Hogerverfa fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:34, 17 feb. 2014 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hogerverfa fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. hoogerwerfi
Lophura hoogerwerfi
(Chasen, 1939)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hogerverfa fazano (Lophura hoogerwerfi) konata ankaŭ kiel Aceha fazanoSumatra fazano estas mezgranda, ĝis 55 cm longa, birdo de la familio de Fazanedoj. La masklo estas senkresta bluecnigra fazano kun nuda senpluma ruĝa vizaĝa haŭtaĵo, mallonga vosto kaj grizaj kruroj. La ino estas ruĝecbruna birdo kun malhelaj bluecgrizaj kruroj kaj mallonga malhela vosto.

Ties aspekto similas al kaj foje estas konsiderata kiel subspecio de la Salvadoria fazano. La ino estas diferenca el tiu pro pli malhelbruna, manko de sabokolora makuleco kaj pli senmarka plumaro.

Kiel endemio de Indonezio, tiu malmulte konata fazano loĝas en mez-montaj arbaroj de la Nacia Parko Gunung Leuser en la provinco Aceho. Dekomence konata nur el du inaj specimenoj, ĝi ĵus estis malkovrita en merkato en Medano, Norda Sumatro.

La nomo rememoras la nederlanda ornitologo kaj remburisto Andries Hoogerwerf.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la Hogerverfa fazano estis pritaksita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[1]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. BirdLife International (2012). Lophura hoogerwerfiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2013.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 26 November 2013.