Hokan Lundberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hokan Lundberg

Hokan LUNDBERG, svede Håkan Lundberg (naskiĝis la 14-an de marto 1972 en Hofors, Svedio), estas sveda esperantisto, gimnazia instruisto pri komputilscienco kaj matematiko. En sia junaĝo li estis prezidanto de la Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo kaj estrarano de TEJO kaj poste membris ankaŭ en la estraro de ILEI. En 1999 li kune kun du aliaj aktivuloj lanĉis la ideon de E@I, kadre de kiu li kunfondis ia. la retejon lernu!, kaj gvidis la organizon ĝis 2007. Ekde 2009 li estas estrarano UNU MONDO. La 18-an de junio 2005 li edziĝis kun Sonja Petrović Lundberg kun kiu li nun loĝas en Stokholmo kaj estas patro de du infanoj denaske parolantaj esperanton.

Eksteraj ligiloj