Holokaŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparto de la koncentrejoj kaj la deportvojoj.
Nazia ekstermejo
Dosiero:Konzentrazionslager.png
Germanio
Centoj da kadavroj de mortintaj enkarcerigitoj kiuj forpasis pro malsato aŭ pafoj de la Gestapo kuŝas surtere post la liberigo de la koncentrejo de Nordhausen (12-a de aprilo 1945).
stelo de Davido per kiu estis diskriminaciataj la judoj en la Nazia Germanio.
Tombejo de Buchenwald.

Holokaŭsto estas la nomo, kiun oni kutime donas al la amasmurdo de milionoj da homoj farita de la nazia germana registaro en ĝiaj koncentrejaj kampoj dum la dua mond-milito.

La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la nazia registaro de Germanio, laŭ kiu unuavice la judoj, poste ankaŭ aliaj grupoj de homoj kiel la ciganoj, la samseksemuloj kaj la handikapuloj, kune taksitaj «malvaloraj vivaĵoj», devis esti ekstermitaj (forviŝitaj de la mondo) por la bono de la arja raso, nazia termo por la rase puraj germanoj. En la naziaj koncentrejoj, kien tiuj homoj estis deportataj, mortis ankaŭ aliaj malliberuloj, kiuj venis plejparte de la slavaj landoj. La koncentrejoj troviĝis ĉefe en Germanio kaj Pollando, kaj la plej konataj el ili estas Auschwitz, Dachau kaj Treblinka.

Nombro de mortintoj

La kvanto da homoj, kiuj mortis en ili, verŝajne estas 15–20 milionoj. Jen estas taksoj pri la kvanto da homoj murditaj en la koncentrejoj:

La plejmulto de la viktimoj de la Holokaŭsto mortis pro malsato aŭ manko de energio, ĉar en la koncentrejoj la kaptitoj estis devigataj laboregi en teruraj kondiĉoj. Multaj homoj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj, kiuj ne povis labori, estis mortigitaj rekte per venenaj gasoj.

La judoj

La juda popolo estis verŝajne la plej granda suferanto en la holokaŭsto, ĉar mortis pli-malpli 6 milionoj da ili el tuta populacio de nur 11–12 milionoj en la tuta Eŭropo. Ilia amas-murdo estis origine kaŭzita ankaŭ de jarcentoj de kontraŭjudismo tra la tuta Eŭropo, kaj en kelkaj orient-eŭropaj landoj la nazioj trovis lokanojn, kiuj pretis kunlabori en la ĉasado de judoj (dum aliaj lokanoj kelk-foje helpis ilin kaŝiĝi). Nuntempe restas tre malmulte da judoj en Orient-Eŭropo, ĉar tiuj, kiuj sukcesis eskapi au travivi kutime ne revenis al siaj landoj post la milito. Kelkaj el la judoj fuĝis al Palestino dum aŭ post la milito kaj kontribuis al la kreado de la juda ŝtato de Israelo.

Post la Holokaŭsto

La holokaŭsto estas konsiderata nuntempe unu el la plej teruraj kazoj de intenca genocido en la historio de la homaro, kaj ĝi multe ŝokis la konscion de la Eŭropanoj.

Nuntempe ekzistas ankoraŭ kelkaj historiistoj, ekzemple la Brito David Irving, kiuj provas nei la okazon de la nazia genocido, sed ĉi tiuj tiel nomataj negaciistoj neniam povis kaŝi la historiajn faktojn. Tio, kio movas ĉi tiujn historiistojn, estas ofte antisemitismo aŭ simpatio por naziismo.

Ekzistas multaj libroj verkitaj de travivintoj de la Holokaŭsto, inkluzive de la verkaĵoj de la italo Primo Levi.

La hebrea esprimo por ĉi tiu genocido estas Ŝoaho (שואה). Ĝia biblia signifo estas proksimume ‹katastrofo› aŭ ‹detruo›.

Sub la influo de la angla multaj lingvoj alprenis la nomon holokaŭsto, devenan el la helena lingvo; ĝi signifas ‹tuta elbruligo› (ὅλος ‹tuta›, καυστός ‹bruligita›) aŭ eĉ ‹brulofero› (greka verbo: ὁλοκαυτεῖν). En kelkaj lingvoj la parencaj vortoj ŝajnas eŭfemismaj, sed multlingve ĝi fariĝis senpera refero al la nazia amasbuĉado kaj do perdis ĉian eŭfemisman ŝajnon – la antaŭa signifo eĉ perdiĝis.

Deportado el Hungario

La unuaj deportadoj de hungaraj judoj okazis en 1941 laŭ freŝa leĝo, post ekatako kontraŭ Sovetunio. Tiam la registaro transportis la judojn – kiuj ne havis ŝtatanecon – al okupitaj teritorioj de Sovetunio. Tie la nazioj faris trudlaborojn en la fronto.

La amasa deportado de la hungaraj judoj komenciĝis printempe, frusomere de 1944, post okupo de Hungario (19-a de marto) fare de Germanio. Inter la 15-a de majo kaj 9-a de julio, la nazioj deportis – kun fervora helpo de la hungaraj oficistoj – ĉ. 437.000 judojn al Aŭŝvico. La deportadon ĉesigis la guberniestro de Hungario, Miklós Horthy je forta premo, minaco de la eksterlando. En tiu deportado suferis unuavice la provincaj judoj, la ĉefurbaj judoj saviĝis.

La unuaj vagonoj forlasis Hungarion la 28-an de aprilo, la amasa deportado okazis ekde la 15-a de majo.

Post la nazia puĉo de Ferenc Szálasi (15-a de oktobro 1944), denove komenciĝis la perforta persekuto de la judoj. La judoj devis eĉ laborservi dum la milito kaj dum la piedmarŝoj multaj mortis.

Deportado el la ceteraj landoj

Resume en ĉiuj landoj okazis deportadoj, kie Germanio havis potencon aŭ grandan influon. La unusola escepto estis en Bulgario, kie oni kuraĝe respondis neon al la germana ideo. En Kroatio kaj en Slovakio en 1942 oni finfaris la deportadojn. En la satelitaj landoj sen "helpemo" de la lokaj instancoj kaj personoj la deportadoj nur parte estus faritaj.

Rolo kaj pozicio de la katolika eklezio

En septembro 1943, en la koncentrejo-gasejo de Dachau nombriĝis registrataj 2644 katolikaj sacerdotoj de 24 landoj (el tiuj 868 ne plu revenis). Entute oni kalkulis ke tie estis mortigitaj 2579 katolikajn pastrojn, 109 evangeliajn pastorojn kaj 22 ortodoksajn popojn. Aliaj fontoj trovis, ke ĉe la ”blokoj” 26 kaj 28 estis ”gastigitaj” 2644 germanaj kaj 2044 polaj pastroj. (Laŭ historiaj esploroj de historiistino Evghenjia Tokareva).[1], kun speciala sektoro por pastroj

Dum la Holokaŭsto

La katolika eklezio plurfoje, eĉ publike, rifuzis kaj kondamnis naziismon. Menciinda estas la legado, samtempa el ĉiuj germanaj katolikaj preĝejaj pupitroj, de la enciklikoj Mit brennender Sorge[1] (esperante Kun brula zorgo) de Pio la 11-a de la 14-a de marto 1937. La epizodo okazis kelkajn tagojn post la publikigo de la encikliko kaj kaŭzis perfortan reagon de la nazia reĝimo kontraŭ la katolikaj institucioj. Intervenoj kaj kondamnoj estis lanĉitaj el diversaj episkoparoj.

Tuj post la tiel nomata kristala nokto la vatikana Ŝtatsekretario, kardinalo Pacelli, urĝis ĉe tutmondaj espiskoparoj, por ke la hebreoj trovu rifuĝon kaj protekton.[2]

La 31-an de marto 1939 kardinalo, episkopo de Munkeno, Michael von Faulhaber, kun aprobo de la Vatikano, sukcese pledis por ke la Brazila Prezidento rezervu tri mil anonimajan vizojn por «katolikoj nearjaj». La katolika asocio St. Raphael, sekreta mano de la episkoparo germana, antaŭ ol esti malkovrita kaj malfondita de la reĝimo, en 1941 ruze aranĝis elpatruiĝon de plurmiloj da hebreoj (vidu Mikael Hesemann, Contro la Chiesa).

En 1942 la papo energie protestis kontraŭ la registaro de Vichy pro «senhumanaj arestoj kaj deportadoj de hebreoj de la zonoj okupitaj». Pro tiu papa protesto Goebbels forkolume difinis la papon protektanto de Hebreoj.

La episkopo de Utrecht (Nederlando) reagis pro la aresto kaj deportado de hebreoj kvankam la certigo, fare de la germana armeo, ke ne estos trudizolitaj hebreoj kristaĝintaj. Protesto kiu bedaŭrinde faligis sur katolikojn persekutojn kun la mortigo ankaŭ de la filozofino Edith Stein kaj montris kiu estus la rezulto de protestoj kiuj ajn. Papo Pio la 12-a, antaŭ la kardinala kolegio, la 2-an de junio 1943, aludante al tiu fakto, kaj al aliaj similaj, komprenigis ke kiu ajn lia gesto ŝajnas provoki la plej malbonan.

La 16-an de oktobro 1943, dum la amasa arestado kaj deportado, al Germanio, de romaj hebreoj, diplomativoje protestis kaj en Berlino kaj ĉe la germana ambasadejo en Romo. Li, bedaŭrinde, ne sukcesis bloki la deportadon de 1035 hebreoj, sed sekrete dissendis inviton al la ekleziaj strukturoj por ke ili sekrete gastigu hebreojn. Multaj, postmilite, el tiuj hebreoj, kun sia rabeno de Romo Israel Zolli, volis publike danki la papon.

Estis en tiu okazo, somere de 1944, ke la Pio la 12-a, kiel registrite en diversaj tiamaj dokumentoj, diris: «Laŭ jarcentoj la hebrearo estis maljuste traktika kaj malŝatita, tempo estas, ke hebreoj estu traktitaj kun justeco kaj humaneco… Jam Sankta Paŭlo diris ke la hebrreoj estas niaj fratoj…».

Kelkaj katolikaj pastroj estas nun honoritaj per la mencio en Yad Vashem pro ilia agado defendanta hebreojn. Por ĉiuj unu: plurfoje ili, subtenate de la Sankta seĝo, obtenis de sudamerikaj registaroj centojn kaj centojn da anonimajan vizojn, kiuj poste estis utiligitaj por fugigi hebreojn.

Historiistoj malkovris centojn da similaj sintenoj (oni vidu la draman Vikarion[3] Rolf Hochhuth[4]).

Post la Holokaŭsto

Papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia vizito ĉe la Muro de lamentadoj diris: «…ni estas dolorplenaj, ho Dio, pro la konduto de tiuj, kiuj laŭire tra la historio suferigis tiujn ĉi filojn, kaj al vi pardonpetante, ni volas engaĝiĝi en vera frateco kun la popolo de la Interligo.».[5]

En novembro 2008 la denaska brita episkopo Richard Williamson, kiu en 1988 estis ekskomunikita pro internekleziaj malkonkordoj, diris al sveda televido: «Mi kredas, ke ne estis gaskameroj dum la Dua Mondmilito». Laŭ li pli ol «300.000 judoj pereis en Naziaj koncentrejoj, sed neniu el ili en gaskameroj».[6] La 21-an de januaro 2009 la papo Benedikto la 16-a nuligis la ekskomunikon de 67-jaraĝa Richard Williamson ankaŭ tri aliaj membroj de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a.[7]

La vortoj fare de Richard Williamson kaj la decido de la papo kaŭzis tutmonde multajn protestojn. La papo tuj diris, ke li ne estis informita pri tiuj opinioj de Williamson.[8] Tamen la 27an de januaro Ĉefa Rabenaro de Israelo ŝiris la rilatojn kun Vatikano. La germana kancelierino Angela Merkel deklaras: «Laŭ mia opinio ĉi tiuj klarigoj ankoraŭ ne sufiĉas». Laŭ ŝi: «Ĉi tion oni ne lasu pasi sen sekvoj… Ĉi tio estas ne nur afero, laŭ mia opinio, por la Kristana, Katolika kaj Juda komunumoj en Germanio sed la Papo kaj la vatikana ŝtato devus nepre klarigi sendubasence, ke nei la Holokaŭston ne eblas».[6]

La 12an de februaro la papo Benedikto la 16-a elpaŝis antaŭ la membroj de la Konferenco de prezidantoj de la plej elstaraj usonaj hebreaj organizaĵoj en la vatikana Konsistoria Salono kaj diris: «Kiel faris Vojtyla, mi pardonpetas». Li ankaŭ memorigis la vortojn de Johano Paŭlo la 2-a kaj aldonis: «La malamo kaj malŝato manifestitaj en la ŝoaho estis krimoj kontraŭ Dio kaj kontraŭ la tuta homaro… Kompreneblas, ke kiun ajn provon nei aŭ minimumigi tiun teruran krimon oni ne toleru kaj ne akceptu… La ŝoaho estu admono kontraŭ forgeso kaj obskurigo…».[5]

Kelkaj tagoj post tio Avner Shalev, prezidanto de Yad Vashem, komentis: «Temas pri mesaĝo ege grava por la tuta mondo.»

Datoj de cigana holokaŭsto

  • 1926, Bavario: Leĝo kontraŭ «ciganoj, vagabondoj kaj laborevitantoj»
  • 1936: kolekto de ciganoj antaŭ la Berlina Olimpio al cigana kampadejo
  • ĝis 1941 forpelo poste neniigo
  • 1941: neniigo en Treblinka, Sovetunio
  • 1942: Lodz: neniigo en gasaj ŝarĝaŭtoj
  • 1942–44: neniigo en Aŭŝvico (23.000 ciganoj el 15 landoj)
  • 1944.08.02.: mortis 2.897 ciganoj en Aŭŝvico

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • angle Dean, Martin: Robbing the Jews – The Confiscation of Jewish Property in the Holocaust, 1935–1945, Cambridge University Press, 2008. — ISBN 978-0-521-88825-7
  • angle Johan M Snoek: The Grey Book, (La Griza Libro) pri la konduto de diversaj eŭropaj kirkestroj dum la regado de Hitler[9], Eldonejo van Gorcum, Assen, 1969

Eksteraj ligiloj

greke Muzeo Yad Vashem greke Usona Holokaŭsta Memor-muzeo greke Enciklopedio de Holokaŭsto

Referencoj