Hoel la 2-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hoel la Dua
Duko de Bretonio
Regado 1066-1084
Devena nomo Houel Huuel
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Naskiĝo ĉ. 1030
Morto 13-an de aprilo 1084
Antaŭulo Conan la Dua Red crown.png
Sekvanto Alano la Kvara Fergent Red crown.png
Idaro Alano Fergent
Mathias la Dua
Eudon
Adèle II, abatino de la abatejo Saint-Georges de Rennes
Havoise,
Dinastio Familio de Kornvalo
Patro Alano Canhiart
Patrino Judita
Antaŭulo Alain Canhiart
v  d  r
Information icon.svg

Hoel la Dua dirata Houel Huuel en la bretona lingvo kaj Hoël de Cornouaille en la franca (naskiĝis ĉirkaŭ en 1030[1], mortis la 13-an de aprilo 1084), plej aĝa filo de Alano Canhiart, grafo de Kornvalo, kaj de Judita, filino kaj heredantino de Judikaelo, grafo de Nantes, estis grafo de Kornvalo kaj grafo de Nantes, kaj poste duko de Bretonio de 1066 ĝis 1084.

Genealogio de Alano la Tria, duko de Bretonio

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis grafo de Kornvalo je la morto de sia patro en 1058, kaj grafo de Nantes, lando kiun li jam administris, antaŭ la morto de sia patrino en 1063. Por firmigi la regadon de la familio de Kornvalo super la lando de Nantes, li elektis en (1059), kaj konsekris en (1061) kiel episkopo de la urbo sian postenaskitan fraton Guérech. Je la morto de Guérech en 1079, lia plej juna frato Benoît, abato de Sankta Kruco de Quimperlé de 1066, sekvis lin ĉe la kapo de la episkopejo.

Antaŭ 1058, Hoel edziĝis al Havoise de Bretonio, filino de la duko Alano la 3-a de Bretonio kaj fratino de Conan la 2-a de Bretonio. Je la morto de tiu lasta, li fariĝis do duko de preskaŭ la tuta Bretonio la 11-an de decembro 1066. Nur la graflando de Rennes estis ekster lia aŭtoritateco, ĉar ĝi estis donita al la grafo Gotfredo Grenonat, nelegitima filo de Alano la 3-a.

En la regado de Hoel, la bretonaj senjoroj, kiuj partoprenis en la konkero de Anglio kun Vilhelmo la Konkeranto akiris gravajn feŭdojn en Anglio.

La komenco de lia regno estis paca, sed lia edzino Havoise mortis en 1072. Tiam Hoel devis fronti inter 1075 kaj 1077 ribelon de la bretonaj feŭduloj kondukatan de Gotfredo Boterel filo de Eono la 1-a de Pentievro, Gotfredo Grenonat, Eudon la 1-a de Porhoët, de la senjoroj de orienta Bretonio sed ankaŭ de lia patra feŭdo de Kornvalo.

Hoel superis la ribelintojn nur danke al la helpo de Vilhelmo la Konkeranto kaj la interveno de sia plej aĝa frato Alano Fergent en la batalojn.

La duko Hoel rezidis en Quimper kaj en Nantes kun sia kortego en kiu estis harpisto Cadiou « citharista ». Hoel mortis en la 13-a de aprilo 1084[2].

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis antaŭ 1058 al Havoise de Bretonio kaj ili havis kvin gefilojn :

  1. Alano Fergent, duko de Bretonio
  2. Mathias la 2-a, grafo de Nantes.
  3. Eudon, citita en akto de la ĉartaro de Redon en 1089.
  4. Adèle la 2-a, abatino de la abatejo Saint-Georges de Rennes de 1085 ĝis sia morto en la 14-a de oktobro 1152.
  5. Havoise, konata per akto de la ĉartaro de la abatejo Saint-Georges de Rennes de 1085.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean-Christophe Cassard Houel de Cornouaille p.96
  2. Jean-Christophe Cassard Houel de Cornouaille p.117

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]