Holocena kalendaro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

la holocena kalendaro estas komuna nomo de sistemo de numerado de la jaroj por la holocena erao (HE) ankaŭ nomita Homa erao. La holocena kalendaro kiu celas solvi iajn problemojn, kiujn metas la gregoria kalendaro. Ĝi difinas kiel komenco de la erao la jaron 10 000 antaŭ Kristo.

La sciencisto Cesare Emiliani, la unua, proponis ĝin en 1933.

[redakti] Kialigo

Al la gregoria kalendaro, nune plej uzata kiel monda kalendaro, oni ripoĉas ke:

  • Ĝi bazigas sur la hipoteza naskodato de Jesuo Kristo, tiu kristana aspekto de la kalendaro povas inciti tiujn, kiuj ne estas de kristana konfesio.
  • La kristana eklezio agnoskas, ke Jesuo Kristo naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ la jaro 1. Tio ĝenas ĉefe koncerne al la datoj de eventoj ligataj al la Kristanismo.
  • La jaro 0 ne ekzistas: tio malsimpligas la historiajn kalkulojn.

La jaro 1 de la Heocena Erao estas la jaro 10 000 antaŭ Kristo, tie estas en la ĉirkaŭaĵo de la komenco de la geologia epoko de holoceno. Oni komune opinias, ke la Homa civilizo (unuaj vilaĝoj, agrikulturo) tiam komenciĝis; tiel, ĉiuj datoj de la homa historio povas esti notataj per kreskanta skalo.

[redakti] Konvertado

Por la jaroj post Kristo de la gregoria kalendaro, sufiĉas adicii 10 000 al la numero de la jaro. Por la jaroj antaŭ Kristo, oni subtrahas la jaran numeron de 10 001.

Jaro
Gregora kalendaro
Jaro
Holocena kalendaro
22000 a.K. -11999 HE aŭ 11999 aHE
10001 a.K. 0 HE
10000 a.K. 1 HE
1 a.K. 10000 HE
1 p.K. 10001 HE
2010 12010
10000 20000

La jaroj antau la jaro 0 estas dirataj antaŭ Holocena Erao aŭ aHE.

[redakti] Eksteraj ligiloj

· angle Holocena Kalendaro, el Meerkat Meade


Ĝermo pri historio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).