Holguín (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Holguín

La Provinco Holguín estas unu el la 14 provincoj de Kubo post la lasta administra teritoria organizado en la jaro 1979. Ĝi troviĝas en la oriento de la insulo, kun pli ol miliono da loĝantoj. Holguín, estas la kvara plej granda provinco de la lando, kun areo de 9 300,6 Km², je 774 kilometroj de Havano, ĉefurbo de la insulo. Ĝi havas limojn kun aliaj kvar provincoj sude kaj norde kun la Atlantiko, kie la Admiralo Kristoforo Kolumbo alvenis al Kubo (Bariay).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej industriigitaj provincoj de la lando kaj ĝi havas unu el la tri plej grandaj rezervejojn de nikelo en la tuta mondo. Kvankam Holguín tradicie estis agrikultura regiono, nuntempe en ĝi disvolviĝas tre vigle la industrio. Nomata la Tero de la Nikelo, ĝia ekspluatado kontribuas al la 20 % de la ekonomiaj ingresoj de la lando pro eksportaĵoj. Krom tio ankaŭ gravas la sukerindustrio, kun 10 sukerfabrikoj. Ĝi havas ampleksajn areojn por la kultivado de citrusarboj kaj tabako. Ankaŭ la fiŝindustrio elstaras inter la plej gravaj. Dum la lastaj jaroj, ankaŭ turismo tre rapide disvolviĝis kaj post kelkaj jaroj ĝi estos inter la plej gravaj, elstarante la turisma zono de Guardalavaca kiel unu el la plej gravaj de la lando. Ankaŭ la Parko Nacia Monumento Bariay estas tre vizitata.

Provinca ĉefurbo[redakti | redakti fonton]

La provinca ĉefurbo, la urbo Holguín estis fondita de la hispana militisto García Holguín la 4-a de aprilo 1545 kune al lia edzino kaj grupo de 50 al 80 personoj sub la religia nomo de Sankta Isidro de Holguín.


Municipoj de Holguín[redakti | redakti fonton]

La provinco Holguín havas 14 municipojn

Municipo Loĝantaro
(2007)
Areo
(km²)
Situo
Antilla 12.222 104 20°50′28″N 75°43′14″W  /  20.84111°N, 75.72056°U / 20.84111; -75.72056 (Holguín (provinco))
Báguanos 52.854 806 20°45′47″N 76°01′47″W  /  20.76306°N, 76.02972°U / 20.76306; -76.02972 (Holguín (provinco))
Banes 81.274 781 20°58′11″N 75°42′42″W  /  20.96972°N, 75.71167°U / 20.96972; -75.71167 (Holguín (provinco))
Cacocum 42.623 661 20°44′38″N 76°19′27″W  /  20.74389°N, 76.32417°U / 20.74389; -76.32417 (Holguín (provinco))
Calixto García 57.867 617 20°51′14″N 76°36′7″W  /  20.85389°N, 76.60194°U / 20.85389; -76.60194 (Holguín (provinco))
Cueto 34.503 326 20°38′53″N 75°55′54″W  /  20.64806°N, 75.93167°U / 20.64806; -75.93167 (Holguín (provinco))
Frank País 25.621 510 20°39′53″N 75°16′53″W  /  20.66472°N, 75.28139°U / 20.66472; -75.28139 (Holguín (provinco))
Gibara 72.810 630 21°06′26″N 76°08′12″W  /  21.10722°N, 76.13667°U / 21.10722; -76.13667 (Holguín (provinco))
Holguín 326.740 666 20°53′19″N 76°15′26″W  /  20.88861°N, 76.25722°U / 20.88861; -76.25722 (Holguín (provinco))
Mayarí 108.534 1.307 20°39′33″N 75°40′41″W  /  20.65917°N, 75.67806°U / 20.65917; -75.67806 (Holguín (provinco))
Moa 71.079 730 20°38′23″N 74°55′3″W  /  20.63972°N, 74.9175°U / 20.63972; -74.9175 (Holguín (provinco))
Rafael Freyre 50.080 620 21°01′41″N 75°59′47″W  /  21.02806°N, 75.99639°U / 21.02806; -75.99639 (Holguín (provinco))
Sagua de Tánamo 52.013 704 20°35′9″N 75°14′30″W  /  20.58583°N, 75.24167°U / 20.58583; -75.24167 (Holguín (provinco))
Urbano Noris 43.892 846 20°36′4″N 76°07′57″W  /  20.60111°N, 76.1325°U / 20.60111; -76.1325 (Holguín (provinco))


Elstaraj holginanoj[redakti | redakti fonton]