Hohokekjo Tonari no Jamada-kun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Kvivit, miaj najbaroj Jamada"
Originala titolo ホーホケキョとなりの山田くん
[Hōhokekjo Tonari no Jamada-kun
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Daŭro 104 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Takahata Isao
Scenaro Q178713
Muziko Jano Akiko
Produkto Studio Ghibli
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Hohokekjo Tonari no Jamada-kun (japane: ホーホケキョとなりの山田くん [hōhokekjo tonari no Jamada-kun], laŭvorte: Kvivit, miaj najbaroj Jamada) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1999.

La vorto "hohokekjo" (ホーホケキョ [hōhokejo]) en la titolo estas japana onomatopeo kaj kompreniĝas kiel la kanto de ugviso, kaj kaŭzas printempan kaj senzorgan animstaton. Tiu filmo estas speciala, ĉar estas produktita en komiksa stilo, ne en animea stilo kiel la aliaj filmoj de Studio Ghibli.

La reĝisoro de tiu filmo estis Takahata Isao. La muzikon por tiu filmo komponis Jano Akiko.
La rakonto sekvas al 4-panelan mangaon Tonari no Jamada-kun (nova nomo: Nono-chan) de Iŝii Hisaiŝi. La originala mangao aperis en la japana magazino Asahi.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo rakontas la preskaŭ normala vivo de la familio Jamada kun siaj ĉiutagaj aventuroj.

Ĉefaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Jamada Takaŝi (山田たかし [jamada takaŝi])
la patro de la familio Jamada, tipa salajrulo.
  • Jamada Macuko (山田まつ子 [jamada macuko])
la edzino de Takaŝi, pasigas la tagojn kun minimume da hejmmastrina laboro.
  • Jamada Noboru (山田のぼる [jamada noboru])
la 13-jara filo, lernanto, averaĝa junulo.
  • Jamada Nonoko (山田 のの子 [jamada nonoko])
la 8-jara filino, parolas multe kaj laŭte, manĝas multon.
  • Jamano Ŝige (山野 しげ [jamano ŝige])
la bopatrino de Tadaŝi, loĝas kune kun familio Jamada, sanega kaj tre aktiva.
  • Poĉi (ポチ [poĉi])
la hundo de la familio Jamada.

Filmo[redakti | redakti fonton]

La filmo Hohokekjo Tonari no Jamada-kun aperis en 1999 en la japanaj kinejoj, kaj en 2000 aperis ankaŭ sur DVD.

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

lingvo titolo signifo
angla My Neighbors the Yamadas miaj najbaroj la Jamada-oj
ĉeĥa Mí sousedé Jamadovi miaj najbaroj (la) Jamada-oj
franca Mes voisins les Yamada miaj najbaroj la Jamada-oj
hispana Mis vecinos los Yamadas miaj najbaroj la Jamada-oj
japana ホーホケキョとなりの山田くん kvivit, (miaj) najbaroj Jamada

La nova titolo de la japana originala mangao "Nono-ĉan" estas karesa formo de "Nonoko".

Libroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1999 aperis ankaŭ plenkolora kvar-voluma filmkomikso ĉe la japana eldonejo Tokuma Ŝoten pri tiu filmo.