Hohenrain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hohenrain
Blazono de Hohenrain
Blazono de Hohenrain
Blazono de Hohenrain
Hohenrain kaj Lindenberg
Hohenrain kaj Lindenberg
Hohenrain kaj Lindenberg
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 10′ 52″ N 8° 19′ 4″ O / 47.18111 °N, 8.31778 °O / 47.18111; 8.31778 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 52″ N 8° 19′ 4″ O / 47.18111 °N, 8.31778 °O / 47.18111; 8.31778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2379
Areo 23,52 km²
Alteco 609 m super marnivelo
Poŝtkodo 6272
Komunumkodo 1032
Mapo de Hohenrain
Mapo de Hohenrain
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hohenrain estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2379 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hochenrain situas en la valo Seetal ĉe la okcidenta deklivo de la monto Lindenberg sur alteco de 609 m s.m.. La okcidenta pinto de la komunumo tuŝas la bordon de la Lago de Baldegg. Ek de la 1-a de januaro 2007 al Hochdorf apartenas ankaŭ la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Lieli, kaj dieversaj malgrandaj setlejoj kaj izolitaj bienoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hohenrain limas en nordoriento al Hitzkirch, en oriento al Beinwil (Freiamt), Auw kaj Sins (ĉiuj tri en Kantono Argovio), en sudoriento al Abtwil (Kantono Argovio), en sudo al Ballwil, kaj en onkcidento al Hochdorf kaj Römerswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Hohenrain situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per aŭtobuslinio al Hochdorf. La plej proksima alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A2 situas en Sempach en distanco de 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hohenrain datiĝas el la jaro 11821183 kiel Hohenrein.

Apud la setlejo Oberillau estis malkovrita armilstokejo el la bronzepoko kaj en Oberebersol tombejoj el la ferepoka La-Tène-kulturo. En Ottenhusen estis elfositaj la fundamento de romia vilao kaj bronza statuo de la dio Merkuro el la tempo de imperiestro Trajano.

En la jaro 11821183 estis fondita la johanita komandejo Hohenrein. Ĉiuj hodiaŭ komunumpartoj estis servutoj de la komandejo, kiu ĝis la jaro 1413 troviĝis sub la suvereneco de la Habsburgoj. En tiu jaro la komandejo kontraktis civitanecan interkonsenton kun la urbo Lucerno kaj troviĝis ek de tiam sub ties suvereneco. En la jaro 1798 la komandejo estis integrita al la helveta distrikto Hochdorf, kiu en 1803 estis transformita al la nuna distrikto Hochdorf de Kantono Lucerno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]