Holstinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Holstinio (altgermane Holstein, platgermane Holsten kaj Holsteen, dane Holsten, latine Holsatia) estas historia regiono en la nordo de Germanio kaj konsistigas la sudan parton de la nuna federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. La nomo devenas de unu el la tri origine tie loĝintaj ĝermanaj triboj el la tribaro saksoj. Tiu tribo havis la nomon Holsaten, kio konsistas el la platgermanaj vortoj Hol (altgermane Holz), "ligno" aŭ ĉi-tie "arbaro", kaj Saten, "saksoj" - do la "arbaraj saksoj".

Historio[redakti | redakti fonton]

Duklando Holstinio
Origina nomo Herzogtum Holstein
 Graflando Holstinio 14741864 Reĝlando Prusio 
Holstein Arms.svg
blazono
Geografio
Ĉefurbo:
Glückstadt
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
protestantismo
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
ĝis 1806: Sankta Romia Imperio
1806-1815: Danio
1815-1864: Germana Federacio
1864-1866: Aŭstra imperio
Estiĝo:
dana reĝo Kristiano la 1-a ricevas Holstinion kun rangaltigo de graf- al duklando
Pereo:
Ŝlesvigo kaj Holstinio kune fariĝas prusia provinco Ŝlesvigo-Holstinio
Antaŭaj ŝtatoj:
Graflando Holstinio Graflando Holstinio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Inter la jaroj 811 kaj 1806 Holstinio apartenis al la Franka kaj poste Sankta Germana Regno kaj konsistigis ties plej nordan teritorion. Ĝis la jaro 1474 ĝi estis graflando, kaj ekde tiam duklando en persona unio kun Ŝlesvigo kaj Danio ĝis 1864.

la Holstinia pordego (germane Holstentor) en Lubeko

Ĝis la jaro 1806 Holstinio apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio, post 1815 ĝi estis parto de la Germana Ligo, Dum la jaro 1864 ĝi iĝis parto de Aŭstrio-Hungario kaj post milito dum 1867 de Prusio - per tio ĝi perdis sian politikan aŭtarkion. Ekde la jaro 1946 Holstinio kune kun la regiono Ŝlesvigo konsistigas la federacian landon Ŝlesvig-Holstinio de Germanio.

La plej granda urbo de Holstinio ĝis la jaro 1937 estis la urbo Altona tuj norde de Hamburgo - dum tiu jaro Altona laŭ administra reformo iĝis urboparto de Hamburgo. Post tiu jaro la historia ĉefurbo de la regiono, Kijlo, iĝis la plej granda urbo kaj pli kaj pli rekonsideriĝis centro de la regiono. La prusa provinca registaro de la regionoj Ŝlesvigo kaj Holstinio tamen inter la jaroj 1879 kaj 1917 troviĝis en la urbo Schleswig, ekster la limoj de Holstinio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]