Holocena amasa formorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Holocena formorto estas la ampleksa, ankoraŭ okazanta formorto de biologiaj specioj dum la nuna geologia epoko nome Holoceno.

Tiuj formortoj tuŝas multenombrajn familiojn da plantoj kaj bestoj, ĉefe en la insuloj kaj kontinentoj konkeritaj de Homo Sapiens.

Ĝi estas tiel nomata Sesa Formorto, ĉar la nombro da formortintaj specioj estas komparebla kun tiu, de la kvin grandaj amasaj formortoj, kiuj markis la geologian historion de Tero.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam aliaj faktoroj povus influi, plejparto el la indikaĵoj montras la homajn agadojn kiel pera aŭ senpera kaŭzo de la holocenaj formortoj. Tiuj agadoj estas, por la prahistoria epoko:

  • Formortigo pro troa ĉasado de la grandaj bestoj,
  • Aliformigo de la vivmedio (antropizado), detruo de arbaroj per brulo (fajra senveprigo) por terkultivado, tio, kiu pligravigas la erozion,
  • Enkonduko de specioj en novan medioj, tie, kie iĝas en konkurenco kun ĉelokaj specioj kaj estigas formorton de tiuj-ĉi.

La agadoj dum la moderna epoko estas pli diversaj.