Münchringen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Holzmühle)
Münchringen
Blazono de Münchringen
Blazono de Münchringen
Blazono de Münchringen
La altebenaĵo de Rapperswil kaj Svisa Mezlando fotita el balono. Münchringen videblas maldekstre supre en la bildo
La altebenaĵo de Rapperswil kaj Svisa Mezlando fotita el balono. Münchringen videblas maldekstre supre en la bildo
La altebenaĵo de Rapperswil kaj Svisa Mezlando fotita el balono.
Münchringen videblas maldekstre supre en la bildo.
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 2′ 39″ N 7° 31′ 18″ O / 47.04417 °N, 7.52167 °O / 47.04417; 7.52167 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 39″ N 7° 31′ 18″ O / 47.04417 °N, 7.52167 °O / 47.04417; 7.52167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 588
Areo 2,40 km²
Alteco 522 m super marnivelo
Poŝtkodo 3303
Komunumkodo 0547
Mapo de Münchringen
Mapo de Münchringen
Mapo de Münchringen
vdr


Münchringen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Münchringen situas en la Svisa Mezlando proksimume 12 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. La vilaĝo etendiĝas sur morena monteto oriente de la rivero Urtenen. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Münchringen kaj Holzmühle.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,40 km², de kiuj 10,0% estas kovritaj de arbaro, 76,7% servas por agrikulturo kaj 10,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Münchringen limas en nordo al Zauggenried, en oriento al Hindelbank, en sudo al Mattstetten, kaj en okcidento al Jegenstorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Münchringen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1341 de Hindelbank al Jegenstorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas laŭlonge de la orienta komunumlimo, situas en distanco de proksimume 5 kilometroj apud Schönbühl. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. Tamen la plej proksima stacidomo de la trama fervojlinio de Soloturno al Berno situas Jegenstorf en distanco de nur unu kilometro de la vilaĝocentro de Münchringen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Münchringen datiĝas el la jaro 1261 kiel Munderchingen. Holzmühle menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1271. Estis trovitaj sur la komunuma teritorio tombomontetoj el la Hallstatt-epoko. Dum la 13-a jarcento en ambaŭ vilaĝoj bienposedantoj estis la Grafoj de Kiburgo, kaj ili estis parto de la iama malalta tribunalo Alchenflüh. Je propra deziro ek de la jaro 1518 la du vilaĝoj troviĝis sub administrado de la berna hospitaltribunalo Kernenried. La alta jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. Post la fino de la Helveta Respubliko la du vilaĝoj estis atribuitaj al la distrikto Fraubrunnen. En la jaro 1845 Holzmühle estis integrita al la komunumo Münchringen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la iama distrikto Fraubrunnen estis malfondita kaj Münchringen integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]