Lutzenberg AR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hof (Lutzenberg))
Lutzenberg
Blazono de Lutzenberg
Stacidomo Wienacht-Tobel en la komunumo Lutzenberg
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Kantono Apencelo Ekstera ne havas distriktojn
Koordinatoj  47° 27′ 29″ N 9° 35′ 2″ O / 47.45806 °N, 9.58389 °O / 47.45806; 9.58389 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 29″ N 9° 35′ 2″ O / 47.45806 °N, 9.58389 °O / 47.45806; 9.58389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1220
Areo 2,26 km²
Alteco 538 m super marnivelo
Poŝtkodo 9426
Komunumkodo 3033
Mapo de Lutzenberg
vdr

Lutzenberg estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1220 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lutzenberg konsistas el du partoj inter kiuj situas la komunumoj Thal, Heiden kaj Wolfhalden. La orienta parto, kiu estas la pli granda, situas ĉe deklivo supre de Rheineck kaj konsistas el la setlejoj Brenden, Hof, Haufen kaj Lutzenberg mem, dum la okcidenta parto situas norde de Rorschach sur la norda deklivo de la monto Rorschacherberg kaj konsistas el la setlejoj, Tobel kaj Wienacht. De ambaŭ partoj oni havas belan vidon al la Bodenlago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La orienta parto limas en nordo al Thal kaj Rheineck (ambaŭ en Kantono Sankt-Galo), en oriento al Sankt-Margreto (Kantono Sankt-Galo) kaj Walzenhausen, en sudo kaj okcidento al Wolfhalden. La okcidenta parto limas en nordo al Eggersriet (Kantono Sankt-Galo), en nordoriento al Rorschacherberg (Kantono Sankt-Galo), kaj en sudo al Heiden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La orienta parto de la komunumo disponas pri la stacidomo Wienacht-Tobel ĉe la dentorada montarfervojlinio de Rorschach al Heiden. La okcidenta parto atingeblas per poŝtaŭto ek de Rheineck kaj Heiden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bienoj Brenden, Wienacht kaj Tobel estis jam menciitaj en la 14-a jarcento. Dum Tobel kaj Wienacht apartenis al la senjorujo Wartensee, la cetera teritorio de la hodiaŭa komunumo apartenis al la voktejo Rheineck kaj al la bieno Thal, kiu estis servuto de la episkopo de Konstanco. Post la Apencelaj Militoj (1401 ĝis 1429) la teritorio fariĝis parto de la komunumo Kurzenberg. La nomo Lutzenberg estis menciita la unuan fojon en la jaro 1634 por la orienta parto de la komunuma distrikto Kurzenberg. Post la konstruo de la preĝejo en Kurzenberg kaj la malfondo de tiu komunumo, Lutzenberg fariĝis la nomo por la tuta teritorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]