Hofburg
El Vikipedio
La konstruado de la Kortega Kastelo (germane Hofburg) komenciĝis jam en la 13-a jarcento. La plej malnova parto nomiĝas Schweizerhof (korto de svisoj) kun gotika kastel-kapelo. Plivastiĝoj: Amalienburg, Leopolda Parto, Imperiestro-oficeja Parto, Mikaela Parto.
La kunigo de la konstrupartoj okazis en la 19-a jarcento. La Mikaela Parto kun Mikaela Pordego kaj centra kupolo, laŭ fasadpropono de Johann Bernhard Fischer von Erlach (Johano Bernhardo Fiŝer de Erlaĥ) estis finita en 1893. La Svisa Pordego kombinas la internan kastelkorton kun Svisa Korto, renesanca konstruaĵo el 1552. La Kordega Kastelo estas nun la sidejo de la federacia prezidento de Aŭstrio.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Hofburg Wien - Kaiserappartements, Sisi Museum und Silberkammer, germane, angle, itale
- Forschungsprojekt "Die Wiener Hofburg" (Österreichische Akademie der Wissenschaften), germane
- [1] Informoj por turistoj, multlingve
- Geschichte der Wiener Hofburg (Österreichische Präsidentschaftskanzlei), germane
- [http://www.hofburg.at/show_content.php?sid=34 Virtuala trairo (Österreichische Präsidentschaftskanzlei), germane
- Interreta enciklopedio pri Aŭstrio, germane kaj angle, kun video- kaj bildaro.