Hokajdo
Hokajdo | ||
---|---|---|
insulo en Japanio | ||
Geografia situo | 43° 17′ N, 143° 5′ O (mapo)43.283333333333143.08333333333Koordinatoj: 43° 17′ N, 143° 5′ O (mapo) | |
Ŝtato | Japanio | |
Hokajdo | |
---|---|
北海道 | |
Simbolo de la gubernio Hokajdo
| |
insulo en Japanio | |
Loko | |
Municipokodo | 01000-6 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 78416.33km2 (inkluzive de Nordaj Teritorioj) km² |
Loĝantaro | |
Tute | 5 632 133 1-a de marto 2005 |
Simboloj | |
Arbo | "Ezomacu"(Picea jezoensis (Sieb. et Zucc.) Carr.) |
Floro | "Hamanasu"(Rosa rugosa Thunb.) |
Birdo | Grus japonensis |
Ekonomio | |
Malneta Engubernia Produkto | 20 712,9-miliardaj enoj (2000 5-a tutjapanie) |
Gubernia oficejo de Hokajdo | |
estro | TAKAHASHI Harumi |
Adreso | 〒060-8588 札幌市中央区北3条西6丁目 Nishi-6-chome,Kita-3-jo Chuou-ku,Sapporo-shi Hokkaido JP-060-8588 Japanio |
Telefononumero | +81-11-231-4111 |
Oficiala retpaĝaro: pref.hokkaido.jp | |
ISO 3166-2 | JP-01 |
Hokajdo aŭ Hokkajdo (japane: 北海道 [Hokkaidō], laŭvorte: "vojo de norda maro") estas insulo kaj gubernio norde de Honŝuo. La gubernia ĉefurbo estas Sapporo. En la aina lingvo, ĝi estas nomata "Ainu Mosir", t.e. "tero kie homoj loĝas".
Dum aliaj gubernioj estas nomataj sen administra sufikso "都" [to], "府" [fu], aŭ "県" [ken] (ekzemple: "福島県" [Fukuŝima-ken] — kiel "gubernio Fukuŝima"), Hokajdo estas nomata kun administra sufikso: Hokajdo (北海道 [Hokkaidō]), ne Hokaj/Hokkaj (北海 [Hokkai]).
Geografio
Kiel insulo
Hokajda insula areo estas 77 981,87km², la 2-a plej granda insulo en Japanio sekvante Honŝuon, la 21-a plej granda tutmonde. Cugaru Markolo dividas Hokajdon kaj Honŝuon, sed oni transiĝas ĝin per tunelo Sejkan. Okcidente de Hokajdo estas Japana Maro, sud-oriente estas Pacifiko, nord-oriente estas Oĥocka Maro.
Ĉefaj montoj situas en Iŝikari-Montoj (ĉefe Daisecu-Monto, Tokaĉi-Montego) kaj Hidaka-Montaro. Kaj alie Monto Jotej. La plej alta monto en Hokajdo estas Monto Asahi (alteco: 2 290 m). (vd. 北海道の山の一覧)
Iŝikari (rivero), Teŝio (rivero), Tokaĉi (rivero), Kuŝiro (rivero), Abaŝiri (rivero), Rumoj (rivero)
Akan (lago), Kusŝaro (lago), Saroma (lago), Ŝikocu (lago), Toja (lago), Maŝu (lago)
Biogeografie Hokajdo troviĝas en la orientazia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Kiel municipo
Kiel municipo, Gubernio Hokajdo enhavas ĉirkaŭantajn insulojn: Riŝiri (insulo), Rebun (insulo), Okuŝiri (insulo), Teuri (insulo), Jagiŝiri (insulo), Oŝima (granda insulo), Oŝima (insulo) kaj Nordaj Teritorioj (Itrupo, Kunaŝiro, Ŝikotan (insulo), Habomai (insuloj))
Ĉar Rusio dominas Nordajn Teritoriojn, gubernio Hokajdo ne regas ilin.
Naturparko
- Naciaj parkoj:
- Pseŭdonaciaj parkoj:
- Gubernia Naturparko: 12 parkoj
Subgubernioj
Hokajdo enhavas 14 subguberniojn (支庁 [ŝiĉo]).
Esperanto
Bibliografio
- Sekelj, Tibor 1961 : Kun la ajnoj de Hokajdo, Geografia Revuo, 4(4), 16-21
Eksteraj ligiloj
Gubernioj de Japanio | ||
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinaŭa | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama |