Monda loĝantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Homa loĝantaro)
Mondpopulacio inter la jaroj 1800 kaj 2100, surbaze de raportoj de UN.[1] Taksoj: alta, meza kaj malalta (ruĝa, oranĝa kaj verda, respektive) kaj takso de la Usona Censoburoo(nigra).[2] En bluo - realaj datumoj.

La MondloĝantaroMonda loĝantaro estas la tutsumo de vivantaj homoj sur la Tero. En marto 2020, ĝi estas taksita al ĉirkaŭ 7,8 miliardoj da homoj fare de la censoservo de Usono (USCB).[3] La USCB taksas ke la monda loĝantaro superis 7 miliardojn la 12an de marto 2012.[4] Laŭ aparta takso de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝi atingis tiun mejloŝtonon la 31-an de oktobro 2011.[5][6][7] La averaĝa aĝo estis 30.4 jaroj en 2012 kaj oni esperas, ke ĝi pliiĝoj al 37.9 jaroj antaŭ 2050.

La mondloĝantaro ade kreskis ekde la fino de la Granda malsatego en Irlando kaj la Nigra Morto en 1350, kiam ĝi estis proksime de 370 milionoj.[8] Plej rapida kresko - tutmondaj loĝantarkreskoj okazas super 1.8% je jaro - nelonge okazis dum la 1950-aj jaroj, kaj pli longe dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj. La kreskorapideco pintis je 2.2% en 1963 kaj tiam malkreskis sub 1.1% antaŭ 2012.[9] Totalaj ĉiujaraj naskiĝoj estis plej altaj en la komencaj 1980-aj jaroj ĉe proksimume 138 milionoj,[10] kaj nun oni atendas, ke ĝi restu esence konstantaj ĉe sia nivelo de 2011 de 134 milionoj da personoj, dum mortnumero je 56 milionoj je jaro, kaj oni atendas, ke ĝi pliiĝu al 80 milionoj je jaro antaŭ 2040.[11]

Unuiĝintaj Nacioj antaŭvidas konstantan loĝantaran malkreskon en la tuj venonta futuro, kun tutmonda loĝantaro inter 8.3 kaj 10.9 miliardoj antaŭ 2050.[12][13] La Loĝantarservo de Unuiĝintaj Nacioj taksas por la jaro 2150 intervalon inter 3,2 kaj 24,8 miliardoj;[14] matematika modeligado apogas la pli malaltan takson.[15] Kelkaj analizistoj pridubis la daŭripovon de plia mondloĝantara kresko, elstarigante la kreskantajn premojn sur la medio, tutmondajn manĝaĵajn provizadojn, kaj energiresursojn.[16][17][18]

Monda loĝantaro (milionoj)[19]
# Dek plej loĝataj landoj 1990 2008 2025*
1 Ĉinio 1,141 1,333 1,458
2 Barato 849 1,140 1,398
3 Usono 250 304 352
4 Indonezio 178 228 273
5 Brazilo 150 192 223
6 Pakistano 108 166 226
7 Bangladeŝo 116 160 198
8 Niĝerio 94 151 208
9 Rusio 148 142 137
10 Japanio 124 128 126
Monda totalo 5,265 6,688 8,004
Dekplej loĝataj (%) 60.0% 58.9% 57.5%
1 Azio 1,613 2,183 2,693
+ Ĉinio 1,141 1,333 1,458
+ OECD Pacifiko* 187 202 210
2 Afriko 634 984 1,365
3 Eŭropo* 564 603 659
+ Rusio 148 142 137
+ eks-Sovetunio* 133 136 146
4 Latinameriko 355 462 550
5 Nordameriko* 359 444 514
6 Mezoriento 132 199 272
Aŭstralio 17 22 28
Eŭropa Unio – 27 ŝtatoj 473 499 539
Usono + Kanado 278 338 392
eks-Sovetunio 289 285 289
Geografiaj difinoj de IEA Key Stats 2010 p. 66
Notoj:
  • Eŭropo = OECD Eŭropo + Ne-OECD Eŭropo kaj
    eksklude Rusion kaj inklude Estonion, Latvion kaj Litovion
  • eks-Sovetunio (SU) = SU eksklude Rusion kaj Baltion
  • Nordameriko = Usono, Kanado, Meksiko
  • OECD Pacifiko = Aŭstralio, Japanio, Koreio, Novzelando
  • 2025 = kun konstanta jara kresko de 2007/2008 ĝis 2025

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. UN 2004 Taksoj
  2. Historiaj taksoj de usona Censoburoo
  3. U.S. Census Bureau – World POPClock Projection (Julio 2012–Julio 2013 data).
  4. World Population Clock – Worldometers. Worldometers.info. Alirita 2012-04-12.
  5. "Population seven billion: UN sets out challenges", BBC, 2011-10-26. Kontrolita 2011-10-27.
  6. "World's 'seven billionth baby' is born". The Guardian. 31an de oktobro, 2011. Konsultita la 31an de oktobro 2011.
  7. "7 billion people is a 'serious challenge'". UPI. 31an de oktobro, 2011. Konsultita la 9an de novembro 2011.
  8. Jean-Noël Biraben (1980), "An Essay Concerning Mankind's Evolution". Population, Selected Papers. Vol. 4. pp. 1–13. Originala en franca: (b) Jean-Noël Biraben (1979). "Essai sur l'évolution du nombre des hommes". Population. Vol. 34 (no. 1). pp. 13–25.
  9. Exponential Population Growth. Kivu (10a de Majo 2012). Alirita 22a de julio 2013.
  10. World Population Prospects, 2010 revizio (686 milionoj da naskoj en 1985–1990). Unuiĝintaj Nacioj. Konsultita la 14an de februaro 2013. Malaperinta ligilo}}
  11. World Population estimates by the US Census Bureau. USCB. Alirita May 22, 2012.
  12. World Population Prospects, the 2012 Revision – "Low variant" and "High variant" values. UN (2012). Alirita 15a de Junio 2013.
  13. World population projected to reach 9.6 billion by 2050 – UN report. UN News Centre (14a de Junio 2013). Alirita 16a de Junio 2013.
  14. (2003) “Key Findings”, Long-Range Population Projections (PDF), United Nations: Department of Economic and Social Affairs.
  15. A model predicts that the world's populations will stop growing in 2050. ScienceDaily.com (4a de Aprilo 2013). Alirita 3a de Junio 2013.
  16. Peter P. Rogers, Kazi F. Jalal kaj John A. Boyd (2008). An Introduction To Sustainable Development. Earthscan. p.53.
  17. "Overpopulation's Real Victim Will Be the Environment". TIME. 26an de oktobro, 2011. Konsultita la 18an de februaro, 2013.
  18. Zehner, Ozzie. (2012) Green Illusions. Lincoln and London: University of Nebraska Press, p. 187–331. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-04. Alirita 2023-04-29.
  19. CO2 Emissions from Fuel Combustion Arkivigite je 2011-10-21 per la retarkivo Wayback Machine. Loĝantaro 1971–2008 (PDF Arkivigite je 2012-01-06 per la retarkivo Wayback Machine, pp. 83–85). IEA (OECD/World Bank). Konsultita la 9an de Julio, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio
Organizaĵoj
Statistiko kaj mapoj
Loĝantaro en la tempo