Homaj rajtoj en Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Homaj rajtoj en Kubo estas ofta debato de diversaj organizaĵoj. Kubo estas inter la unuaj ŝtatoj kiuj subskribis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj la 10-an de decembro 1948. Ĝi ankaŭ estas subskribinto de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj kvankam ĝi ne ratifis tion. Malgraŭ tio, Kubo daŭre persekutas "disidentojn", la mortpuno estas ankoraŭ laŭleĝa en Kubo, kvankam en la lastaj jaroj (escepte de tri ŝipforkondukintoj en 2003) ne plu aplikata. Ne ekzistas sendependa advokataro.

Priskribo de la situacio[redakti | redakti fonton]

Dum junio 2003 - 98% de elektantoj voĉdonis por ŝanĝo de la konstitucio, en kiu socialismo kiel ŝtatformo estis fiksita en la nuna konstitucio. Tamen, tiun voĉdonon la opozicio kvalifikis tute maldemokratia, per la argumento, ke tiu plebiscito estis devigita fare de la kubana registaro kaj ke ĝi konsidereblas kiel reago al la projekto „Varela“. La balotrezultato de 98% klariĝas, lau ili, per "nerekta balotdevigo"; ke en kazo de ne-partopreno en la elektoj, kubanoj devas atendi malavantaĝojn kaj eĉ sankciojn. [1] Eksterlandaj elekto-observantoj ne estas allasitaj. Tamen tio ne klarigas la grandegan kvanton da voĉoj por la propono, dum ja facilis meti nean au nevalidan voĉdonilon en la urnon.

La supre menciita opozicio, kune kun la registaroj ĉefe de Usono kaj de la Eŭropa Unio, kritikas la staton de la "homaj rajtoj" en Kubo. Emfazinda estas, ke en kubaj elektoj nur unu partio estas allasita, kvankam tiu kiel aliaj organizaĵoj ne rajtas interveni en la starigo de la bazaj kandidatoj; la bazaj kandidatoj por la komunumaj konsilantaroj estas starigitaj de la loĝantoj de la kvartaloj inter si. Prezentiĝas por la provincaj kaj la nacia asembleoj nur tiom da kandidatoj, starigataj de la lokaj asembleoj, kiom da seĝoj estas disponeblaj. La duono estas proponita de lokaj parlamentoj, la alia duono de amasaorganizoj kiel CDR, sindikatoj kaj uniĝoj de kamparanoj, virinoj aŭ junularoj. La ununura ebleco montri onian opozicion estas doni malvalidan voĉon.

Menciindas ke kelkaj el la ekonomiaj kaj socialaj homrajtoj estas sekvataj pli ol en multaj aliaj samregionaj landoj. Ekzemple la edukado kaj la sansistemo por la ĝenerala publiko estas pli bonkvalitaj en Kubo ol en ĉiuj aliaj latinamerikaj landoj. La grandegaj subvencioj por la sansistemo kaj aliaj servoj en Kubo estas kompensataj en la ŝtata budĝeto interalie per la salajropolitiko. La averaĝa monata salajro estas 250 kubaj pesoj (ĉirkaŭ €10), kio kovras vere nur tre bazajn elspezojn por la ŝtate subvenciataj produktoj. La edukad- kaj san-sistemoj apartenas al la t.n. atingaĵoj de la revolucio, kiujn la interna disidentaro taksas kritike. [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]