Homa komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Simple Komunumo aŭ pli precize Homa komunumo estas socia grupo de entoj kiuj kunhavas socian medion, normale kun kunhavitaj interesoj. En homaj komunumoj, intenco, kredo, preferoj, bezonoj, riskoj kaj multaj aliaj kondiĉoj povas ĉeesti kaj esti komunaj, tuŝante la socian identecon de la partoprenantoj kaj ties grado de konverĝo.

La vorto "komunumo" devenas el la latina communitas (kio signifas same), kio siavice devenas el communis, tio estas "komuna, publika, kunhavita de ĉiuj aŭ de multaj"[1]. Communis devenas el kombino de la latina prefikso con- (el cum, kiu signifas "kune") kaj la vorto munis (el munus, kiu rilatas al plenumado de servoj).

Komunumo de intereso kunigita ĉe Stonehenge, Anglio, por la somera solstico.

Vidpunktoj el diversaj fakoj[redakti | redakti fonton]

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Germana sociologo Ferdinand Tönnies prezentis mallongan diferencigon inter la terminoj "komunumo" (Gemeinschaft) kaj "socio" (Gesellschaft). En sia verko de 1887, Gemeinschaft und Gesellschaft, Tönnies asertis, ke "komunumo" estas rigardata kiel pli kunigita kaj pli ligita socia ento en la kunteksto de pli grandaj socioj, pro la ekzisto de "ununigo je volo"[2]. Li aldonis, ke familio kaj parencaro estas perfektaj esprimoj de komunumoj, sed aliaj kunhavitaj karakteroj, kiel loko aŭ kredo, povus ankaŭ rezulti en gemeinschaft.

Individuo kaj komunumo[redakti | redakti fonton]

Grupo de junuloj interagantaj.

Dum homa kresko kaj maturiĝo, homoj trafas aron da aliaj individuoj kaj spertoj. Infanoj trafas sian tujan familion, poste la grandan familion, poste la lokan komunumon (kiel la lernejo aŭ la laborejo). Ili disvolvigas individuan kaj grupan socian identecon tra asocioj kiuj konektas ilin al tempodaŭraj komunumaj spertoj.[3]

Dum homoj kreskiĝas, ili lernas kaj formas rimarkojn de socia strukturo. Dum tiu antaŭeniro, ili formas personajn kaj kulturajn valorojn, mondkoncepton kaj reagojn al pli ampleksa socio. Gajno de ekkono de grupa dinamismo kaj kiel "kongrui" estas parto de socialigo. Individuoj disvolvigas interpersonajn rilataron kaj ekkonscias pri la plej taŭgaj personoj, kun kiuj grupiĝi kaj laŭ kiuj cirkonstancoj.[3]

Dum adoleskaĝo kaj matureco, la individuoj kutime disvolvigas pli prilaboritan identecon, ofte ludante rolon kiel estro aŭ sekvanto en grupoj. Se individuoj disvolvigas la senton, ke ili apartenas al grupo, kaj ili devas helpi la grupon kies parto ili estas, tiam ili disvolvigas senton de komunumo.

Socia kapitalo[redakti | redakti fonton]

Se ekzistas komunumo, kaj libereco kaj sekureco ankaŭ ekzistas. Tiam komunumo vivas per si mem, ĉar homoj iĝas sufiĉe liberaj por kunhavi kaj sekuriĝi. La senso de konekteco kaj formado de sociaj retoj konsistigas tion, kio iĝis konata kiel socia kapitalo.[4]

Socia kapitalo estas difinita de Robert D. Putnam kiel "la kolektiva valoro de ĉiuj el la sociaj retoj [konataj de homoj] kaj la inklinoj kiuj stariĝas el tiuj retoj por fari aferojn unu al alia (reguloj de reciprokeco)". Socia kapitalo en agado povas esti vidata en grupoj de variaj formalecoj, inkludante najbarojn kiuj kontrolas normale la hejmojn de aliaj. Tamen, kiel Putnam asertas en Bowling Alone: The Collapse and Revival of American Community (2000), socia kapitalo malpliiĝas ekzemple en Usono. Putnam trovis, ke je la pasintaj 25 jaroj, ĉeesto de klubokunsidoj malpliiĝis je 58%, familivespermanĝoj je 33% kaj ricevi vizitojn de geamikoj je 45%.[5]

Okcidentaj kulturoj ŝajne perdas la spiriton de komunumo, kiu iam troveblis en institucioj inkludante ekleziojn kaj komunumejojn. Sociologo Ray Oldenburg asertas en The Great Good Place ke homoj bezonas tri lokojn: 1) La hejmon, 2) la oficejon, kaj, 3) la komunumejon aŭ renkontejon.[6]

Laŭ tiu filozofio en menso, oni faris multajn ĉebazajn klopodojn kiel projektoj por publikaj spacoj por krei tiun "Trian Lokon" en komunumojn. Ili formiĝas kiel sendependaj librejoj, kafejoj, lokaj trinkejoj kaj kiel multaj renovigaj rimedoj por krei la socian kapitalon bezonatan por helpi la senton kaj spiriton de komunumo.[7]

Psikologio[redakti | redakti fonton]

Sento de komunumo[redakti | redakti fonton]

Ĉu partoprenantoj en grupaj aktivaĵoj sentas la senton de komunumo?

En pristudo de 1986, McMillan kaj Chavis identigis kvar elementojn por difini la "senton de komunumo" : 1) membreco, 2) influo, 3) integreco kaj plenumo de necesoj, kaj 4) kunhavita emocia konekto.

Chavis kaj ties kolegoj disvolvigis iun "Indekson de Sento de Komunumo", nome Sense of Community Index (SCI) kio estis reviziita kaj adaptita de aliuloj. Kvankam originale ellaborita por konsili pri sento de komunumo en najbarlokoj, la indekso estis adaptita por uzado en lernejoj, laborejoj kaj variaj tipoj da komunumoj.[8]

Antropologio[redakti | redakti fonton]

Komunumo kaj siaj ecoj estas kerno de antropologiaj pristudoj. Laŭ kelkaj temoj komunumo estas enkondukita en antropologio inkludante la jenajn:

Socia filozofio[redakti | redakti fonton]

Komunumismo[redakti | redakti fonton]

Komunumismo kiel grupo de rilataj sed diferencaj filozofioj (aŭ ideologioj) ekis fine de la 20-a jarcento, oponante klasikan liberalismon kaj kapitalismon dum apogo de fenomenoj kiel civila socio. Ne nepre malamike al socia liberalismo, komunumismo havas diferencan emfazon, direktante la fokuson de intereso al komunumoj kaj socioj, for de individuoj. La demando pri prioritateco, ĉu por la individuo ĉu por la komunumo, devas esti konsiderata farante etikajn demandojn pri vario de sociaj temoj, kiel sansistemo, aborto, multkulturismo, kaj politika malĝusteco.

Negocado kaj komunikado[redakti | redakti fonton]

Organiza komunikado[redakti | redakti fonton]

Praktikoj de efika komunikado en grupo kaj organizaj temoj estas gravaj por la formado kaj pluhavo de komunumoj. Kiamaniere ideoj kaj valoroj estas komunikataj ene de komunumoj estas grave por la aligo de novaj membroj, la formulo de agendoj, la elekto de estroj kaj multaj aliaj aspektoj. Organiza komunikado estas la studo pri kiamaniere homoj komunikas ene de organiza kunteksto kaj la influoj kaj interagado ene de organizaj strukturoj. Grupomembroj dependas el la fluo de komunikado por setligi sian propran identecon ene de tiuj strukturoj kaj lerni funkcii en la grupo. Kvankam organiza komunikado, kiel studokampo, estas kutime konsiderata rilate la entreprenoj kaj la negocaj grupoj, tiuj povas esti vidataj ankaŭ kiel komunumoj. La principoj de organiza komunikado povas esti aplikata ankaŭ al aliaj tipoj de komunumoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komunumo (ekologio).

Interfakaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Socialigo[redakti | redakti fonton]

Protestanta procesio rememoranta 17 protestantajn martirojn brulatajn el 1555 al 1557.

La procezo de lernado por adopti la modelojn de konduto de la komunumo estas nomita socialigo. La plej fruktodona tempo de socialigo estas kutime la fruaj epokoj de la vivo, dum kiuj individuoj disvolvigas kapablecojn kaj konojn kaj lernas la rolojn necesajn por funkcii ene de sia kulturo kaj socia medio.[3] Por kelkaj psikologoj, ĉefe tiuj de la tradicio de psikodinamiko, la plej grava periodo de socialigo estas inter la aĝo de 1 kaj 10. Sed socialigo inkludas ankaŭ plenkreskulojn translokiĝantajn al diferencaj medioj, kie ili devas lerni novan aron de kondutoj.[9]

Socialigo estas influita baze de familio, tra kio geinfanoj unue lernas la regularon de la komunumo. Aliaj gravaj influoj estas lernejoj, kolegogrupoj, amaskomunikiloj, laborejoj kaj registaroj. La grado laŭ kiu la regularo de preciza socio aŭ komunumo estas adoptita determinas la personan adapteblon por engaĝiĝo kun aliaj. La regularo de toleremo, reciprokeco kaj fido estas gravaj "korkutimoj," kiel Alexis de Tocqueville asertis, en individua impliko en komunumo.[10]

Komunuma disvolvigo[redakti | redakti fonton]

Komunuma disvolvigo, ofte ligata kun komunuma taskaro aŭ komunuma planado, estas ofte formale regata de Ne-registaraj organizoj (NRO), universitatoj aŭ registaraj agentejoj por plibonigi la socialan bonfarton de lokaj, regionaj kaj, foje, naciaj komunumoj. Malpli formalaj klopodoj, nomite komunumokonstruo aŭ komunumorganizo, serĉas plifortigi individuojn kaj grupojn de homoj per havigi ilin la kapablojn kiujn ili bezonas por realigi ŝanĝojn en siaj propraj komunumoj[11]. Tiuj kapabloj ofte influas en la konstruo de politika povo per la formado de grandaj sociaj grupoj funkciantaj laŭ komuna agendo. La praktikantoj de la komunuma disvolvigo devas kompreni kaj kiel funkcii kun individuoj kaj kiel influi la postenojn de la komunumoj ene de la kunteksto de pli grandaj sociaj institucioj.

Je la koincido inter komunuma disvolvigo kaj komunuma konstruo estas nombro de programoj kaj organizoj kun iloj de komunuma disvolvigo. Ekzemplo de tio estas programo de la Instituto Asset de Bazkomunuma Disvolvigo de la universitato Northwestern. Tiu instituto disponigas elŝuteblajn ilojn[12] por kalkuli la komunuman kapitalon kaj konekti inter ne-profitaj organizaĵoj kaj aliaj organizoj kiuj povas helpi la komunumokonstruon. La Instituto fokusiĝas sur helpi komunumojn disvolvigi per "movigi temojn de najbareco".[13]

Komunuma konstruo kaj organizo[redakti | redakti fonton]

M. Scott Peck asertas, ke la preskaŭ akcidenta sento de komunumo kiu ekzistas je krizomomento, ekzemple en Novjorko post la 11-a de septembro 2001, povas esti konscie konstruita. Peck opinias, ke la procezo de "konscia komunumokonstruo" estas procezo de konstruo de kunhavita historio kaj de konsenta decido, konstruita sur respekto por ĉiuj individuoj kaj inkluzive de diferencaj. Li opinias, ke la procezo iras tra kvar jenaj etapoj:

  1. Falsa komunumo: Kie partoprenantoj estas "bonegaj unu kun la alia", ludante sekure kaj prezentante, ke oni sentas la plej favorajn flankojn de siaj personecoj.
  2. Ĥaoso: Kiam homoj iras trans la falseco de la falsa komunumo kaj sentas sin sufiĉe sekuraj por prezenti ties "makulojn". Tiu etapo starigas gravajn demandojn al plifaciligo por pli grandaj estrecoj kaj organizoj, sed Peck opinias, ke "organizoj ne estas komunumoj", kaj tiu premo devas esti rezistita.
  3. Malpleneco: Tiu etapo iras trans la klopodoj fiksi, kuraci kaj konverti el la ĥaosa etapo, kiam ĉiuj iĝas kapablaj agnoski siajn proprajn vundecon kaj rompecon, komune kun ĉiu homa estaĵo. For de tiu malpleneco venas
  4. Vera komunumo: la procezo de profunda respekto kaj vera aŭskultado de la bezonoj de aliuloj en tiu komunumo. Tiun etapon Peck opinias, ke povas esti priskribita nur kiel "glorio" kaj respegulas profundan deziron ĉe ĉiu homa animo por kunpasia kompreno unu de la alia.

Pli ĵuse Scott Peck rimarkis, ke konstrui senton de komunumo estas facila. Pluhavi tiun senton de komunumo estas kio estas malfacila en la moderna mondo.

Komunuma konstruo povas uzi ampleksan varion de praktikoj, el simplaj eventoj kiel komuna manĝo kaj etaj librokluboj al pli grandaj klopodoj kiel amasfestivaloj kaj konstruaj projektoj kiuj implikas lokajn partoprenantojn pli ol eksterajn implikitojn.

Komunumaj monunuoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj komunumoj disvolvigis siajn proprajn "Lokajn Komercosistemojn" (LETS)[14] kaj lokajn monunuojn, kiel la sistemo Horoj de Ithaca,[15] por enkuraĝigi ekonomian kreskon kaj ampleksigitan senton de komunumo. Komunumaj monunuoj estis ĵus provitaj kiel valoraj por unuigi la bezonojn de homoj vivantaj en variaj sudamerikaj landoj, precize en Argentino, kie antaŭ nelonge suferis la kolapson de la argentina nacia monunuo[16].

Inverse, almenaŭ unu komunumo, The Los Angeles Skills Pool,[17] estis konstruita ĉirkaŭ la kunhavo de servoj sen uzado de iu ajn monunuo.

Kontraŭmilita afineca grupo "Flanka Damaĝo" protestante kontraŭ la Iraka milito

Komunumokonstruo kiu estas kondukita al aktivismo estas kutime nomita "komunuma organizo." En tiuj kazoj, organizitaj komunumaj grupoj serĉas respondecon el elektitaj oficiuloj kaj pliigitan rektan reprezentadon por decidoj. Kie bonfidaj negocadoj malsukcesas, tiuj organizoj klopodas premi la decidontojn per vario de iloj, kiel strikpikedoj, bojkoto, sidoprotestoj, peticioj kaj balota politiko. La kunligo "Leviĝu Detroit!" kaj la "Komitato de Toronto por Publikaj Lokoj" estas ekzemploj de aktivismaj retoj engaĝitaj je protekto de lokaj komunumoj kontraŭ la dominado de registaroj kaj entreprenoj kaj kontraŭ la malorda influo.

Komunumorganizadon oni fokusas foje sur solvo de specifaj temoj. Organizado ofte signifas konstruo de pli alireblaj povostrukturoj, ofte kun la fina celo distribui povon egalece tra la tuta komunumo. Komunumorganizantoj ĝenerale intencas konstrui grupojn kiuj estus malfermaj kaj estu demokrataj en la regado. Tiaj grupoj faciligas kaj enkuraĝigas la komunan decidofaron fokuse sur ĝenerala sano de la komunumo pli ol sur specifa interesgrupo.

La tri bazaj tipoj de komunumorganizado estas baza organizado, ligokonstruado kaj komunumoj bazitaj sur fido (nomitaj ankaŭ "institucibaza komunumorganizado" aŭ "larĝbaza komunumorganizado")[18].

Komunuma servo[redakti | redakti fonton]

La komunuma servo estas kutime realigita konekte kun ne-profita organizaĵo, sed ĝi povas esti entreprenita ankaŭ sub la koverto de registaroj, de unu aŭ pli entreprenoj aŭ de individuoj. Ĝi estas kutime senpaga kaj volontula. Tamen, ĝi povas esti parto de alternativa sentencaj klopodoj en jura sistemo kaj ĝi povas esti postulita de edukaj institucioj.

Tipoj de komunumo[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj en kunsido dum posttagmanĝa sesio ĉe Ekovilaĝo

Oni proponis kvanton de metodoj kategorii tipojn de komunumoj; ekzemple jenaj:

  1. Geografiaj komunumoj: el lokaj najbarecoj, kvartalo, vilaĝo, urboĉefurbo, regiono, nacio aŭ eĉ la tuta planedo kiel enteraĵo. Tiuj estus komunumoj de loko.
  2. Kulturaj komunumoj: el loka klubeto, subkulturo, etna grupo, religia, multkulturapluralisma civilizo, aŭ la globaligita komunuma kulturo nuntempa. Tiuj povas esti inkluditaj kiel komunumoj de necesojidenteco, kiel por alikapabluloj, aŭ maljunuloj.
  3. Komunumaj organizoj: el neformala familioparencaraj retoj, al pli formalaj entreprenoj, politikaj decidofarantaj strukturoj, ekonomiaj entreprenoj, aŭ profesiaj asocioj laŭ eta, nacia aŭ internacia skalo.

Komunumoj povas esti enhavitaj unu en la alia: ekzemple geografia komunumo povas enhavi nombron de etnaj komunumoj[19].

Lokigo[redakti | redakti fonton]

Probable la plej komuna uzado de la vorto "komunumo" indikas grandan grupon vivantan en proksimeco. Ekzemploj de lokaj komunuoj inkludas jenajn:

  • Municipo estas administra loka areo ĝenerale konsistigata el klare difinita teritorio kaj komune nomita ĉu urbo ĉu vilaĝo. Kvankam ankaŭ grandaj urboj estas municipaĵoj, ili estas kutime konsiderataj kiel kolekto de komunumoj, pro ties diverseco.
  • Kvartalo estas geografie lokita komunumo, ofte en pli granda urbo aŭ ĉirkaŭaĵo.
  • Nova urbo estas tiu kiu estis desegnita el plano kaj kreskiĝis pli malpli laŭ la plano. Multaj el la ĉefurboj el la tuta mondo estas planitaj urboj, ĉefe Vaŝingtono, en Usono, Kanbero en Aŭstralio, kaj Braziljo en Brazilo. Tio estis sufiĉe komuna dum la Eŭropa koloniigo de Ameriko konstrui laŭ plano ĉu sur libera grundo ĉu sur ruinoj de antaŭaj urboj de Indianoj.

Identeco[redakti | redakti fonton]

En kelkaj kuntekstoj, "komunumo" indikas grupon de homoj kun komuna identeco krom loko. Membroj ofte interagadas regule. Komunaj ekzemploj en ĉiutaga uzo inkludas jenajn:

  • "Profesia komunumo" estas grupo de homoj kun samaj aŭ rilataj okupoj. Kelkaj el tiuj membroj povas aliĝi al profesia socio, por fari pli difinan kaj formalan grupon. Tiuj estas foje konataj kiel komunumoj de praktiko.
  • Virtuala komunumo estas grupo de homoj dekomence komunikantaj aŭ interagadantaj unu kun la alia per iloj de teknologia informado, tipe per Interreto, pli ol persone. Tiuj povas esti ĉu komunumoj de interesoj, ĉu virtualaj komunumoj de praktiko aŭ spirita unuiĝo. Serĉado de interesoj estas evolui al motivigo por kontribui al perretaj komunumoj.

Koincidoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj komunumoj kunhavas kaj lokon kaj aliaj ecojn. Membroj elektas foje loĝi unu ĉe alia pro pli komunaj interesoj.

  • Porretira komunumo estas termino uzata por komunumoj de emerituloj aŭ maljunuloj –- ofte limigitaj al difinita aĝo, kiel 55. Ĝi diferenciĝas el retirejoazilejo, kiu estas sola konstrauĵo aŭ komplekso, kiu havas nombron de aŭtonomaj hejmoj.

Specia naturo de homa komunumo[redakti | redakti fonton]

Difinoj de komunumo kiel "organismoj loĝantaj komunan medion kaj interagantaj unu kun la alia,"[20] kvankam science taŭga, ne enhavas la riĉecon, diversecon kaj kompleksecon de homaj komunumoj. Ties klasado, ne povas esti preciza. Ĉiukaze oni devas konsideri, ke komunumoj estas nepraj por homoj. M. Scott Peck esprimas tion jene: "Ne povas esti vundebleco sen risko; ne povas esti komunumo sen vundebleco; ne povas esti paco, kaj finfine vivo, sen komunumo."[21]

Laŭ tio estas klare, ke la koncepto de individuo ne estas kaj ne povas esti separata el la koncepto de komunumo. Sen la unuaj komunumoj de onia familio, aŭ la duarangaj komunumoj pristuditaj supre, oni ne povas disvolvigi stabilajn personecojn kiel pure individuaj homaj estaĵoj. Tio klarigas kelkajn el la diferencigoj de la homa komunumo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harper, D. 2001. Online Etymology Dictionary.
  2. Tönnies, F. 1887. Gemeinschaft und Gesellschaft, p. 22.
  3. 3,0 3,1 3,2 Newman, D. 2005. Chapter 5. "Building Identity: Socialization" pp. 134-140.
  4. Putnam, D. 2000. Bowling Alone: The Collapse and Revival of the American Community, p. 19.
  5. Bowling Alone web site
  6. Project for Public Spaces. 2006. Ray Oldenburg.
  7. University of Florida. 2006. Social Capital in Tampa Bay: An Update Report.
  8. Perkins, D.D., Florin, P., Rich, R.C., Wandersman, A. & Chavis, D.M. (1990). Participation and the social and physical environment of residential blocks: Crime and community context. American Journal of Community Psychology, 18, 83-115. Chipuer, H. M., & Pretty, G. M. H. (1999). A review of the Sense of Community Index: Current uses, factor structure, reliability, and further development. Journal of Community Psychology, 27(6), 643-658. Long, D.A., & Perkins, D.D. (2003). Confirmatory Factor Analysis of the Sense of Community Index and Development of a Brief SCI. Journal of Community Psychology, 31, 279-296.
  9. Newman, D. 2005, p. 141.
  10. Smith, M. 2001. Community.
  11. Kelly, Anthony, "With Head, Heart and Hand: Dimensions of Community Building" (Boolarong Press) [ISBN 978086439076]
  12. ABCD Instituto, kunlabore kun la Fondaĵo W.K. Kellogg. 2006. Discovering Community Power: A Guide to Mobilizing Local Assets and Your Organization's Capacity.
  13. ABCD Institute. 2006. Bonvenon al ABCD.
  14. Local Exchange Trading Systems estis unuafoje disvolvigitaj de Michael Linton, en Courtenay, Brita Kolumbio, vidu "LETSystems - nova mono". 2006-08-01.
  15. La sistemo Horoj de Ithaca, disvolvigita de Paul Glover aperas en "Creating Community Economics with Local Currency". 2006-08-01.
  16. Social Trade Organisation
  17. Los Angeles Skills Pool website
  18. Jacoby Brown, Michael, (2006), "Building Powerful Community Organizations: A Personal Guide To Creating Groups That Can Solve Problems and Change the World" (Long Haul Press)
  19. Tropman John E., Erlich, John L. and Rothman, Jack (2006), "Tactics and Techniques of Community Intervention" (Wadsworth Publishing)
  20. Australian Academy of Science. Nova: Scienco en novaĵoj. 2006-07-21.
  21. M. Scott Peck, 1987. The Different Drum: Community-Making and Peace, p. 233.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Barzilai, G. 2003. Communities and Law: Politics and Cultures of Legal Identities. Ann Arbor: University of Michigan Press.
  • Beck, U. 1992. Risk Society: Towards a New Modernity. London: Sage
— 2000. What is globalization? Cambridge: Polity Press.
  • Chavis, D.M., Hogge, J.H., McMillan, D.W., & Wandersman, A. 1986. "Sense of community through Brunswick's lens: A first look." Journal of Community Psychology, 14(1), 24-40.
  • Chipuer, H. M., & Pretty, G. M. H. (1999). A review of the Sense of Community Index: Current uses, factor structure, reliability, and further development. Journal of Community Psychology, 27(6), 643-658.
  • Christensen, K., et al. (2003). Encyclopedia of Community. 4 volumes. Thousand Oaks, CA: Sage.
  • Cohen, A. P. 1985. The Symbolic Construction of Community. Routledge: New York.
  • Durkheim, Emile. 1950 [1895] The Rules of Sociological Method. Translated by S. A. Solovay and J. H. Mueller. New York: The Free Press.
  • Cox, F., J. Erlich, J. Rothman, and J. Tropman. 1970. Strategies of Community Organization: A Book of Readings. Itasca, IL: F. E. Peacock Publishers.
  • Effland, R. 1998. The Cultural Evolution of Civilizations Mesa Community College.
  • Giddens, A. 1999. “Risk and Responsibility” Modern Law Review 62(1): 1-10.
  • Lenski, G. 1974. Human Societies: An Introduction to Macrosociology. New York: McGraw- Hill, Inc.
  • Long, D.A., & Perkins, D.D. (2003). Confirmatory Factor Analysis of the Sense of Community Index and Development of a Brief SCI. Journal of Community Psychology, 31, 279-296.
  • McMillan, D.W., & Chavis, D.M. 1986. "Sense of community: A definition and theory." American Journal of Community Psychology, 14(1), 6-23.
  • Nancy, Jean-Luc. La Communauté désœuvrée (philosophical questioning of the concept of community and the possibility of encountering a non-subjective concept of it).
  • Newman, D. 2005. Sociology: Exploring the Architecture of Everyday Life, Chapter 5. "Building Identity: Socialization" Pine Forge Press. Retrieved: 2006-08-05.
  • Peck, M.S. 1987. The Different Drum: Community-Making and Peace. New York: Simon and Schuster. ISBN 0-684-84858-9
  • Perkins, D.D., Florin, P., Rich, R.C., Wandersman, A. & Chavis, D.M. (1990). Participation and the social and physical environment of residential blocks: Crime and community context. American Journal of Community Psychology, 18, 83-115.
  • Putnam, R. D. 2000. Bowling Alone: The collapse and revival of American community. New York: Simon and Schuster
  • Sarason, S.B. 1974. The psychological sense of community: Prospects for a community psychology. San Francisco: Jossey-Bass.
— 1986. "Commentary: The emergence of a conceptual center." Journal of Community Psychology, 14, 405-407.
  • Smith, M. K. 2001. Community. Encyclopedia of informal education. Last updated: January 28, 2005. Retrieved: 2006-07-15.
  • Tönnies, F. 1887. Gemeinschaft und Gesellschaft, Leipzig: Fues's Verlag, 2nd ed. 1912, 8th edition, Leipzig: Buske, 1935; translated in 1957 as Community and Society. ISBN 0-88738-750-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en la angla)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.