Hollow Fields

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hollow Fields (lit. kavaj ejoj) estas vaporpunka, originala Anglalingva mangao verkata de Madeleine Rosca.

Resumo

Seven Seas Entertainment eldonas la serion. La serio rakontas pri knabino Lusy Snow kiu akcidente eniĝis lernejon kiu trejnas geknabojn por frenezaj sciencistoj kaj diablaj geniuloj.

La formato estas tiel-nomata "Japana stilo"; oni legas la volumojn dedekstre-maldekstren. Tio estas male ke, en Anglalingvio oni aplikas demaldekstre-dekstren-stilon por komiksojn aŭ eldonas tradukitajn mangaojn kopiante inverse laŭ konvencio de la tradukita lingvo.(Tamen, freŝdate aperis iuj tradukitaj mangaoj eldonataj laŭ originala legad-direkto) La lasta paĝo rimarkigas legantojn ke la legad-direkto estas dedekstre-maldekstren.

Rakontlinio

9-kaj-duono-jara ordinara knabino Lucy Snow celis eniĝi ordinaran elementan lernejon por junaj sinjorinoj, Saint Galbat's Akademy en la vilaĝo Nullsville. Tamen, sur vojo por la lernejo, ŝi perdis sian vojon en arbaro, kaj ŝi atingis kuriozan lernejon Miss Weaver's Academy. Kvankam ŝi suspektis la lernejon sed ŝi decidis subskribi kontrakton eniri ĝin pro bona kondiĉo de pensiono kaj senpaga lernopago.

Tamen, ĝi estas lernejo kiu trejnas geknabojn por frenezaj sciencistoj kaj diablaj geniuloj. La instruprogramo inkludas trans-specan korpoparto-transplanton kaj konstruo de murd-roboton. Aldone, la studento kun la plej malbona grado ĉe la semajnfino estas sendata al "detention"; sendado al la ventmuelejo el kiu neniu sendita infano ne revenis ĝis nun.

Premioj

La verkanto Rosca estas unu el kvar premiitoj de Internacia Premio pri Mangao pro ŝia laboro pri Hollow Fields. [1]

Referencoj

  1. SEVEN SEAS ARTIST WINS INTERNATIONAL MANGA AWARD

Eksteraj ligiloj