Hohnstein (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Hohnstein < Saksio < Germanio


Hohnstein estas saksa urbo, kiu situas en Germanio, en Elba Grejsmontaro. Ĝi havas ĉirkaŭ 4050 enloĝantojn.

Historio

Hohnstein ŝuldas la nomon kaj ekeston al la multe pli frue konstruita kastelo. Konstruita kiel limfortreso ĉe la orienta rando de la mezepoka germana imperio ĝi situas sur roko tute eksponita je tri flankoj, ĉirkaŭita de profundaj ravinecaj valoj. La setlejo kiu estiĝis apud la kastelo unue menciiĝis en la jaro 1333 kaj verŝajne en 1444 ĝi ricevis urbajn rajtojn. La unua dokumentita mencio de la urbo Hohnstein okazis en 1445. La setlejo estis evoluinta je metiista urbeto. Speciale forta estis la gildo de linteksistoj. ...

Turismo

Vidindaĵoj de la urbo

La ĉirkaŭaĵo

  • Napoleonschanze
  • Brand
  • Polenztal