Homa orelo
La homa orelo estas la organo de la aŭdado kaj de I' ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: ekstera, meza kaj interna. Oni povas ankaŭ dividi ĝin el du partoj: kondukta (ekstera kaj meza) kaj percepta (interna) partoj. En la percepta parto estas transformo de la mekanika energio al elektrokemia signalo kiu iras de la aŭdonervo al la kortekso.
La eksteran orelon konsistigas la orela aŭriklo kaj la ekstera aŭda kanalo. La unua estas funelforma kartilago tegita de haŭto. La dua estas 24 milimetra ovalforma tubo, fibrokartilaga en sia unua parto kaj osta en la dua, kiu finiĝas ĉe la timpana membrano. Tiu kanalo estas tegita de dika haŭto, kiu prezentas harojn kaj sebumajn kaj cerumenajn glandojn.
La meza orelo konsistas el kavaĵo nomita timpano, aŭda tubo kaj la aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj. La timpano estas fermita ekstere de maldika, cirkla, travida (tamen rezista), blankblueta, oblikva membrano nomita miringo, kie insertiĝas la maleo, la plej granda el la orelaj ostetoj, artikita per sia kapo al la inkudo, ambosforma meza osteto, kiu siavice artikiĝas al la stapedo, la plej interna el la ĉeno, kiu aspektas kiel piedingo, kaj enfiksiĝas kun la ovala fenestro de la interna orelo.
La aŭda tubo estas 3 centimetra tubo, kiu interkomunikigas la timpanon kun la naza faringo. Ĝia funkcio estas aerumi la timpanon por ke la aero en ĝi entenata havu la saman premon kiel la ekstera aero. Je ĉiu gluto ĝi malfermiĝas kaj tiel la aerumado de la timpano estas certigata. La aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj kuŝas en la postorela elstaraĵo de la temporalo, nomita mastoido. lli entenas aeron kaj dependas de la timpano kun kiu ili interkomunikiĝas.
La interna orelo, kiu lokiĝas ankaŭ en la temporalo, konsistas el osta labirinto, kiu entenas la membranan labirinton. Likvaĵo nomita perilimfo plenigas la spacon inter ambaŭ. Alian likvaĵon, la endolimfon, entenas la membrana labirinto. Tiu ĉi, kiu estas la funkcia parto (la osta ja servas nur kiel ujo aŭ ŝirmilo), konsistas precipe el la kokleo aŭ heliko, t. e. spiralforma kanalo, kie troviĝas la finiĝoj de la koklea nervo, vera organo de la aŭdado, kaj la tri duoncirklaj duktoj, organo de la ekvilibrosenso.
La orela aŭriklo kolektas la sonojn kaj reflektas ilin al la ekstera aŭda kanalo, ĉe kies interna ekstremaĵo troviĝas la miringo. Tiu ĉi membrano ricevas la aervibrojn kaj transdonas ilin al la maleo, unua el la orelaj ostetoj. Kiam tiuj aervibroj estas tro intensaj, la miringo kapablas malintensigi ilin, evitante tiel lezon al la interna orelo. Ĉar tre malgrandaj, la orelaj ostetoj vibras kvazaŭ unusola osto, kiuj fine, pere de la stapedo, transdonas la aervibrojn al la ovala fenestro de la interna orelo. Ties perilimfo unue, kaj poste la endolimfo oscilas kaj tiu oscilado stimulas la finiĝojn de la koklea nervo. Krome la aervibroj povas ankaŭ atingi la internan orelon rekte tra la kraniaj ostoj.
