 80-aj jaroj aĉetita de la tutmonda grupo Interbrew (poste InBev). Je la 30-a de novembro 2005 InBev sciigis, ke ĉiuj bierfaraj aktivecoj en Hoegaarden estos translokitaj al Jupille. Ne nur tio ĉi signifas ke homoj perdis sian laboron, sed ankau perdiĝas tiel ĉi la lasta bierfarejo en Hoegaarden.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la municipo (nederlande)


 
Provinco Flandra Brabanto
flago de la provinco Flandra Brabanto

Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem | Zemst | Zoutleeuw

Belgio | Provincoj