Holjatin
Holjatin ukraine Голятин, hungare Tarfalu estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja.
Bazaj informoj
- 48° 38′ 26″ N 23° 25′ 31″ O / 48.64056 °N, 23.42528 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 38′ 26″ N 23° 25′ 31″ O / 48.64056 °N, 23.42528 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 609 m
- Loĝantaro: 1300
- Poŝtkodo: 90023
- Telefonprefikso: 03146
Situo
Historio
La unua mencio okazis en 1599 en formo "Also Holyatyn". En 1910 vivis en Tarfalu 1064 loĝantoj, (898 rutenoj, 156 germanoj, 9 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Holjatin. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.