Holzschlag

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Holzschlag, hungare Vágod estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Unterkohlstätten.

Bazaj informoj

Situo

Holzschlag situas inter montoj. La hungara landlimo ĉe Kőszeg troviĝas je 12 km-oj.

Historio

La unua mencio okazis en 1634. La unuaj loĝantoj estis arbohakistoj, kiuj liveris lignon por vitrofarado. En 1910 vivis en Vágod 524 homoj (aŭstroj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Holzschlag aliĝis al Unterkohlstätten.

Vidindaĵoj