Hom-Idyomo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hom-Idyomo estas esperantido proponita en 1923 de LascarioCipriano Cárdemas (kolombiano naskita en 1858). La aŭtoro celis ke sia projekto helpu la pacon de la homaro kaj ke lia lingvo anstataŭigu la latinan kiel internacia lingvo. Laŭ la aŭtoro, lia projekto havas pli grandan vortprovizon ol Esperanto, per multaj aldonoj de radikoj kaj finaĵoj de angla lingvo. Bedaŭrinde, la aŭtoro ne scipovis la anglan...


Cárdenas publikigis sian lingvon en la hispana kaj en la angla lingvo:

  • "Hom-idyomo - proyecto de lengua auxiliar internacional." Vieno: Manz, 1921 324 p.
  • "Hom-idyomo: outline of an auxiliary international language without declinations and absolutely phonetic." Leipzig: Fischer & Wittig, 1923. 376 p.

Artikolo pri la projekto aperis de Ivan A. Derzhanski: Language Profile: Hom-Idyomo (C. Cárdenas) en Journal of Planned Languages 18:11-15.


Ekzemploj:

  • La cyenco no havay dirite ankore la ultima parolo pri la tuberkuloso kay la kancero. (La scienco ne diris ankoraŭ la lastan parolon pri la tuberkulozo kaj la kancero).
  • Mi opiniay ke la projekto no estay kompleta. (Mi opinias ke la projekto ne estas kompletita).


Nombroj (1-10): uni, du, tri, kwatri, cinki, sesi, septi, okti, noni, deko.

[redakti] Vidu ankaŭ

Esperanto-movado en Kolombio.

[redakti] Bibliografio

Cardenas, C.
Hom-idyomo - proyecto de lengua auxiliar internacional
Wien: Manz, 1921
(324+ p.)


Cardenas, C.
Hom-idyomo: Outline of an auxiliary international language without declinations and absolutely phonetic
Leipzig: Fischer & Wittig, 1923
(376+ p.) Tiu lasta en 3 volumoj: Libro unu: Gramatiko; Libro du: vortaro; Libro 3: Angla/Hom-idioma vortaro.

Ĝi ricevis klasifikon 417.6 “1921” de Biblioteko Butler.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj