Homa intelekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 'homa intelektointelekto (el la latinlingva intellectus,-us, devenanta el la perfekta preterito de la verbo intellìgere = intellègere, formita de intus kaj lègere kiu signifas «legi »,[1] aŭ de inter kaj lègere, nome “elekti”)[2] ĝenerale intelekto povas esti difinita la “kapablo de la homa menso kompreni, koncepti pensojn kaj formuli juĝojn.

La termino “intelekto”, filozofisence, estas unuafoje trovebla en la mezepoka skolastika filozofio kiu ĝin uzis por latinigi la grekan νοῦς aŭ νόος (noûs, "nus") kiun la grekoj kontraŭmetis al diànoia, nome racio.

La intelekto kiel nous[redakti | redakti fonton]

La termino, en la origina signifo, troviĝas en Homero, kie indikas la organon sidejo de la reprezentado de ideoj [3],

En Anaksagoro νοῦς kiel intelekto akiras metafizikan valoron ĉar, kia aktiva kaj ordiganta potenco, organizas la kaoson (ἄπειρον, apeírōn), kreante tiel la mondon.[4][5]

“Nous” kiel intuicio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Platono la intelekto konservas tiun diecan kvanton al ĝi atribuita de Anaksagoro, kiu, tamen, estas rezervita al la homa kapablo kiam, per la kontemplo de la ideoj, ĝi atingas la kulminon de la scio.

Tiu scia kvanto atingebla per la intekekto superas la “sciencan” scion atingeblan per la matematiko caxr, fakte, la intelekto ebligas la puran kaj simplan kontemplon de la ideoj. En Platono aperas la koncepto de pura kaj senpera scio per la intelekto-intuicio distingebla el la racio aŭ dianoia, kiu bezonas la peradon de la rezonado.

Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Aristotelo, malsame ol Platono, la intelekta senpera kontemplo ne konas la konceptajn enhavojn difinitajn ideoj, disigitaj el la objektoj, kaj koincidigas la veron jam enajn en la objektoj mem. (De anima, III, 431 a, 1)

La aristotela nous tiel sukcesas penetri la enon, kapti tio kio posedas la eston, nome la substanco, tiu subrestaĵo kiu plurestas ĉiam unika kaj identa al si mem.

Ankaŭ laŭ Aristotelo, tamen, nur la intelekto sukcesas garantii la veron liverante scion noetican (intuician), superan se komparitan al tiu dia-noetica de la racieco kiu antaŭiras per logiko aŭ silogismo.

Aktiva kaj pasiva intelekto[redakti | redakti fonton]

La aktiva (aŭ aganta) intelekto estas, laŭ Aristotelo, la kapablo de la intelekto meti al akto, pere de la senteblaj imagoj, la esencojn aŭ formojn de la objektoj, koneblaj nur pere de la pasiva (aŭ potenca) intelekto. [6]

En judismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Biblio la organo de la scio kuŝas en la koro kaj la scio mem estas donaco de Dio. (Vidu en la Prisaĝaj libroj).

Novplatonismo[redakti | redakti fonton]

En la novplatona filozofio (aparte en Plotino), la intelekto estas la dua hipostazo, la nivelo de realo kiu pliplene posedas penson kaj eston. Ĝi estas plurforma ĉar formita per diversaj arketipoj, sed pli unueca ol la sinsekva nivelo (animo).

Teologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la terminaro de la kristana teologio intelekto estas difinita ankaŭ kiel unu el la “Sep donoj de la Sankta Spirito”.[7] Ĝi konsentas tujan kaj senperan komprenon de la kredveron, vestante la animon per pli profunda intuicio pri la kredo. Dum la kredo reprezentas nur la simplan adheron al la enhavoj de la revelacio, per la dono de la intelekto eblas leviĝi al pli alta nivelo de kompreno ne nur racia, sed ankaŭ intuicia kaj intime sentita. Ĝi do kreskigas la virtojn de kristano kaj pliprofundigas, sen aldoni novajn nociojn, la signifojn kaj la konceptojn jam implicite entenatajn en la kredartikoloj.[8]

De aŭgustinismo al skolastikismo[redakti | redakti fonton]

Helpe de Aŭgusteno de Hipono la teologia kristana koncepto pri la intelekto proksime reprenas la novplatonan doktrinon, pere de doktrino de la ilumino de la intelekto flanke de Dio, intencita kiel depoprenanto de la ideoj. La intelekta scio estas, laŭ Aŭgusteno, io senpera, persona, nedirebla, simila al intelekto elpensita Plotino laŭ kiu “scii pri objekto” egalas miksiĝi, kunfandiĝi kun ĝi.

En la mezepoka skolastika filozofio inspirita precipe de Aristotelo, ekzemple en Tomaso de Akvino, krom tiuj novplatonismaj konserviĝas la fundamentaj elementoj de la aristotela koncepto. Konserviĝas do la distingo inter racio kaj intelekto: dum la unua diskursive rekonas realon en ties rilatoj kun aliaj realoj, la intelekto sukcesas, male, penetri ĝian esencon absolute kaj unuece.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Laŭ Nikolao el Kuzo la intelekto estas supera al la racio ĉar ĝi reprezentas la “dian” sferon en la homo: malsame ol en la racia logiko, kiu estas limigita fare de la principo de nekontraŭdiro (komuna ankaŭ al la bestoj), la intelekto (intellectus) sukcesas intuicii la komunan radikon de tio kio aperas “kontraŭdira” al la simpla intuicio (ratio), unuece kaptante la plurecon pere de tiu “koincido de ls kontrsŭoj” kiu estas propra de Dio.( Apologia doctae ignorantiae, h II, S. 16, Z. 1-6. Tie estas dirate: “Docta enim ignorantia de alta regione intellectus existens sic iudicat de ratiocinativo discursus).

Analoge, laŭ Giordano Bruno la intelekto «empie il tutto, illumina l'universo, è fabro del mondo» (“plenigas ĉion, iluminas la universon, estas la forĝisto de la mondo), simila al la platona Demiurgo.

17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Kun Kartezio malaperas la distingo inter intelekto kaj racio, rekuperita male de Baruĥ Spinozo. La problemo de la intuicio estas reprenita kaj pliprofundigita de Baruĥ Spinozo kiu ĝin taksas la plej altan gradon de la scio ĉar pere de ĝi tiu povas atingi la scion sub speciae aeternitatis kiel rilate la spinozan Dion, imanentan, koincidantan kun la Naturo (Deus sive Natura). Kion la intelekto intuicie konas tio havas, fakte, la karakterizojn de la senfina eterneco dum la racio povas nur ĉirkaŭvagi inter la finitaĵoj.

Laŭ John Locke, male, necesas transalti la oponon inter racio kaj intelekto, pro kio, post la rekono de ĝiaj limoj, plurestas nur unu limigita kapablo. [9]

Same kiel laŭ Leibnizo ankaŭ en la filozofio inspirita de Wolff la diferenco inter la intelekta scio kaj tiu sensa estas nur kvalita ĉar tiu devenenta el la intelekto estas klara kaj distinkta.

Kant[redakti | redakti fonton]

Immanuel Kant rifuzas la antaŭan doktrinon de la intelekto de la fenomenoj kaj revenigos netan distingon inter la sensa scio kaj tiu intelekta, distingo kiu lin submetos al akuzo pri nekorektebla dualismo inter koncepto kaj sensa intuicio aŭ inter fenomeno kaj noumeno. Laŭ Kant, dum la sensaco estas pasiva en la ricevado de la sensaj datenoj, la intelekto aktive agas kiel kapablo sintezi apriore la plurecon de la fenomenoj per la Kantaj kategorioj, malsamaj el la aprioraj formoj de la senseco (spaco kaj tempo), ellaborante tiel konceptojn, pensante nome konceptojn kiuj havas enhavo la materiajn datenojn devenantajn el la senseco, aktivante tiel kunlaboron inter intelekto kaj senseco.[10]

Intelekto kaj racio[redakti | redakti fonton]

Per Kant okazas tamen inversigo inter intelekto kaj racio: la emo transsalti la finitaĵon fariĝas, fakte, prerogativo ne de la unua sed de la dua, tiel ke al la intelekto nun apartenas la ebleco konstrui sciencon diskursivforman, kaj al la racio male la superan taskon kontroli la limojn de la homa sciokapablo.

La pretendo de la intelekto transiri la scion pri la fenomena mondo alarme movas la racion kiu ellaboras ideojn kiuj devus plenumi la metafizikan taskon de la akiro de perfekta kaj kompleta scio de tuta sperto fenomena, ekstera kaj noumena, nome pri la animo, pri la mondo kaj pri Dio. Kio estas la aspiro de “dogmaj| metafizikistoj”, bonŝance bremsataj de la racio.

Hegelo kaj hegelismo[redakti | redakti fonton]

En ideismo estas konservata la kanta ellaboritaĵo pri intelekto kaj racio, kiu allasas al la dua kapablon kapti la tutecon de la realo, kaj al intelekto duarangan funkcion. Laŭ Hegelo, ekzemple, la racio estas reale supera al la intelekto ĉar dum tiu ĉi povas esti aplikata al la apartaj sciencoj propraj de la empiriismo, la racio kapablas kontentigi la superan filozofian sciobezonon. Ankaŭ laŭ aliaj ideismaj filozofioj la filozofoj konfesas la pozicion laŭ kiu la dialektika procedo de la racio montras ke mem kapablas superi la dialektikon mem, dum la intelekto estas najlita al la principo de nekontraŭdiro.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Per Henri Bergson evoluiĝas la kritiko pri la abstrakta intelekto sed tiu estas intencita malsammaniere kun multege da analizoj kaj proponoj.

Tipa de la homa inteligento – oni substrekas – estas la kapablo krei senorganikajn instrumentojn pere de kiuj la ''homo faber'' pretigas la vojon al la '''homo sapiens'' kiu per la intelekto-inteligento konstruas abstraktajn formojn, kategoriojn, skemojn kiuj utilos al la scienco en la disvolviĝo de ĝia “ekonomia” funkcio, en la treduktado nome de la kompleksa realo al simplaj utiligeblaj elementoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio Livi, Glossario epistemologico alla voce "intelletto", in Il principio di coerenza: senso comune e logica epistemica, pag. 177, Roma, Armando editore, 1997.
  2. Intelekto kaj racio ne estas, tion oni scias, la samo en la filozofia penso kaj antikva kaj moderna. La unua koncernas la senperan intuicion de la vero, la dua la atingon de ĝi pere de la diskursiva racio. La Biblio ne konas tiun distingon kaj atribuas al la Sankta Spirito la “donon de la Intelekto” (Nova Testamento). La rilato kredo/racio tuŝas ambaŭ.
  3. In Omero νόος «è lo spirito [...] sede di rappresentazioni chiare» Bruno Snell.
  4. Vocabolario greco della filosofia, a cura di Ivan Gobry, Milano, Bruno Mondadori, 2004, p.146.
  5. ”Unua ĝi metis la intelekton super la materion... “Ĉuj aĵoj estis kune; poste venis la intelekto, kiu ilin distingis kaj ilin ordigis” Diogene Laerzio, Vite e dottrine dei più celebri filosofi, II, 6. Edizione a cura di Giovanni Reale. Milano, Bompiani, 2006, p. 151
  6. De animo, III, 5, 430a 10.
  7. Jesaja, 11, 1-2.
  8. Franco Giulio Brambilla, Esercizi di cristianesimo, Vita e Pensiero, Milano 2000.
  9. Eseo pri la homa intelekto.
  10. Kant, Storia della ragion pura (Critica della ragion pura)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Terence Irwin, I principi primi di Aristotele, Vita e Pensiero, Milano 1996
  • Mario Dal Pra, Storia della filosofia, Franco Angeli, 1996
  • Silvestro Marcucci, Guida alla lettura della "Critica della ragion pura" di Kant, Laterza, Bari 2003
  • Thomas A. Szlezák, Platone e Aristotele nella dottrina del Nous di Plotino, traduzione di Alessandro Trotta, Vita e pensiero, Milano 1997 ISBN 88-343-0872-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Vikiquote [1] entenas motojn rilate intelekton

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]