Hofen SH
| Hofen | |
|---|---|
| Kantono | Ŝafhaŭzo |
| Komunumo(j) | Thayngen |
| Koordinatoj | 47°46′58″N 8°40′37″O / 47.78278°N, 8.67694°OKoordinatoj: 47°46′58″N 8°40′37″O / 47.78278°N, 8.67694°O |
| Nombro de enloĝantoj | 138 |
| Areo | 1,05 km² |
| Alteco | 474 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8242 |
Enhavo |
[redakti] Pri la vilaĝo
Hofen estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 138 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj estas la plej malgranda komunumo de la kantono. Ek de la 1-a de januaro 2009 Hofen estas parto de la komunumo Thayngen.
[redakti] Geografio
Hofen situas en la regiono de la montarĉeno Randen en la nordo de Kantono Ŝafhaŭzo ĉe la germana landlimo.
[redakti] Najbaraj komunumoj kaj lokoj
Hofen limis ĝis la komunuma kunfandiĝo en nordo kaj oriento al la germana komunumoTengen (Baden-Virtembergo), en sudo al Bibern, en sudokcidento al Opfertshofen kaj en nordokcidento al Altdorf.
[redakti] Trafiko
Hofen estas per lokaj aŭtobusoj de Verkehrsbetriebe Schaffhausen ligita kun Thayngen kaj Ŝafhaŭzo.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Hofen datiĝas el la jaro 1258. En mezepoko la plej multaj bienoj en Hofen apartenis al la Monaĥejo Sankt-Georgen en Stein ĉe Rejno. En 1538 tiujn bienojn akiris la urbo Ŝafhaŭzo. En la 19-a jarcento Hofen estis regita de Bibern. En 1861 Hofen disiĝis de Bibern kaj fariĝis aŭtonoma politika komunumo.
[redakti] Komunuma kunfandiĝo
Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Kiel konsekvenco Hofen ek de la 1-a de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Hofen
[redakti] Eksteraj Ligiloj
|
||||||