Hohe Liebe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hohe Liebe (401 m)

Hohe Liebe (germane por alta amo) estas monto en Saksa Svislando la germana parto de Elba Grejsmontaro, kiu situas dekstre de la rivero Elbo. Ĝi havas konusan formon, estas ĉe sia pinto rokeca kaj atingas altecon de 401 metroj super la maro.

Hohe Liebe proponas panoraman vidon al la proksimaj rokoensembloj Schrammsteine kaj Affensteine. Sur la monto troviĝas monumento, kiu memorigas pri montgrimpistoj, kiuj mortis pro akcidentoj aŭ militoj. Ĉiujare novembre - je la tiel nomata dimanĉo de la mortintoj - la montgrimpistoj renkontiĝas tie por memorkantado.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.